Sessenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sessenheim (stacidomo).
Sessenheim
komunumo
La historia urbodomo
La historia urbodomo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Haguenau-Wissembourg
Kantono Bischwiller
Historia regiono Flag of Alsace.svg Alzaco
Komunumaro Pays Rhénan
INSEE kodo 67465 [+]
Poŝtkodo 67770 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Raymond Riedinger (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 2 319  (2020) [+]
Loĝdenso 253 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 7° 59′ O (mapo)48.7969444444447.9863888888889Koordinatoj: 48° 48′ N, 7° 59′ O (mapo) [+]
Areo 9,18 kvadrataj kilometrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Bas-Rhin
Situo de la komunumo en Francio

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sessenheim [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sessenheim (origine germane kaj same nun france) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 9,18 kvadrataj kilometroj kaj havis 2 319 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2020.

La loĝloko konatiĝis aparte pro la germana poeto kaj dramverkisto Johann Wolfgang von Goethe, kiu studis en la tiutempe germanlingva urbo Strasburgo, kaj dum rajdado en la ĉirkaŭaĵo konatiĝis en Sessenheim (Goethe skribis Sesenheim) kun Friederike Brion, filino de la tiea pastro, kaj enamiĝis en ŝin. Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto).

la loka muzeo pri Johann Wolfgang von Goethe

Geografio[redakti | redakti fonton]

La loĝloka centro situas 16 kilometrojn oriente de Haguenau (Hagenau), kaj proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero Rejno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim