Sestaga milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eble vi serĉas septagan militon.
Sestaga milito
Konflikto: Arabaj-israelaj militoj
6dayswar1.jpg
Oficialaj de la Israela Aera Forto apud egipta detruita aviadilo
Daŭro: 5-a de junio - 10-a de junio 1967
Loko: Okcidenta Azio
Rezulto: Israela venko
Flankoj
Flago-de-Israelo.svg Israelo Flago-de-Jordanio.svg Jordanio
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
Flago-de-Sirio.svg Sirio
Komandantoj
Flag of Israel.svg Jicĥak Rabin
Flag of Israel.svg Moŝe Dajan
Flag of Israel.svg Ariel Ŝaron
Forto
50.000 soldatoj; 197 aviadiloj de milito Egiptio: 240.000 soldatoj
Sirio, Jordanio, Libano kaj Irako: 307.000 soldatoj
957 aviadiloj de batalo
2.504 tankoj.
Perdoj
777 mortintoj, 2.563 vunditoj, 15 malliberuloj (oficialaj datumoj) 21.000 mortintoj, 45.000 vunditaj, 6.000 malliberuloj, pli de 400 aviadiloj detruitaj (estimita)
v  d  r
Information icon.svg

La Sestaga Milito apartenas al la aro de militoj batalitaj inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj post la kreo de la ŝtato de Israelo (1947) en la brita mandato de Palestino. Ĉi tiu milito okazis ekde la 5 ĝis la 10 de junio de 1967, promociita de la israela ministro, generalo Moŝe Dajan kaj stabestro de la israela armeo, Jicĥak Rabin, kontraŭ Egiptio, ĉefe pro du faktoroj: la movado de la egiptaj trupoj en la Sinaja Duoninsulo (kiu anticipis nova agreso kontraŭ Israelo) kaj egipta blokado de la Tirana markolo, natura enirejo de la israela haveno de Ejlato.

La sestaga milito estas la milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko. La Israelanoj atakis unue, sed ili faris tion nur, ĉar la najbaraj arabaj ŝtatoj, gvidataj de la Egipta prezidanto Nasser, estis amasigantaj siajn armeojn ĉe la limo kun Israelo kaj donis multajn signalojn, ke ili intencis baldaŭ ataki Israelon kaj forviŝi ĝin. La milito daŭris nur ses tagojn, kaj la israelanoj gajnis surprize facile kontraŭ tri ŝtatoj multe pli grandaj ol ilia.

Dum la milito, Israelo kaptis la teritoriojn de Cisjordanio, Gaza kaj orienta Jerusalemo, kaj neniam forlasis ilin. Ankaŭ la duoninsulo de Sinai estis okupita de la Israela armeo, sed ĝi estis redonita al Egiptio en 1979, kadre de pac-interkonsento. La israela generalo Moŝe Dajan fariĝis nacia heroo por la israelanoj. En la araba mondo, la malvenko estis konsiderata kiel senprecedenca katastrofo en araba historio.

Fono[redakti | redakti fonton]

En 1947, la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) establis planon por la divido de la teritorio de Palestino en du ŝtatoj, poste konita kiel Israelo kaj Palestino, lasante Jerusalemon kiel urbo sub internacia mandato. Arabaj landoj kaj la ĉefoj de la araba komunumo en Palestino malakceptis la planon, rezultanta en la Israela Milito de Sendependeco, ankaŭ nomata Palestina Milito, kiu finiĝis per la venko de la judoj kaj la proklamo de la ŝtato Israelo.

Arabaj-israelaj militoj


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • inter alie la artikolon pri la usona prezidanto Lyndon B. Johnson, kiu oficis dum la tempo de la sestaga milito kaj fortigis la pozicion de Israelo, kaj
  • la tekston pri la IJK 1967, kiu estis planita okazi en Israelo en somero 1967, sed pro la milito lastmomente devis esti translokigita al la nederlanda urbo Roterdamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]