Setanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Setanoj (latine Sethoitae) aŭ sekvuloj de Set estis membroj de iu pensfluo de la kristanismo de la originoj, kiu alkroĉigis al patriarko Set (Genezo 5, 3), tria filo de Adamo, indikita de Gnostikismoj kiel prapatro de la “pneŭmatikuloj” aŭ spiritoplenaj homoj kaj, foje, kiel la deponprenanto de aparta sekreta dia revelacio.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

La setanoj havis kelkajn doktrinojn komunajn kun la aliaj gnostikaj grupoj, sed la unuarangeco de Set distingas ilin el aliaj gnostikuloj.

Kreo de la universo[redakti | redakti fonton]

Samekiel aliaj gnostikaj grupoj, setanoj konfesis ke la mondo estis kreita ne de Dio, sed de eonoj kiuj kune formis la pleromon. La lasta de la eonoj, la gnostika Sofio (antikve-greke Σοφῐ́ᾱ, Sŏfĭá, “Saĝo”) aŭ Dia Patrino, generis sep filojn, Ildabaot, Iao, Sabaoth, Adonai, Elohim, Astaphain kaj Horaios; ili kreis la homon bilde kaj forme similan al si.

Post la falo (prapeko) de Adamo kaj la mortigo de Habelo permane de Kaino, Sofio decidis sendi Seton liberigi la dian fajreron de la homoj, enkaptitan en la materia mondo.

Kristologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Setanoj, Kristo etis la lasta posteulo de Set, aŭ eĉ Set mem, reveninta por alporti la scion (gnozo]]n) pri la savo kaj por ĝin instrui al la inicitoj. Tia scio estis konservita en sekreta libro. Lasta apartaĵo de la setana doktrino profitis de docetismo por substreki ke Kristo estis nek krucumita nek resurektinta ĉar, estante pura spirito, ne povis morti.

La verkoj[redakti | redakti fonton]

Multaj el la tekstoj malkovritaj en Nag Hammadi en 1945, eble, maturiĝis en la setana gnozo. La plej gravaj estas: Tri steleoj de Set, Hipostaĵo de la arkontoj, Apokrifo de Johano, Evangelio de la Egiptoj kaj Trimorfika Protennojo (aperoj de la elaĉetinto).

Iuj esploristoj opinias ke ankaŭ la laŭ Judaso Iskarioto[1] estis fundamenta sankta teksto por setanoj, ĉar estas citita la “idaro de Set” kiel anaro elektita. [2]

La tri steleoj de Set[redakti | redakti fonton]

La kodekso en kiu gastas la Tri steleoj de Set, konata kiel revelacio de Doziteo rilate al la tri steleoj de Set, datiĝas 340 (Doziteo estis unu el la unuaj gnostikaj majstroj). Laŭ la teksto, Set estis la patro de ĉiuj gnostikuloj, de tiuj kiuj posedis la scion por ne retroiri antaŭ la fortoj dominantaj la kreaĵaron.

En la unua steleo, Doziteo adresas al Adamas, la Supera Filo, patro de Set, kaj do prapatro de ĉiuj gnostikuloj, kiu rezidas ĉelime de la mondo dia kaj tiu demiurga. Tiu ĉi, kiel patro de la [[Spiriteco|spiritoplenuloj, reprezentas la kunigan ĉeneron inter la supera duopo, konstituata de la Patro kaj de la Barbelo, kaj tiu konstituata de Set kaj de gnostikuloj: Li estas la deviga trairanto al la savo.

En la dua steleo, Doziteo adresas al Barbelo[3], la unua eono, la virina esprimo de la Patro, lia monado. Ŝi (ĝi) estas la portanto de la lumo, de la intelekto kaj de la vivo ĉar en konstanta kontemplado pri la origina luma fonto.

En la tria steleo Doziteo laŭdas la Superan Eston, ago kiun li povas plenumi danke al la viviganta spirito de Adamas en Set kaj de la intelekto de la Barbelo. La konkludo de la verko instigas al la glorado de la tri estuloj por atingi la kvaliton de "perfektulo inter la perfektulo".

El tiu teksto eblas devenigi signifojn de kvar fundamentaj figuroj de la setana doktrino:

  • Set reprezentas la arketipon de la gnostikulo kiu ribelas kontraŭ la ŝajna ordo de la aĵoj kaj sercas la scion kiu lin savu;
  • Adamas reprezentas la dian arketipon kiu devas esti la konstanta inspiro por la gnostikulo;
  • Barbelo reprezentas la kompletan kvaliton de la Patro, la scion kiu estas surverŝita en la gnostikulo por lin altiri al la savo;
  • la Patro reprezentas la Superan Eston, la alvenpunkton al kiu tendencas la gnostikulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evangelio laŭ Judaso Iskarioto en [1] esperantigita de Armando Zecchin.
  2. «Il Vangelo di Giuda. Questioni storico-religiose» di Ennio Sanzi.
  3. Barbelo estas mulfaceta,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]