Setinterna maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Setinterna maro
ĉekontinenta maro [+]

Koordinatoj34° 10′ 0″ N, 133° 20′ 0″ O (mapo)34.166666666667133.33333333333Koordinatoj: 34° 10′ 0″ N, 133° 20′ 0″ O (mapo)
Areo19 700 km² (1 970 000 ha) [+]

Setinterna maro (Japanio)
Setinterna maro (Japanio)
DEC
Setinterna maro
Setinterna maro
Map
Setinterna maro

Vikimedia Komunejo:  Seto-naikai [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Setinterna maro inter la tri insuloj Honŝuo, Ŝikoku, kaj Kjuŝuo.
Vidaĵo de Setinterna maro el insulo Icukuŝima.

La Setinterna maro (瀬戸内海 Seto Naikai?), foje mallongigita kiel Interna maro, estas la akvejo kiu separas la insulojn Honŝuo, Ŝikoku, kaj Kjuŝuo, tri el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Ĝi utilas kiel akvovojo kiu konektas la akvojn de la Pacifika Oceano ĝis la Japana maro. Ĝi konektas kun la Osaka Golfeto kaj havigas martransportan ligilon kun la industriaj centroj de la regiono Kansajo, kiel Osako kaj Kobe. Antaŭ la konstruado de la fervoja Ĉefa Linio de Sanĝo, ĝi estis la ĉefa transporta ligilo inter Kansajo kaj Kjuŝuo.

La prefekturoj Jamaguĉi, Hiroŝimo, Okajamo, Hiogo, Osako, Vakajamo, Kagavo, Ehime, Tokuŝimo, Fukuoka, kaj Oitao havas marbordojn en la Setinterna maro; ankaŭ la urboj Hiroŝimo, Ivakuni, Takamacu, kaj Macujama estas en ĝi.

La regiono Setouĉi enhavas la maron kaj la ĉirkaŭajn marbordajn areojn. Tiu regiono estas konata pro sia modera klimato, kun stabila tutjara temperaturo kaj relative malalta pluvokvanto. La maro estas fama pro sia periodaj ruĝaj tajdoj (赤潮 akashio?) okazigitaj per densa grupigo de ia fitoplanktono kiu rezultas en la morto de grandaj nombroj de fiŝoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la norda kaj suda bordoj de la maro estas konektitaj per la tri vojoj de la Honŝu–Ŝikoku Pontoprojekto, kiel la Granda Setoponto, kiu servas al trafiko de kaj fervojo kaj de aŭtomobiloj.

34° 10′ N 133° 20′ O / 34.167 °N, 133.333 °O / 34.167; 133.333 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]