Seulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

("Seulo" ankaŭ estas komunumo en Italio)


Seulo
koree: 서울, hangeŭlo: 서울특별시, ĉinskribe: 서울特別市, Reviziita transskribo: Seoul Teukbyeolsi, McCune-Reischauer: Sŏul T'ŭkpyŏlsi
urbo
Vido al norda Seulo el turo Namsan
Oficiala nomo: 서울특별시
Statuso: Speciala urbo Seulo
Lando Sud-Koreio Sud-Koreio
Duoninsulo Koreio
Historia regiono Silla
Riveroj Hangang, Cheonggyecheon
Situo Seulo
 - alteco 80 m s. m.
 - koordinatoj 37° 34′ 08″ N 126° 58′ 36″ O / 37.56889 °N, 126.97667 °O / 37.56889; 126.97667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 836 m s. m.
Areo 605,33 km² (60 533 ha)
Loĝantaro 10 464 051 (2010)
 - de metropolo 29 500 000
Denseco 17 286,52 loĝ./km²
Unua skribmencio -18
Horzono UTC (UTC+9)
Floro Forsitio
Arbo Ginko
Birdo Korea pigo
Situo enkadre de Sud-Koreio
Situo enkadre de Sud-Koreio
Situo enkadre de Sud-Koreio
Kvartaloj de Seulo
Kvartaloj de Seulo
Kvartaloj de Seulo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Seoul
Retpaĝo: www.seoul.go.kr
Gyeongbokgung

Seulo (koree: 서울 [SOul], transskribite Seoul) estas la ĉefurbo de Sud-Koreio. En ĝi loĝas proksimume 10 milionoj da personoj kaj aliaj 9 milionoj en la urba kungluaĵo; kun sume 19 milionoj ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la mondo.

La nomo Soul estis uzata ekde la epoko de la reĝlando Silla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanyang (한양, 漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (한성, 漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo de dinastio Chosŏn en 1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en la ĉina lingvo). Dum la japana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (경성, 京城—Keijō en la japana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en 1945.

Etimologio

Historio

Geografio

rivero Han

Seulo estas en la nordokcidento de Suda Koreio. Seulo mem enhavas 605.25 km2,[1] kun radiuso de proksimume 15 km, iom dividita en norda kaj suda duonoj per la rivero Han. La rivero Han kaj ties ĉirkaŭa areo ludis gravan rolon en la historio de Koreio. La Tri Antikvaj Regnoj de Koreio klopodis ekkontroli tiun teron, kiam la rivero estis uzata kiel komercvojo al Ĉinio (tra la Flava Maro).[2] La rivero ne estas plu aktive uzata por navigado, ĉar ties estuaro situantas ĉe la limoj inter la du Koreioj, kun civila enirejo ŝtopita. La urbo estas limigita de ok montoj, same kiel per la pli nivelaj teroj de la ebenaĵo de la rivero Han kaj de la okcidentaj areoj.

Transporto

Dosiero:Gimpo Airport Station of the Seoul Metropolitan Subway.PNG
Gimpo Flughaveno

En la proksimeco de Seoul estas du flughavenoj: La Gimpo Flughaveno konstruiĝis en la jaro 1939 kiel milita flughaveno en la urbo Gimpo. Situanta apud Seoul ĝi havis strategan gravecon dum kaj post la korea milito. Por tio la flughaveno en Gimpo disvastiĝis pli kaj pli. Gis 2001, kiam la konstruado de Incheon Internacia Flughaveno (IIA) finis, la flughaveno en Gimpo estis la plej grava flughaveno en Sud-Koreio. Nun ĝi estas uzata ĉefe por naciaj flugoj.

Seoul havas du grandajn staciojn, Seoul stacio kaj Yongsan stacio, kaj kelkajn malgrandajn staciojn. La longdistanca trafikosistemo estas disvastiga kaj interligas ĉiujn grandajn urbojn. En 2004 la Korea Trajn-Ekspreso (KTX), kio surbazigas francan TVG-teknologion, unufoje veturis de Seoul ĝis la suda urbego Busan.

Ankaŭ disvastiga metroo-sistemo ekzistas en Seoul kaj nombrego de inter- kaj intraurbaj buslinioj.

Por la aŭtotrafiko estas densa kaj disvastiga stratoreto kun 6 aŭtostratoj, kiuj estas ligitaj kun la centro de Seoul per 19 alkondukaj stratoj, kaj 3 ringstratoj cirkaŭ la urbocentro. Ĉiuj gravaj stratoj havas multajn ŝpurojn, la plej vasta strato estas la Sejongno-strata kun 20 ŝpuroj. Tamen ofte stavo okazas. Por la denso de aŭtotrafiko la aerkvalito ofte malbonas en Seoul.

Administrata strukturo

Demografio

Ekonomio

Dosiero:Gangnam, Seoul, Korea.jpg
Kvartalo Samsung ĉe Gangnam Stacio

Arkitekturo kaj vidindaĵoj

Gyeongbokgung
Changdeokgung, unu el kvin grandaj palacoj de Koreio, estas Monda heredaĵo de Unesko.

Kulturo

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

greke http://english.seoul.go.kr greke http://www.seoul.go.kr greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/3554296.stm greke http://www.korea.net

Vidu ankaŭ

  1. Seoul Statistics (Land Area). Seoul Metropolitan Government. Alirita 24a de Marto 2010.
  2. Brief History of Hangang (River). Seoul Metropolitan Government. Alirita 2014-02-07.