Sevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sevan
armene Սևանա լիճ
Vido de Sevan
Vido de Sevan
Ĉefaj fontoj 28 riveroj kaj torentoj
Ĉefaj elfluoj Vaporiĝo (90 %), Hrazdan
Landoj de la baseno Armenio
Datoj
Koordinatoj 40°19′N 45°21′E  /  40.317°N, 45.35°O / 40.317; 45.35 (Sevan)Koordinatoj: 40°19′N 45°21′E  /  40.317°N, 45.35°O / 40.317; 45.35 (Sevan)
Surfaca areo 940 km² (2005), 1360 km² (1949)dep1f5
Maksimuma longo 78 km (2005)dep1f6
Maksimuma larĝo 56 km (2005)dep1f7
Akva volumeno 58 km3 (1949)dep1f8
v  d  r
Information icon.svg

Sevan (armene Սևանա լիճ, en antikvaj tempoj nomita "maro Gegham" [Գեղամա ծով]) estas la plej granda lago en Armenio kaj unu el la plej grandaj altaj lagoj en la mondo. La tuta lago situas en la orienta armena provinco Gegharkunik. Ĝi estas nutrata de 28 riveroj kaj torentoj [1]. Nur 10 % de la enfluinta akvo iras al rivero Hrazdan, dum la ceteraj 90 % forvaporiĝas. Kun lagoj Van kaj Urmia Sevan estis unu el la tri grandaj lagoj de la historia Armena Regno, kolektive nomataj la Maroj de Armenio, kaj ĝi estas la sola en la limoj de la nuna Respubliko Armenio. Sevanavank estas la historia areo ĉe la lago.

Antaŭ ke homa interveno ege ŝanĝis tiun ĉi ekosistemon, la lago estis 95 metrojn profunda, kovris areon de 1 360 km2 (5 % de la tuta areo de Armenio), havis volumenon de 58 km3 kaj perimetron de 260 km. La laga surfaco estis je alto de 1 950 m super marnivelo.

Desupra vido de Sevan
Kirkoj ĉe monaĥejo Sevanavank

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Armena popolo de antikva al moderna tempoj: de antikveco al la dek-kvara jarcento – paĝo 8, de Richard G. Hovannisian, 1997