Sevan (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sevan
Sevan new collection.jpg
Administrado
Retpaĝaro sevancity.am/Pages/Home/Default.aspx [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 44° 57′ O40.55544.953611111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 44° 57′ O [+]
Alto 1 905 m [+]
Areo 17,75 km² (1 775 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Sevan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sevan, Armenia [+]
v  d  r
Information icon.svg
Periferioj de urbo Sevan
Duoninsulo proksime de la urbo

Sevan (armene: Սևան ; ĝis 1935, Elenovka aŭ Jelenovka ruse: Еленовка) estas urbo de Armenio, en la provinco Gegharkunik, ĉe la norda marbordo de la lago Sevan. La urbo estis fondita sur alteco de pli ol 1900 metroj super la marnivelo, je 66 kilometroj nordoriente de la landa ĉefurbo Erevano, kaj je 40 kilometroj norde de Gavar, la provinca ĉefurbo. Ĝi estis fondita en 1842 kiel la rusa vilaĝo Jelenovka de ekzilitaj rusaj skismuloj kaj estis konata sub tiu nomo ĝis 1935. Sevan estas ĉirkaŭita de la Sevana Nacia Parko kiu estas etendita de la nordorienta flanko de la urbo ĝis la sudokcidento.

La Sevan-duoninsulo, kiu situas je 3 km oriente de la urbo estas hejmo de unu el la plej rimarkindaj provaĵoj de mezepoka armena arkitekturo, la Monaĥejo Sevanavank (de la9-a jarcento). La monaĥejo estis plejparte celita por monaĥoj de Eĉmiadzin kiuj pekis. Alia grava religia konstruaĵo en la duoninsulo estas la Vaskenjan Teologia Akademio de Sevan kiu estis malfermita en 2004.

La oficiala censo de 2001 montris malkreskon en la loĝantaro de Sevan, kiu falis de 27,000 raportita en la censo de 1989 al 21,422. Nuntempe la loĝantaro estas ĉirkaŭ 22,000, la plejparto el ili okupiĝas pri agrikulturo, fiŝkaptado kaj kelkaj turismaj servoj, precipe dum la somersezono.