Sevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cikadedoj kaj multaj aliaj insektoj manĝas plantosevon

Sevoplanta suko estas fluido transportita tra ĉeloj de ksilemo (trakeidoj aŭ transportaj elementoj) aŭ de floemo, tio estas tubaj elementoj de planto. Fluaĵo troviĝanta en vakaĵo de aliaj ĉeloj estas foje menciita kiel "ĉelsevo". Ankaŭ aliaj likvidaj komponaĵoj troviĝantaj en plantoj aŭ eliritaj el plantoj, kiel laktosuko, rezinoj kaj mucilago estas foje malĝuste menciitaj kiel sevo. Ĝenerale oni povus diri, ke ĝi plenumas similan funkcion al tiu de sango en vertebruloj, tio estas la transporto de nutraĵoj al koncernaj aparatoj, ĉe vertebruloj el nutrado ĉe plantoj el la tero (radikoj).

Ksilema sevo konsistas ĉefe el akvo, kun hormonoj, mineralaj elementoj kaj aliaj nutraĵoj dissolvitaj en la sevo. Transporto de sevo tra ksilemo estas ĝenerale "bazipetala", tio estas supren el radikoj al foliaro. Dum la 20-a jarcento, estis polemiko pri la mekanismo de sevotransporto tra ksilemo, kvankam plej parto de la botanikistoj nuntempe interkonsentas, ke la kerno de la pruvoj konfirmas la teorion de adhero-tensio ĉe la sevotransporto tra ksilemo.

Floema sevo konsistas ĉefe el akvo, kun sukeraĵoj, hormonoj kaj mineralaj elementoj dissolvitaj en sevo. La sevotransporto tra floemo okazas el fontoj (loko kie karbohidratoj estas produktitaj aŭ stokitaj) al ujoj (loko kie la karbohidratoj estas uzataj). La premoflua hipotezo proponas mekanismon de sevotransporto tra floemo.

Acersuko fariĝas el reduktita ksilema sevo el aceroj. En kelkaj landoj (kiel RusioLatvio) estas komuna kolekti la fruprintempan sevon de betuloj (tiel nomata "betulsuko") por homa konsumado; la sevo povas esti uzata ĉu freŝe aŭ fermentita. "Betulsuko" estas iom dolĉa kaj tre refreŝiga, sed iĝas pli amara en malfrua printempo; la kutima regulo estas kolekti ĝin antaŭ la apero de la verdaj folioj.

Multaj insektoj nutras sin el sevo. Esceptaj genroj de birdoj, kiel la nomataj sevsuĉulojSphyrapicus, sed ne nur tiuj, suĉas ne nur la sevon el la arboj tra de ili mem elfositaj truetoj, sed ankaŭ tre ofte la insektojn allogitajn de la sevo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • Angeles, G., B.J. Bond, J.S. Boyer, T.J. Brodribb, J.R. Brooks, M.J. Burns, J.M. Cavender-Bares, M.J. Clearwater, H. Cochard, J.P. Comstock, S.D. Davis, J.-C. Domec, L.A. Donovan, F.W. Ewers, B.L. Gartner, U.G. Hacke, T.M. Hinckley, N.M. Holbrook, H.G. Jones, K.L. Kavanagh, B.E. Law, J. Lopez-Portillo, C. Lovisolo, T.A. Martin, J. Martinez-Vilalta, S. Mayr, F.C. Meinzer, P.J. Melcher, M. Mencuccini, S.S. Mulkey, A. Nardini, H. Neufeld, J.B. Passioura, W.T. Pockman, R.B. Pratt, S. Rambal, H. Richter, L. Sack, S. Salleo, A. Schubert, P.J. Schulte, J.P. Sparks, J.S. Sperry, R.O. Teskey kaj M.T. Tyree. 2004. The cohesion-tension theory. New Phytologist 163:451-452.
  • Raven, P.H., Evert, R.F. kaj Eichhorn, S.E. 1999. Biology of Plants. W.H. Freeman.
  • Taiz, L. and Zeiger, E. 1998. Plant Physiology. Sinauer Associates, Sunderland, Mass.