Saltu al enhavo

Seward (Alasko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seward
urbo en Usono Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 99664
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 717  (2020) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 6′ N, 149° 27′ U (mapo)60.1041667-149.4422222Koordinatoj: 60° 6′ N, 149° 27′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 55,822271 km² ( 558 2.2 271 ha) [+]
Seward (Alasko)
Seward (Alasko)
DEC
Situo de Seward
Seward (Nord-Ameriko)
Seward (Nord-Ameriko)
DEC
Situo de Seward

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seward, Alaska [+]
v • d • r

Seward (Alutiiq (d:Q27992): Qutalleq; Dena'ina: Tl'ubugh) estas urbo ĉe la golfo Resurrection en la usona subŝtato Alasko. Ĝi situas en la distrikto duoninsulo Kenai (d:Q512713).

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 2 717 loĝantoj sur areo de 55,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km². sed estas vizitata de multaj turistoj somere.

Ĝi estis nomita laŭ William H. Seward, frua membro de la Respublikana Partio kaj Usona Sekretario de Ŝtato sub la prezidantoj Abraham Lincoln kaj Andrew Johnson. Kiel Sekretario de Ŝtato, li pledis por la akiro de tio, kio tiam estis rusaj teritorioj en Nordameriko, kio fine finiĝis la 30-an de marto 1867, por sumo de 7.2 milionoj da dolaroj.

Ĉiujare la 4-an de julio okazas la tradicia vetkuro sur la Monto Maratono, kiu ĉirkaŭiras la urbon je 1 257 metroj.

Seward markas la komencon de la historia Iditarod-Migrovojo. La historia Alaska Fervojo ankaŭ komenciĝas en Seward. La granda tertremo de 1964 signife detruis la marhaveno. Ĉirkaŭ 30 metroj de la marbordo estis subakvigitaj. [1]

La mara biologia esplorcentro Alaska SeaLife Center kun sia apuda ekspozicia akvario troviĝas en Seward.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Effects of the 1964 Tsunami on Seward Alaska. Arkivita el la originalo je January 24, 2001. Alirita May 28, 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]