Seymour Hicks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seymour Hicks
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1871 (1871-01-30)
en Saint Helier
Morto 6-an de aprilo 1949 (1949-04-06) (78-jaraĝa)
en Hampŝiro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Ellaline Terriss vd
Profesio
Okupo filmproduktorodramaturgoscenaristofilmreĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • kantistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Edward Seymour HICKS (la 30an de januaro 1871 – la 6an de aprilo 1949), pli bone konata kiel Seymour HICKS, estis brita aktoro, ludisto de "music hall", dramaturgo, aktor-administranto kaj produktoro. Li famiĝis, frue en sia kariero, kiel verkisto, stelulo kaj produktoro de Eduarda muzikkomedio, ofte kun sia fama edzino, Ellaline Terriss. Lia plej fama rolo estis tiu de Ebenezer Scrooge en la verko de Charles Dickens nome Kristnaska Kanto.

Desegnoo de Hicks en Quality Street

Li faris sian premieron sur scenejo estante naŭ-jaraĝa kaj aktoris profesie estante dekses-jaraĝa, Hicks aliĝis al teatra kompanio kaj turneis tra Usono antaŭ steluli en Under the Clock en 1893, nome unua muzika "revu-teatro" iam ludita en Londono. Post tio, li stelulis en reludado de Little Jack Sheppard en la Gaiety Theatre de Londono, kiu metis lin al la atento de la impresario George Edwardes. Edwardes dungis Hicks por sia venonta spektaklo, The Shop Girl, en 1894. Ties sukceso kondukis al lia partopreno en du pliaj el la sukcesaj virin-muzikaloj de Edwardes, nome The Circus Girl (1896) kaj A Runaway Girl (1898), ambaŭ kun stelulado de Terriss. Li por la unua fojo ludis la rolon de Ebenezer Scrooge en 1901 kaj poste ludis ĝin milojn da fojoj sur la scenejo. Hicks, kun sia edzino, aliĝis al la produktoro Charles Frohman en lia teatra trupo kaj verkis kaj stelulis en serio de eksterordinare sukcesaj muzikaloj, kiel Bluebell in Fairyland (1901), Quality Street (1902), The Earl and the Girl (1903) kaj The Catch of the Season (1904).

Hicks uzis siajn enspezojn el tiuj spektakloj por lui la konstrtuaĵon de la Teatro Aldwych en 1905 kaj de la Teatro Hicks en 1906, malfermante tiun lastan per nova sukcesa spektaklo nome The Beauty of Bath. Liaj surscenejaj ludoj estis malpli sukcesaj en tiuj postaj jaroj, kaj li decidis anstataŭe steluli en turneoj de "music hall", kiel por Pebbles on the Beach (1912). Li plue verkis malpezajn komediojn, el kiuj la plej populara estis The Happy Day (1916). En kino, li aperis por la unua fojo en filmoj Scrooge kaj David Garrick ambaŭ de 1913. Postaj elstaraj filmoj estis The Lambeth Walk (1939) kaj Busman's Honeymoon (1940), kaj lia lasta filmo estis en la jaro de lia morto, 1949.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]