Sezimovo Ústí estas urbo en Ĉeĥio kun 7 018 loĝantoj (2022), situanta en Bohemio, 3 km sude de urbo Tábor.
La devena urbo (hodiaŭ Sezimovo Ústí 1) estas menciita en la jaro 1262 kaj oni mencias ĝin en konekso kun Sezima z Ústí, fondinto el dinastio de Vítkovidoj. La urbon kaj dominikan monaĥejon pereigis husanoj (1420), loĝantoj foriris ĝis Tábor. Dank‘ al klopodo de instruisto A. Svatoš la urbo estis en la jaro 1827 renovigita kaj nomata ankaŭ Svatošov.
En parko apud rivero Lužnice staras vilao de prezidento de ĈeĥoslovakioEdvard Beneš (1884–1948), en ties ĝardeno estas tombo de la prezidento. Malfrue empira preĝejo Avanco de sankta Kruco estas el la jaroj 1835–1838. En la jaro 1939 estiĝis Sezimovo Ústí 2 konstruita en parceloj de urba kortego kaj avancita je urbo en la jaro 1960.