Sfinkso (egipta mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sfinkso
Informoj
vdr

Sfinkso en la egipta mitologio estas leono kun homa kapo, kiu gardas la pordojn de la subtera mondo.

Sfinksavenuo de Karnak en Luksoro, Egiptio.

Sfinksoj estas reprezentitaj de ŝtonaj statuoj. Ili simbolas la potencon de la faraono kaj gardis ties nekropolon. Nur post la nova imperio ili multobligis ĉe la enirejoj de multaj temploj, kie estis starigitaj longaj vicoj ambaŭflanke de la alirvojo.

Sfinkso estas malnova greka vorto, kiu devenas de la sanskrita sthag (pâli, thak), kiu signifas "kaŝita". Alia eblo estas ke ĝi devenas de la malnova egipta Shesepankh, kiu signifas "viva statuo".

Laŭ Francisko Azorín Sfinkso estas Fabela, flugilhava besto, de la antikvaj egiptanoj, kun leona korpo k. homa kapo; simbolo de la forto kun la inteligento.[1] Li indikas etimologion el la greka sfinks, kaj de tie la latina sphinks. Kaj li aldonas la terminon androsfinkso, por sfinkso kun vira kapo.[2]

En malnovaj mitaj tekstoj de Egiptio, sfinkso povis alvoki sabloturnventegojn, kiuj detruis ĉiajn vilaĝojn sur ĝia vojo. La hurlado estis tiom abomena, kiom tiu de la leono de Nemeo: fakte ambaŭ monstroj povis detrui la timpanojn de tiuj, kun kiuj ili kruciĝis[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 183.
  2. Azorín, samloke.
  3. Regier, Willis Goth. Book of the Sphinx (Lincoln: University of Nebraska Press, 2004), 54, 59, 177.