Sfumato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sfumi)
Detalo de la vizaĝo de Mona Lisa montranta la uzon de sfumato, partikulare en la ombro ĉirkaŭ la okuloj.

Sfumato estas unu el la kvar kanonaj pentromodoj de la Renesanco (la aliaj tri estus Cangiante, Chiaroscuro, kaj Unione).[1] Sfumato devenas el la itala "sfumare", “svagiĝi” aŭ “forvaporiĝi kiel fumo”.

Laŭ Francisko Azorín sfumi estas Malintensigi pograde, ĉe desegno aŭ tuĉo, la naturan nigron de karbo, krajono, inko, k. c. Fari la samon rilate aliajn kolorilojn.[2] Li indikas etimologion el la latina ex + fumo (de fumo).[3]

Artistoj[redakti | redakti fonton]

La plej estara praktikanto de sfumato estis Leonardo da Vinci, kaj lia fama pentraĵo Mona Lisa montras tiun teknikon. Leonardo da Vinci priskribis sfumato kiel "sen linioj aŭ limoj, laŭ la maniero de fumo aŭ trans la fokuso."[4]

Krom Leonardo, aliaj elstaraj praktikantoj de Sfumato estis Correggio, Rafaelo kaj Giorgione. Inter studentoj kaj sekvantoj de Leonardo kiuj klopodis sfumato post Leonardo estis Bernardino Luini kaj Funisi.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hall, Marcia. (1994) Color and Meaning: Practice and Theory in Renaissance Painting. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-45733-0.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 183.
  3. Azorín, samloke.
  4. Earls, Irene. (1987) Renaissance Art: A Topical Dictionary. Greenwood Press, p. 263. ISBN 0-313-24658-0.
  5. Sfumato. Art Painting Artist.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]