Saltu al enhavo

Shadow of a Doubt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shadow of a Doubt
filmo
Originala titolo Shadow of a Doubt
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1943, 15 jan. 1943
Ĝenro suspensa filmo, nigra filmo, drama filmo, mistera filmo, psychological thriller film, psychological drama film, krimsuspensfilmo, crime drama film, agfilmo, krimfilmo
Kameraado Joseph A. Valentine
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Jack H. Skirball
Scenaro Thornton Wilder  Sally Benson  Alma Reville
Filmita en Kalifornio  Nov-Ĵerzejo  Santa Rosa
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Teresa Wright  Joseph Cotten  Macdonald Carey  Patricia Collinge  Henry Travers  Hume Cronyn  Wallace Ford  Irving Bacon  Edna May Wonacott  Clarence Muse  Alfred Hitchcock  Minerva Urecal  Virginia Brissac  Sarah Edwards  Janet Shaw  Frances Carson  Edward Fielding  Eily Malyon  Shirley Mills  Grandon Rhodes  Janet Shaw  Robert Quarry  Shep Houghton  Ruth Lee  Isabel Randolph  John McGuire
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Shadow of a Doubt (Dubombro) estas usona psikologia streĉfilma nigra filmo de 1943 reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas Teresa Wright kaj Joseph Cotten. Verkita de Thornton Wilder, Sally Benson, kaj Alma Reville, la filmo estis nomumita por Oskar-premio por la plej bonkvalita historio por Gordon McDonell. En 1991, la filmo estis elektita por konservado en la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko, estante konsiderita "kulture, historie aŭ estetike grava".[1][2] La filmo estis ankaŭ la favorita de Alfred Hitchcock inter ĉiuj liaj filmoj.[3]

Shadow of a Doubt (1943) streĉfilmo kun Joseph Cotten kaj Teresa Wright

La filmo rakontas la historion de naiva junulino nome Charlie (ludita de Wright) kiu loĝas en enua urbo en Kalifornio kun siaj bonintencaj gepatroj, kaj kiel ŝia vivo estas endanĝerita kiam ŝia sinistra onklo (ludita de Cotton) venas resti kun la familio. Laŭlonge de la filmo, Charlie malkovras, ke ŝia onklo estas serĉata seria murdisto kiu estis murdinta aron de riĉaj vidvinoj pro ilia mono. Kiam ŝia onklo komprenas, ke Charlie estis malkovranta lian sekreton li klopodas murdi ankaŭ ŝin antaŭ ŝi denoncu lin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Complete National Film Registry Listing | Film Registry | National Film Preservation Board | Programs at the Library of Congress | Library of Congress". Kongresa Biblioteko, Vaŝingtono 20540 USA. Alirita la 31an de aŭgusto, 2020.
  2. Kehr, Dave. "U.S. FILM REGISTRY ADDS 25 `SIGNIFICANT` MOVIES". chicagotribune.com. Alirita la 31an de aŭgusto, 2020.
  3. "Why Shadow of a Doubt is Hitchcock's Favorite". Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Brattle Blog. Alirita la 31an de aŭgusto, 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]