Claude Shannon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shannon-Weaver-modelo)
Claude Shannon
Persona informo
Claude Elwood Shannon
Naskiĝo 30-an de aprilo 1916 (1916-04-30)
en Petoskey
Morto 24-an de februaro 2001 (2001-02-24) (84-jaraĝa)
en Medford
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo tombejo Mount Auburn vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Gaylord vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de MiĉiganoMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Gaylord High School vd
Familio
Edz(in)o Betty Shannon • Norma Barzman vd
Profesio
Okupo matematikisto • kriptologo • komputosciencistoinventisto • universitata instruisto • inĝeniero • genetikisto vd
Laborkampo probabloteorioelektroteknikoinformteoriokibernetikokriptologio vd
Doktoreca konsilisto Frank Lauren Hitchcock • Vannevar Bush vd
Verkado
Verkoj A Mathematical Theory of Communication ❦
A Symbolic Analysis of Relay and Switching Circuits ❦
teoremo pri specimenado ❦
Shannon's source coding theorem ❦
Noisy-channel coding theorem ❦
teoremo de Shannon-Hartley ❦
Shannon's expansion ❦
Q1615706 ❦
Shannon capacity of a graph ❦
informa entropio ❦
Shannon index ❦
Shannon multigraph ❦
nombro de Shannon ❦
Shannon switching game ❦
Shannon–Fano–Elias coding ❦
modelo de Shannon-Weaver ❦
Whittaker–Shannon interpolation formula ❦
Communication Theory of Secrecy Systems vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude Elwood SHANNON (naskiĝis la 30-an de aprilo 1916, mortis la 24-an de februaro 2001) estis usona matematikisto, kiu estas ofte nomata la "patro de la informteorio".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis elektran inĝenierarton kaj matematikon ĉe la Universitato de Miĉigano en 1932. Li ĉeestis la Masaĉusecan Instituton de Teknologio, kie li ricevis magistran diplomon de elektronika inĝenierarto kaj doktoran diplomon de matematiko en 1940. En sia magistra tezo, Simbola Analizo de Relajsaj kaj Ŝaltaj Cirkvitoj, li uzis bulean algebron por analizi kaj optimumigi relajsajn ŝalt-cirkvitojn. Lia doktora tezo temis pri teoria genetiko.

Ĉe MIT, Shannon laboris pri la diferenciala analizilo, frua speco de meĥanika komputilo kreita de Vannevar BUSH por akiri nombrajn solvojn al ordinaraj diferencialaj ekvacioj.

Shannon eklaboris ĉe AT&T Bell Telephones en Nov-Ĵerzejo en 1941 kiel esplora matematikisto kaj restis ĉe la Laboratorio Bell ĝis 1972.

Shannon aperigis Matematika Teorio de Komunikado en 1948. Tiu referaĵo fondis la fakon de informteorio kun entropio. En ĝi li proponis sendi ne elektromagnetajn ondojn tra drato, sed fluon de 1-oj kaj 0-oj, kio ŝajnas memkomprenebla al ni nun, sed estis fundamente nova ideo tiutempe. En la referaĵo, kiu enkondukis la anglan vorton bit (en Esperanto: "bito") por la unua fojo, Shannon montris, ke per aldoni pliajn bitojn al signalo eblas rimarki aŭ eĉ korekti erarojn de sendado.

Alia rimarkinda referaĵo de Shannon estas Komunikada Teorio de Sekretaj Sistemoj (1949).

Shannon estis vizitanta profesoro de komunikada scienco kaj matematiko ĉe MIT en 1956. En 1957 li ricevis postenon en la fakultato tie.

Lia posta laboro esploris la ideojn de artefarita intelekto. Li elpensis programojn por ludi ŝakon kaj elektronikan muson, kiu povus solvi labirintajn problemojn. La ŝak-ludanta programo aperis en la referaĵo Programi komputilon por ludi ŝakon en 1950. Tiu propono kondukis al la unua ludo de la komputilo MANIAC ĉe Los Alamos en 1956. Tio estis la jaro, kiam Shannon aperigis referaĵon montrantan, ke universala maŝino turinga povas esti konstruita kun nur du statoj.

Shannon ricevis multajn honorojn pro lia laboro. Inter la longa listo de premioj estas la Usona Inĝeniera Premio de la Usona Instituto Alfred Nobel en 1940, la Nacia Medalo de Scienco (Usona) en 1966, kaj la Ora Medalo de la Son-Inĝeniera Societo en 1985.

Shannon estis fama por veturi per unuciklo.