Sharp X1
Sharp X1 | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
serio de modeloj • persona komputilo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Sharp MZ | |
Sekvanto | Sharp X68000 | |
X1, kelkfoje nomata Sharp X1[1] aŭ CZ-800C[2], estas serio de hejmaj komputiloj eldonitaj de Sharp Corporation inter 1982 kaj 1988.[1] Ĝi estis bazita sur la ĉefprocesoro Zilog Z80.[2].
La RVB-kolormodelo de la ekrana monitoro de la X1 havis televidan agordilon, kaj komputila ekrano povis esti supermetita sur televidbildo.[1] Ĉiuj televidaj funkcioj estis kontroleblaj per komputila programo. La tipara sistemo estis tute programebla (PCG) kun 4-bita koloro, kio estis efike uzata en multaj ludoj. Plie, la VRAM-memoro estis tute mapita al la I/O-areo, kio signifis, ke ĝi estis kontrolebla sen bankŝanĝo. Ĉi tiuj trajtoj faris la X1 tre potenca por ludprogramado.
La ekstera kabinetodezajno de la X1 estis multe pli stila ol tiuj de aliaj komputiloj de tiu tempo, kaj oni povis elekti inter pluraj koloroj (inkluzive de ruĝa).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 "So much for miniaturization", St. Joseph News-Press / Gazette, October 30, 1982, paĝoj 6B.
- ↑ 2,0 2,1 Sharp X1 (CZ-800C). Alirita 2022-10-21 .