Ŝavkat Mirzijojev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Shavkat Mirziyoyev)
Ŝavkat Mirzijojev
Шавкат Мирзиёев
Persona informo
Shavkat Miromonovich Mirziyoyev
Шавкат Миромонович Мирзиёев
Naskiĝo la  24-an de julio 1957(nun 1957-07-24) (do nun 66-jara)
en proksime de Zomin, Uzbeka SSR
Religio islamo (sunaismo)
Lingvoj uzbekarusa vd
Ŝtataneco UzbekioSovetunio vd
Alma mater Tashkent Institute of Irrigation and Melioration vd
Partio Self-Sacrifice National Democratic Party • Uzbekistan National Revival Democratic Party • Uzbekistan Liberal Democratic Party • Komunista Partio de Sovetunio • People's Democratic Party of Uzbekistan vd
Familio
Edz(in)o Ziroatĥon Hoŝimova vd
Infanoj Saida Mirzijojeva • Ŝaĥnoza Mirzijojeva vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Uzbekio
Dum 2003
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝavkat Miromonoviĉ Mirzijojev (uzbeke Shavkat Miromonovich Mirziyoyev) estas uzbekia politikisto naskiĝinta la  24-an de julio 1957(nun 1957-07-24) proksime de Zomin, Uzbeka SSR, do nun 66-jara) estas. Ekde la 12-a de decembro 2003 li estas la ĉefministro de Uzbekio, do la gvidanto de la nacia registaro. La ŝtata prezidanto Islom Karimov nomumis lin posteulo de Oʻtkir Sultonov.

Mirzijojev studis en Taŝkento ĉe la Instituto pri Agrikultura Mekanikigo kaj Akviga Tekniko. Li estas diplomita maŝinkonstrua inĝeniero. De 1974 ĝis la kolapso de Sovetunio li profesie laboris pri agfikultura akviga tekniko. Politike li aktivis kiel Komsomol-sekretario de sia alterlernejo. Pli poste li ankaŭ havis postenojn en la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) kaj estis altlerneja docento.

Post la sendependiĝo de la ŝtato Uzbekio li estis estro de la provinco Ĵizzaĥ (Jizzax) kaj de 2001 ĝis 2003 de la Provinco Samarkando. De 1999 ĝis 2004 li estis membro de la uzbekia parlamento Olij Maĝlis. En 2003 li je propono de la ŝtata prezidanto Islom Karimov elektiĝis gvidanto de la ŝtata registaro, do ĉefministro. En januaro 2005 li estis konfirmita en tiu posteno fare de la parlamento. Ĉar tamen en Uzbekio neniu alia politika posteno havas kompareblan signifon al tiu de la prezidanto, ankaŭ ne la posteno de ĉefministro, Ŝavkat Mirzijojev eĉ en Uzbekio mem estas relative nekonata. Post kiam la 2-an de septembro 2016 mortis la ŝtata prezidanto Islom Karimov, Ŝavkat Mirzijojev la 8-an de septembro deklariĝis provizora prezidanto, ĝis okazigo de prezidanta baloto - en la aŭtokratia reĝimo de la lando tiu posteniĝo preskaŭ antaŭdeklaras lian definitivan prezidantecon.

En oktobro 2021, Shavkat Mirziyoyev estis reelektita Prezidanto de Uzbekio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]