Shen Congwen
| Shen Congwen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| 沈从文 | |||||
| Naskiĝo | 28-an de decembro 1902 en Fenghuang County, | ||||
| Morto | 10-an de majo 1988 (85-jaraĝa) en Pekino | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | korinfarkto | ||||
| Lingvoj | ĉina vd | ||||
| Ŝtataneco | Ĉinio Respubliko Ĉinio Dinastio Qing | ||||
| Alma mater | Pekina Universitato | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Zhang Zhaohe (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado vd | ||||
| Aktiva dum | 1926–1988 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Shen Congwen, antaŭe romanigita kiel Shen Ts'ung-wen (ĉine 沈從文 aŭ 沈从文, naskiĝis la 28-an de decembro 1902 en distrikto Fenghuang (d:Q664864), poste la aŭtonoma prefektujo Xiangxi (d:Q763069), nordokcidenta la provinco Hunano - mortis la 10-an de majo 1988 en Pekino) estis ĉina verkisto konsiderata unu el la plej grandaj modernaj ĉinaj verkistoj, samrange kun Lu Xun. Regiona kulturo kaj identeco ludas multe pli grandan rolon en lia verkado ol ĉe aliaj gravaj fru-modernaj ĉinaj verkistoj. Li estis konata pro kombinado de la popola stilo kun klasikaj ĉinaj skribteknikoj. Shen estas la plej grava el la "gepatra tero"-verkistoj en moderna ĉina literaturo. Shen Congwen publikigis multajn bonegajn verkaĵojn en sia vivo, el kiuj la plej fama estas la novelo "Limurbo". Ĉi tiu rakonto temas pri la amrakonto de la maljuna pramisto kaj lia nepino Cuicui.[1]
Shen verkis fikciajn novelojn okazantajn en la idealigita kampara vivo de sia hejmurbo . Liaj plej konataj verkoj inkluzivas Fengzi (1932), Biancheng (1934), Changhe (1943).
Male al aliaj grandaj ĉinaj verkistoj de sia tempo, Shen ricevis malmultan formalan edukadon kaj restis ekster la ideologia polusiĝo, kiu karakterizis aliajn verkistojn. Ĝuste pro tio, lia figuro kaj lia verko estis marĝenigitaj de la Ĉina Popola Respubliko (pro lia manko de aliĝo al komunismo) kaj de la Respubliko Ĉinio en Tajvano (pro restado sur la kontinento post 1949).
La eksterordinara lingva beleco de Shen Congwen kaj la kvalito de liaj rakontoj, lokitaj en kamparaj medioj, finfine superis politikajn antaŭjuĝojn, kaj li nun estas agnoskita kaj en la Popola Respubliko kaj en Tajvano kiel unu el la grandaj majstroj de la 20-a jarcento.
Li estis planita gajni la Nobel-premio pri literaturo en 1988, sed mortis antaŭ ol li povis ricevi la premion.[2]
Verkado
[redakti | redakti fonton]La literatura verkaro de Shen inkluzivas ĉirkaŭ kvardek romanojn kaj plurcent novelojn. Li komencis verki pri kampara vivo en okcidenta Hunano meze de la 1920-aj jaroj. La konstanta temo en lia verkado estas bildigoj de simplaj, honestaj kaj naivaj kamparanoj, kies senkulpeco, spontaneco kaj sensualeco estas celebrataj kiel ekzempla kontrasto al la moderna civilizo. Liaj verkoj montras influon de la parola rakontado, sed ankaŭ enhavas modernajn fenomenojn kiel elementojn de interna monologo. La bildigoj de Shen pri lia patrujo iom post iom transiris al ĉiam pli lirika proza stilo. La novelo " Limurbo" (Biangcheng, 1934) en ĉi-lasta stilo estas konsiderata lia majstroverko.
Shen komence verkis tute senpolitike, sed radikaliĝis en la 1930-aj jaroj. Tamen, la kulturaj politikoj de la komunistoj kaj la premo servi politikan propagandon signifis, ke li ĉesis verki fikcion post 1949. Post 1949, li ĉefe publikigis sciencajn verkojn pri ĉina kulturhistorio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Border Town by Shen Congwen, translated by Jeffrey C. Kinkley. Smithsonian Institution (4 September 2009). Arkivita el la originalo je 24 September 2009. Alirita 9 January 2014 .
- ↑ (2004) Jeffrey C. Kinkley: Selected Stories of Shen Congwen. Chinese University Press. ISBN 9789629961107.

