Sheppey (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sheppey
Vido al Minster
Vido al Minster
insulo
Akvejo Themse
Geografia situo 51° 24′ N, 0° 50′ O (mapo)51.3952777777780.8394444444444442Koordinatoj: 51° 24′ N, 0° 50′ O (mapo) f1
Sheppey (Anglio)
Sheppey (Anglio)
DEC
Sheppey
Sheppey

Map

Longo 16,6 kmf2
Larĝo 7,3 kmf3
Areo 94 km² f4
Plej alta loko Furze Hill
42 mf5
Loĝantaro ĉ. 38 000 (2001)
404 loĝ./km²
Ĉefa loko Sheerness
vdr
Klifoj ĉe Sheppey

Sheppey estas insulo de 36 kvadrataj mejloj ĉe la norda marbordo de Kent, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 37,850 loĝantojn. Markolo nomata la Swale apartigas ĝin de la ĉeflando. La nomo Sheppey devenas de la anglosaksa kaj signifas "Insulo de ŝafoj".

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo (antaŭe parto de la abatejo) ĉe Minster (Sheppey)

La ĉefaj urboj kaj vilaĝo sur Sheppey estas:

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de Eduardo la 1-a (Anglio) ponto konstruiĝis por ligi la insulon al la ĉeflando, sed la maro detruis ĝin. Poste necesis boatoj kaj pramoj por eliri de la insulo. Nur en 1860 estis plua ponto konstruita. La nuna ponto konstruiĝis en 1960.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la romia kaj anglosaksaj epokoj Sheppey estis ne multe loĝata. Tamen plurajn fojojn la vikingoj disrabis ĝin.

En 1188 Adam de Shurland posedis muelejon kaj mil akreojn (plejparte marĉoj kaj herbejoj). Dum la frua 14-a jarcento, laŭlegende Kavaliro Robert de Shurland mortigis monaĥon: en 1327 li iris al la reĝo (kiu estis sur ŝipo apud Sheppey) kaj ricevis formalan pardonon. Revene li renkontis sorĉistinon kiu profetis ke lia ĉevalo, kiu lojale portis lin al la ŝipo, mortigos lin. Tuj Kavaliro Roberto senkapigis la ĉevalon. Post unu jaro li estis promenanta laŭ la plaĝo kiam osto de la ĉevalo trapikis lian piedon, kaj li mortis pro sangoveneniĝo.

Henriko la 8-a (Anglio) vizitis la domegon Shurland Hall. Dum la unua mondmilito batalistoj loĝis tie: post tiu milito la domego restis neloĝata.

En 1545 fortikaĵo konstruiĝis por protekti anglan mararmeon kiam ĝi ankris en la rivero Medway. En 1667 nederlanda mararmeo kaptis la fortikaĵon.

Dum la 17-a jarcento Samuel Pepys fondis dokejon por la angla mararmeo ĉe Sheerness: ĝi daŭris ĝis 1960. Hodiaŭ Sheerness estas komerca haveno.

En 1688 Jakobo la 2-a (Anglio) alteriĝis ĉe Elmley dum sia fuĝado el Anglio, sed estis atakata de la loĝantoj, kiu kredis ke li estas la jezuito Edward Petre, kaj forprenis liajn monon, poŝhorloĝon kaj kronadan ringon. Fine unu el la atakantoj rekonis lin kaj li estis detenata kaj portata al Faversham.

Estas ĉirkaŭ 200 ŝipvrakoj ĉirkaŭ Sheppey, inlkuzive tiun de la usona ŝipo Richard Montgomery, kiu portis 1,500 tunoj da bomboj kaj aliaj eksplodiloj al Anglio en 1944: iuj kredas ke tiu vrako estas ankoraŭ danĝera.

Naturhistorio[redakti | redakti fonton]

Marbirdoj ĉe Sheppey

Proksime al Elmley situas birdrezervejo.

Dum la 18-a jarcento Edward Jacob eltrovis multajn fosiliojn. En 2008 paleontologoj elfosis fosilian kranion de granda flugbirdo Dasornis, kiu vivis dum la Eoceno.

Sheppey esats la plej norda loĝloko de skorpioj, kiuj verŝajne alvenis ŝipe dum la 1860-a jardeko.

Aviado[redakti | redakti fonton]

Aviada monumento ĉe Eastchurch, Sheppey

Dum la frua 20-a jarcento Sheppey ludis gravan rolon rilate la evoluon de avioj, kun grava flugklubo.

Malliberejoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Sheppey, sude de Eastchurch, estas tri malliberejoj kun ĉirkaŭ 2,200 malliberuloj.