Sherilyn Fenn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sherilyn Fenn
Persona informo
Sherilyn Fenn
Naskonomo Sheryl Ann Fenn
Naskiĝo la 1-an de februaro 1965
en Detroit
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute • West Bloomfield High School vd
Subskribo Sherilyn Fenn
Familio
Patrino Arlene Quatro vd
Edz(in)o Toulouse Holliday (1994–1997)
Amkunulo Johnny Depp vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1984– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sherilyn FENN (naskita la 1-an de februaro 1965 en Detroit; plennome Sheryl Ann Fenn) estas usona aktorino.

Ŝi estas la plej juna infano de Arlene Quatro, kiu estas fratino de muzikistino Suzi Quatro kaj en 1968 forlasis la fratinan muzikgrupon por prizorgi la infanojn. Ŝi translokiĝis kun la patrino en aĝo de 17 al Los Angeles, kie ŝi studis aktoradon en Lee Strasberg Theatre and Film Institute.

Ŝia filma kariero komenciĝis per kelkaj B-filmoj, inter ili Interceptor (1986), Zombie High (1987) kaj Two Moon Junction (1988). En la filmo „Just One of the Guys” (1985) ŝi havis etan rolon. Sherilyn Fenn iĝis konata, post kiam David Lynch donis al ŝi en 1989 la daŭran rolon de la alloga Audrey Horne en la televida serio Twin Peaks. Ŝi aperis same en alia filmo de Lynch (Wild at Hear (1990)) kiel virino, kiu suferis aŭtomobilan akcidenton. Ŝi ludis ankaŭ en filmigo de verko de Steinbeck, la Pri homoj kaj musoj (reĝisoro: Gary Sinise).

Ŝi ludis ĉefrolon en la tre malbone reĝisorita filmo Boxing Helena, poste ĉefe en televidaj filmoj. Ŝia sekva sukceso estis la ĉefrolo en la televida serio”Rude Awakening” en 1998–2001.

Personaĵoj

Sherilyn Fenn estis geedziĝanta (1994-1997) kun Toulouse Holliday, de kiu ŝi naskis filon Myles en 1993. Por eluzi sukceson en Twin Peaks, li estis kovrilpaĝa virino en decembro de 1990 ĉe usona magazino Playboy. La eldonaĵo enhavis artikolon kaj nudajn fotojn pri ŝi. En 1991, la eldonaĵo People listigis sin inter la 50 plej belaj homoj.

Filmografio (elekto)

  • 1985: Just One of the Guys
  • 1986: The Wraith
  • 1987: Zombie High
  • 1988: Two Moon Junction
  • 1989: Twin Peaks (TV)
  • 1990: Wild at Heart (filmo)
  • 1991: Diary of a Hitman
  • 1992: Of Mice and Men
  • 1993: Boxing Helena
  • 1993: Fatal Instinct
  • 1996: The Assassination File
  • 1998: Outside Ozona
  • 1998: Rude Awakening (TV)
  • 2002: $windle
  • 2003: The United States of Leland
  • 2005: Deadly Isolation