Sherman (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sherman [ŜERman] (foje esperantigita kiel Ŝermano) estas la ĉefurbo de konteo Grayson, Teksaso, Usono. Laŭ la 2000 Usona Censo, la tuta loĝantaro de la urbo estis 35 082.

Geografio

Sherman situas 33°38'28" Norde, 96°36'36" Okcidente Mapo (33.641077, -96.609991), kio estas proksimume 100 km norde de Dallas.

Laŭ la Usona Censa Buroo, la urbo havas tutan areon de 100.0 km². 99.8 km² estas tera kaj 0.2 km² estas akva.


Demografio

Laŭ la Usona Censo de 2000, estas 35 082 homoj, 13 739 hejmanaroj, kaj 8 820 familioj loĝantaj en la urbo. La homa denseco estas 351,4/km². Estas 14 926 loĝejoj kun averaĝa denseco de 149,5/km². La rasa konsisto de la urbo estas 78,46% blanka, 11,23% Afrikusona, 1,33% Indiana, 1,06% Azia, 0,03% Pacifikinsulanoj, 5,26% de aliaj rasoj, kaj 2,62% de du au pli rasoj. 12,14% de la loĝantaro estas Hispana de iu ajn raso.

Estas 13 739 hejmanaroj el kiuj 30,9% havas infanojn sub 18-jara loĝantaj kun si. 46,7% estas geedzaj paroj loĝantaj kune, 13,4% havas hejmaninon sen ĉeesta edzo, kaj 35,8% estas ne-familioj. 30,4% da hejmanaroj konsistas el individuoj kaj 12,5% havas anon pli ol 65-jara. La averaĝa grandeco estas 2,42 anoj kaj la averaĝa familia grandeco esta 3,01 anoj.

En la urbo, la loĝantaro dissterniĝas kun :

24,6% sub 18-jara,
13,1% kun aĝoj de 18 ĝis 24,
27,8% de 25 ĝis 44, kaj
15,1% de kaj super 65.

La mediana aĝo estas 34 jaroj. Por ĉiuj 100 inoj estas 92,1 viroj. Por ĉiuj 100 inoj de kaj super 18 jaroj, estas 89,3 viroj.

La mediana jara enspezo en la urbo estas $34 211, kaj la mediana enspezo por familio estas po $42 528. Viroj havas medianan enspezon de $31 828 kontraŭ $23 363 por virinoj. La pohoma enspezo en la urbo estas $18 717. 13,3% el la loĝantoj kaj 9,6% el la familioj estas sub la povra nivelo. El ĉiuj povruloj, 14,7% estas sub 18-jara kaj 11,7% estas de kaj super 65-jara.

Historio

La komunumo de Ŝermano, kiu estas ĉe la centro de la konteo, estis kreita de akto de la Teksasa parlamento kiel la ĉefurbo de la konteo la 17-an de Marto, 1846. Thomas J. Shannon estis unu el la unuaj setlintoj de la regiono. La urbo estas nomita por Gen. Sidney Sherman, heroo de la Teksasa revolucia milito. Trunka tribunalejo estis inter la unuaj konstruaĵoj. Post ne longe, aliaj setlantoj transloĝiĝis al al komunumo. Sed la urbo estis sur senakva kresto, kaj dum 1848 ĝi translokiĝis 5 km orienten al la nuna loko. Antaŭ 1852, 400 homoj loĝis en Ŝermano.

Dum la Usona Milito inter la Ŝtatoj, William C. Young organizis la Dek Unuan Teksasan Kavalerion kun 1 000 viroj de la Ŝermana regiono. Eksterleĝuloj William Quantrill kaj Jesse James vizitis Ŝermano-n dum tiu milito kaj poste dum la Radikala Rekonstruo (1866-1876).

Dum 1866, La Sherman Male and Female Institute (Ŝermana Vira kaj Virina Instituto) komencis registri gestudentojn. Dum 1873 ĝi fariĝis la North Texas Female College (Virina Kolegio de Norda Teksaso). Austin College (Austina Kolegio), vira kolegio, tranlokiĝis al Ŝermano de Huntsville, Teksaso dum 1876. Mary Nash College establiĝis. La publika eduka sistemo de establiĝis dum 1883. Antaŭ la mezaj 1920-oj, Ŝermano havis 6 privatajn akademiejojn kaj kolegiojn, 6 elementajn lernejojn, kaj 2 gimnaziojn. Dum 1935, Kidd Key College (antaue la Ŝermana Vira kaj Virina Instituto) fermiĝis.

Kvankam la Houston and Texas Central Railfway (Hjustona kaj Centra Teksasa Fervojo) atingis Ŝermano-n dum 1872, kiu plirapidigis komercon kaj industriigadon, la urbo malsukcesis oferti sufiĉan sumon al la Missouri, Kansas and Texas line (Misuria, Kansasa, kaj Teksasa Fervojo)igi konstruon de fervojo al Ŝermano. Tia kupliĝo ligus la urbon kaj la konteon al profitodona merkato en nordorienta Usono kaj ankaŭ al la nacia fervoja sistemo. Anstataŭe la fervojo decidis meti la stacidomon en la novan urbon de Denison (Esperante: Denisono)kelkaj kilometroj norde. Elektra interurba fervojo komencis inter Ŝermano kaj Denisono dum 1901. Poste ĝi ligiĝis al Dalaso kaj aliaj urboj tra Dalaso. Loke sciata kiel la Interurban, ĝi havis kelkaj leĝaj nomoj, ekzemple Texas Electric Railroad. Ĝi tute forlasiĝis dum 1948.

La Ŝermana tumulto dum 1930 akiris fifamecon por la urbo. George Hughes, nigrula agrikultura laboristo, estis akuzita de seksatenco. Dum la proceso, kolera blankula homamaso ekbruligis la tribunalejon kaj la akuzito mortis tie. Poste, la homamaso kontinuis tumulti kun pli da violento kontraŭ lokaj nigruloj.

La kresko de la loĝantaro dum la jaroj povas esti vidata en la suba tablo.

Jaro
1852
1870
1880
1900
1920
1940
1960
1980
2000
Loĝantoj
400
1 439
6 093
10 243
15 031
17 156
24 988
30 413
35 028

Eksteraj ligiloj

greke http://web.archive.org/20011120084043/www.geocities.com/joefurr2/histtor.html