Sherritt International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Strukturoj de la instalaĵo de Sherritt, Fort Saskatchewan, Alberto, Kanado.

Sherritt International estas resursentrepreno de Kanado, kun sidejo en Toronto, Ontario. La negocaj interesoj de la entrepreno estas minado de nikelo kaj de kobalto, esplorado kaj produktado de nafto kaj gaso, kaj generado de elektro. Sherritt estas unu el la plej grandaj eksterlandaj investistoj en Kubo. Krome, Sherritt permesigas sian proprajn teknologiojn kaj havigas servojn de metalurgio al operacioj de minado kaj rafinado tutmonde. La havaĵo de la korporacio estas listita en la Borso de Toronto laŭ la simbolo “S”.

La frua kompanio estis fondita en 1927.