Shingetsutan Tsukihime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shingetsutan Tsukihime
Disvolvo TYPE-MOON
Eldoninto TYPE-MOON
Antaŭita de Kagetsu Tohya
Sekvita de Kagetsu Tohya
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro videoromano
vdr

Tsukihime (月姫;[cukihime]; lit. Luna Princino) estas romanca kaj horora doŭĵina komputilludo (visual novel) de TYPE-MOON(nune Klr Notes. ,kaj nun ĝia varomarko) originale eldonita en decembro 2002. Ĝi estis reverkata en 2003 en animean serion Shingetsutan Tsukihime (真月譚 月姫 ;[ŝingecutan cukihime]; Lunprincino, La Vera Luna Rakonto) produktita de J.C. Staff kaj Geneon, kaj en mangaan serion kiu estas seriigata de Sasaki Shonen sur Dengeki Daioh, la porjunula mangagazeto de Media Works.

Ŝatantoj konsideras ke la doŭĵina komputilludo posedas altan kvaliton kompareblan kun ne-doŭĵinaj ludoj, kaj ĝi akiris famecon. Ĝi kuras per la ludomotoro,NScripter. Post originala eldono, TYPE-MOON eldonis la privilegiitan softovaron, Tsukihime PLUS-DISC kaj produktis kaj eldonis 3 kromrakontojn kun kontribuaĵoj de ŝatantoj Kagetsu Tohya (歌月十夜 [kagecu to;ja]), kaj produktis batalludo, Melty Blood kunlaborante la doŭĵina komputilludrondo Watanabe-Seisakusho (nun French-Blead).

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Tōno Shiki, ĉefrolulo de la rakonto Tsukihime suferis vivo-danĝeron pro trafika akcidento en sia infaneco. Pro rezulto de la akcidento, li ekposedis kapablon vidi "liniojn de morto" sur objektoj kaj homoj, kiam li tranĉus ilin, detruus ilin tre facile. Li estis donata specialajn okulvitrojn kioj limigas ke li ne vidu la liniojn de mistera virino, la magiistino Aozaki Aoko. Ŝi instruis al li vivon kun la speciala kapablo. Poste baldaŭ li estis translokigata pro vundo kaj malsano kaj vivis kun Arima-Familio(branĉa familio de Tōno-Familio)vivis sen rakontindaj aferoj, dividite sian fratinon Akiha.

Post 8 jaroj, li retranslokiĝis al la Tōno-Domego pro la morto de majstro de Tono-Familio, patro de Shiki Makihisa por vivi kun sia juna fratino Akiha kiu transprenis respondecon de la majstro.

Li iris al lernejo, kaj estis vigle salutata de Ciel, mistera knabino kiun Shiki mem ne konas, sed ŝi ŝajnas bone koni lin kaj liajn geamikojn. Babilante kun liaj amiko Inui Arihiko kaj amikino Yumizuka Satsuki, li eksciis ke hororaj murdoj okazas en ilia urbo, kies viktimoj estis elsuĉitaj sangon, kaj Arihiko suspektas ke ili estis faritaj de vampiroj.

Baldaŭ Shiki foriris lernejon frue pro anemio, kaj kiam survoje li iris preter bela fremda virino, li estis subite obsedata de ideo devi mortigi ŝin lasante sian racion, kaj detruis ŝin en sangajn pecojn per tranĉilo. Baldaŭ reakirinte racion al si, li ŝokiĝis kaj svenis. Vekiĝinte li rimarkis ke rezulto de la mortigo ne troviĝas, kaj li demandis sin ĉu ĝi estus nur horora inkubsonĝo.

Ŝiki volis ke ĝi estus inkubsonĝo, tamen je la venonta tago, dum marŝo al la lernejo, li renkontis la virinon kiun li pensis ke li mortigis, kvazaŭ neniu okazis al ŝi, ŝi postulis redonon por kion Shiki agis. Li eksciis ke la mistera virino estas Arcueid Brunestud, princino de la Shinso, la vera genealogio de la vampiroj. Arcueid varbis Shiki por batali kun ŝi kontraŭ vampiro kiu okazigas la hororajn murdojn en la urbo.

Laŭ progreso de la rakonto, Shiki laŭgrande eltrovas sian forgesitan pasintecon, kaj malkovras la tragikajn eventojn malantaŭ lia fatala akcidento de infaneco, kialon de lia speciala kapablo, kaj evoluas rilaton kun Arcueid batalante kun ŝi kontraŭ kanajlaj vampiroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]