Shinyanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Shinyanga.
Shinyanga
urbo
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 107 362  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 3° 40′ S, 33° 25′ O (mapo)-3.661944444444433.423055555556Koordinatoj: 3° 40′ S, 33° 25′ O (mapo) [+]
Alto 1 650 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Shinyanga (Tanzanio)
Shinyanga (Tanzanio)
DEC
Shinyanga
Shinyanga
Situo de Shinyanga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shinyanga [+]
vdr

Shinyanga estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 92.918 loĝantojn, kun la kampara ĉirkaŭaĵo 134.523.

Ĝiaj koordinatoj estas 3° 39′ 43″ S 33° 25′ 23″ O / 3.66194 °S, 33.42306 °O / -3.66194; 33.42306 (mapo); ĝia alto super marnivelo estas 1160 metroj (ĉe la flughaveno). La urbo situas centre en la longa, sed mallarĝa regiono, ĉ. 250 km de la okcidenta kaj 220 km de la orienta rando. Ĉar la urbo situas proksime al la akvodislimo inter Hinda Oceano, Viktoria Lago kaj Tanganjiko, akvo mankas dum senpluvaj periodoj (inter marto kaj julio pluvo estas nekutima). En 1994 multaj homoj mortis pro manko de pura akvo kaj sekva ĥolero. Shinyanga estas unu el la du varmocentroj de la lando (la alia estas ĉe Morogoro).

Shinyanga posedas malgrandan flughavenon (IATA-kodo SHY, ICAO-kodo HTSY), kiu eĉ havas internacian trafikon al Najrobio, kaj stacion de la fervojo inter Tabora kaj Mwanza.