Shire ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉevalo Shire [ŝAjr] estas raso de tirĉevaloj. Tiu raso produktiĝas en multaj koloroj, kiaj nigra, beja kaj griza. Temas pri altaj ĉevaloj, kies ĉevalinoj estas 163 cm altaj kaj eĉ plie, dum virĉevaloj estas 173 cm kaj eĉ plie. La raso havas enorman kapablon por pezopelado, kaj ĉevaloj Shire havis mondajn rekordojn por kaj plej grandaj ĝenerale ĉevaloj kaj plej altaj foje. Tra sia historio, la raso estis populara pro pelado de ĉaroj el bierfarejoj liverantaj bieron al vendantoj aŭ konsumantoj. Tiu praktiko pluas nuntempe, kaj la raso estas uzata ankaŭ por forstado, distro kaj promociaj celoj.

En 1878, kreiĝis la brita organizaĵo nune konata kiel Shire Horse Society, kaj la usona Shire Horse Association en 1885. La raso estis eksportita el Britio al Usono en grandaj nombroj dum la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, sed ties populareco falis dum mekanizado pliiĝis, atingante malaltan pinton en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Populareco ekpliiĝia denove en la 1970-aj jaroj kaj poste. Tamen la populacinombroj estas ankoraŭ konsideritaj je danĝeraj niveloj fare de kaj la brit-baza Rare Breeds Survival Trust kaj de la uson-bazita American Livestock Breeds Conservancy.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]