Shirley Eaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shirley Eaton
Persona informo
Naskonomo Shirley Jean Eaton
Naskiĝo 12-an de januaro 1937 (1937-01-12) (87-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Aida Foster Theatre School • Kingsbury High School vd
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shirley Jean EATON (naskiĝis la 12-an de januaro 1937) estas angla aktorino, verkistino kaj kantistino. Eaton aperis regule en britaj filmoj laŭlonge de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kaj atingis sian plej altan karierpinton pro sia ikona apero kiel Bond-virino Jill Masterson en la filmo pri James Bond nome Goldfinger (1964), kiu havigis al ŝi sian statuson de seksosimbolo. Eaton havis rolojn ankaŭ en la fruaj filmoj Carry on. Entute ŝi aperis en 35 filmoj, plus unu televida filmo kaj diversaj epizodoj de naŭ televidaj serioj.

Replikaĵo de orumita Shirley Eaton en la rolo de la murdita Jill Masterson — "unu el la plej longdaŭraj bildoj en kinematografia historio"[1]

Preferinta dediĉi sin al zorgo pri familio, ŝi retiriĝis el aktorado en 1969. Eaton eliris el retiriĝo en 1999 por publikigi sian membiografion titolitan Golden Girl (Ora junulino) alude al sia aspekto en la Bond-filmo, verko kiu estis furorlibro, kaj krome ŝi publikigis ankaŭ tri pliajn verkojn laŭlonge de la 2000-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pfeiffer, Lee; Worrall, Dave (1998). The Essential Bond. London: Boxtree Ltd. ISBN 978-0-7522-2477-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]