Shore Leave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shore Leave
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Shore Leave
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 dec. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Robert Sparr • Gene Roddenberry
Scenaro Theodore Sturgeon
Filmita en Paramount Stage 31 • Vasquez Rocks
Loko de rakonto Beta Omicron Delta Ⅲ
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • George Takei • Nichelle Nichols • Emily Banks • Oliver McGowan • Perry Lopez • Bruce Mars • Barbara Baldavin • Shirley Bonne • Paul Baxley • Eddie Paskey • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"Shore Leave" [Elŝipa amuzo] estas la dekkvina epizodo de la unua sezono de la usona televidserio, Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Theodore Sturgeon kaj reĝisorita de Robert Sparr, ĝi unue elsendiĝis la 29-an de decembro 1966.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la epizodo, en la steldato 3025.3 la anaro de la USS Enterprise (NCC-1701) vizitas strangan planedon, kie stranga kaj tute neprobabla afero okazas al la surteriĝo sendita por komenca planeda enketo. Skaniloj montras ke la planedo estas sendanĝera, kaj ĉar la kosmoŝipanoj estas elĉerpitaj post tri monatoj da kontinuaj operacioj. Kapitano Kirk anoncas elŝipan libertagon por ĉiuj laŭvice, sed post mallonga tempo, la homoj sur spertas strangaĵojnm sur la planedoj.

Unue D-ro. McCoy vidas grandan, antropomorfan blankan kuniklon,kaj momenton poste, de knabino (Marcia Brown) laŭ La aventuroj de Alicio en Mirlando. Hikaru Sulu trovas malnovan revolveron kaj poste estas atakita de samurajo per katana. Yeoman (helpistino) Tonia Barrows (Emily Banks) estas atakata de Don Juan. En komenco, Kirk ne kredas, sed tiam McCoy montras grandan kuniklon. Kirk tiam vidas junan kadeton Finnegan (Bruce Mars), sia malamiko en militakademio; kaj iama fianĉino, Ruth (Shirley Bonne), kiun li ne vidis antaŭ jaroj.

Spock raportas, ke la planedo emanas strangan energikampon, kiu ŝajnas prenas energion el la kosmoŝipo. Se la drenado daŭras, ĝi povus defektigi la ŝipon. Li ankaŭ raportas, ke la energiaj ŝablonoj sugestas iun specon de industria aktiveco. Spock deduktas interligon inter la vizioj kaj la pensoj de la surplanedaj homoj ĝuste antaŭ ol la aperaĵoj.

Maljunulo aperas kaj identigas sin kiel la "Zorgisto", kiu diras ke la planedo funkcias kiel amuzparko. McCoy ridetas kaj konfirmas, ke li pravas kaj montras la du knabinajn cabaretajn knabinojn. Li pardonpetas pro la miskomprenoj kaj ofertas la servojn de la planedo al la lacaj anoj de la Enterprise, kun la singardo ke la vizitantoj devas elekti iliajn amuzojn kun zorgo. Kirk akceptas la oferon kiam Ruth denove aperas, kaj li rajtigas la kosmoŝipanaro malsupreniri.