Shreveport (Luiziano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shreveport estas grandurbo de Luiziano en Usono.

Flago de Shreveport
Situo de Shreveport en Luiziano

Bazaj informoj

Geografio

Dosiero:Shreveskyline.JPG
Vido en Shreveport

Shreveport situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la meza parto de Usono, en la nordokcidenta parto de Luiziano.

Historio

La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. Eŭropanoj ankaŭ tie aĉetis teron. La regiono apartenis unue al Meksiko, poste al sendependa ŝtato Teksaso. Setlejo estis fondita en 1836 havanta la nomon Shreveport ekde 1839. Kapitano Henry Miller Shreve faris navigebla la riveron Red (Ruĝa), pri tio rememiras la urbonomo. Shreveport baldaŭ iĝis centro de vaporŝipokomerco, plejparte kotono kaj agrikulturaj kultivaĵoj, sed ankaŭ sklavomerkaton. Dum la Usona Enlanda Milito Shreveport estis jam la ĉefurbo de Luiziano kaj nur lastminute ekhavis ĝin la norda armeo. Komence de la 20-a jarcento la urbo famiĝis pri muzikistoj.

Klimato

Shreveport havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-25 °C. La varmo kulminas inter junio-septembro kun rekordo ĉ. 40 °C, inter oktobro-aprilo foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1305 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte junie, plej malofte aŭguste.

Trafiko

Katedralo de Shreveport

Shreveport havas 2 flughavenojn. El la urbego aŭtoŝoseoj kuras al Jackson (Misisipio), Nov-Orleano, Dallas kaj al la suda landparto, ĉefvojoj kuras al Texerkana kaj Lake Charles.

Vidindaĵoj

Fontoj