Siófok
Siófok | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 24 390 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 196 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 54′ N, 18° 3′ O (mapo)46.918.05Koordinatoj: 46° 54′ N, 18° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 124 m [+] | ||||
Areo | 124,66 km² (12 466 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Siófok [+] | |||||
Siófok [ŝiOfok] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok, kies centro ĝi estas. Sió estas rivero kaj kanalo en la regiono, fok estas kabo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Siófok situas sur ebenaĵo, sur suda bordo de Balatono, ĉe kluzo inter Balatono-Sió, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo nomiĝas ĉefurbo de Balatono kaj grava haveno de Balatono, laŭokaze ankaŭ Sió estas navigebla.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. La urbo menciiĝas unuafoje en la fondletero de la Tihany-a Abatejo 1055. La turkoj tenis la komunumon inter 1552-1688, dume la haveno iĝis milithaveno. En 1693 ligna, en 1736 ŝtona preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis. Ekde 1810 Siófok estis diliĝencostacio inter Transilvanio-Adriatiko, en 1846 komenciĝis la vaporŝipado en la lago. En 1861 la fervojo, en 1865 la kluzo ekfunkciis, akvonivelo de la lago stabiliĝis. Tio ebligis konstruojn de feridomoj ĉe la bordo. En la sama jaro Siófok iĝis grandvilaĝo, en 1950 distriktejo, en 1968 urbo, dume najbaraj komunumoj, ripozejoj Balatonszabadi, Balatonszéplak, Balatonkiliti kaj Sóstó aliĝis al Siófok.
En Balatonkiliti radiostacio funkcias. Somere pli ol 100 mil da somerumantoj troviĝas en la urbo.
Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- paroĥa preĝejo Vizito de Maria (Siófok)
- paroĥa preĝejo Sankta Kleto (Siófok) (Balatonkiliti)
- preĝejo Sankta Laŭrenco (Siófok) (1995)
- preĝejo Sankta Kruco (Siófok) (1998)
- Luterana preĝejo (Siófok) (1990)
- Kalvinana preĝejo (Siófok) (1994)
- Kalvinana preĝejo (Balatonkiliti) (1798)
Muzeoj, ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Sud-Balatona Kultura Centro (Placo Fő Nr. 2.)
- Akvomastruma Muzeo
- muzeo Kálmán Imre
- Mineralmuzeo
- Galerio Jordán
- Galerio Szilfa
- Levi Artejo-Galerio
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Siófok naskiĝis:
- en Siófok mortis:
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Oulu, Suomio
- Gheorgheni, Rumanio
- Netanya, Izraelo
- Waldheim, Germanio
- Pärnu, Estonio
- Poreč, Kroatio
- Walnut Creek, Usono
- Saint-Laurent-du-Var, Francio
- Brenna, Pollando