Siĉŭano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siĉŭan)
Siĉŭano
Norma ĉine : 四川省
Sìchuān Shěng
Mallongigo: 川 aŭ 蜀 (Chuān aŭ Shǔ)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Siĉŭano montrata
Ĉinio kun Siĉŭano montrata
Ĉinio kun Siĉŭano montrata
Signifo de nomo 四 sì—kvar
川 chuān—riveroj
la riveroj Jangzio, Mekongo,
Flava kaj Salveno
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Ĉengduo
Provincestro Yin Li

(ekde 29-a de januaro 2016)

Areo 485 000 km²
 - Latitudo 25° 58' al 34° 19' N
 - Longitudo 97° 21' al 108° 32' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 81 620 000
 - Loĝdenso 180/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 1,69 triliono
 -  MEP po kapo CNY 17 339
HDI 0,763 (meza) (2008)
Etnoj hanoj - 95%
jioj – 2,6%
tibetanoj – 1,5%
ĉiangoj – 0,4%
ISO 3166-2 CN-51
Oficiala retejo
http://www.sichuan.gov.cn
vdr

Siĉŭano, (PIV)[1] Siĉuano[2]Sichuan (ĉine: 四川; pinjine: Sìchuān; antikvamode: Szechwan) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko situanta en ĝia okcidenta regiono de Ĉinio kaj okupanta granda parto de Siĉŭan-baseno. Ĉirkaŭita de montoj, ĝi havas mildan klimaton kaj granda loĝantaro. Siĉŭano limas kun Ĉinghajo nordokcidente, Gansuo norde, Ŝenŝio nordoriente, la municipo de Ĉongĉingo oriente, Guizhou sudoriente, Junano sude kaj la aŭtonoma regiono de Tibeto okcidente.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa Baseno de Siĉŭano havas subtropan klimaton malgraŭ ĝia kontinenta situo. La gardata situo en la valo donas 350 senfrostajn tagojn al la ebeno kaj tiele la eblecon por fari agrikulturon tutjare. La Qinling-montaro norde markas gravan limon. En januaro, la temperaturo norde de ĝi averaĝas je 0° laŭ Celsio, en la sude de ĝi situanta Siĉŭano je 8°. La someraj averaĝtemperaturoj estas proksimume 30 °C. La precipitaĵa kvanto estas ĉirkaŭ 1000 mm. Pro forta formiĝo de nuboj kaj nebuloj Siĉŭano atingas nur 25-30 sunajn tagojn jare.

La klimataj kondiĉoj en la montarecaj regionoj, kiuj ĉirkaŭas la Ruĝan Basenon kaj okcidenten plialtiĝas al la tibeta altebeno, estas klare malpli varmaj kaj malpli sekaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Naturaj riĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

La rezervokvanto de la hidroelektro estas 150 milionoj da kW, el kiuj 100 milionoj da kW da elektro estas ekspluateblaj. Per tio ĝi okupas la unuan lokon de Ĉinio.

La konstatitaj subteraj minoj estas 132 specoj, el kiuj la rezervokvanto de titano okupas la unuan lokon de la mondo kaj tiu de vanado—la trian lokon.

la Giganta Budho ĉe Leŝan-monto

Arbaro kovras 7.46 milionojn da hektaroj. Tie kreskas multe da valoraj arboj: En Ĉinio kvinono de la "vivaj fosilioj" metasekvojoj kaj katajoj (Cathaya argyrophylla) kreskas en Siĉuano. Mastersa lariko estas endemia en la provinco. La provinco estas abunda je bestoj, el kiuj estas 1 100 specoj de vertebruloj, kiuj konsistigas 40% de tiu de la tuta lando kaj el ili 55 specoj estas protektataj de la ŝtato. La plejparto de la pandoj vivas en Siĉuano. Tiu ĉi provinco estas parto de la biodiverseco-varmpunkto Sudokcident-ĉinaj Montaroj.

Tri pitoreskejoj kaj historiaj lokoj en Siĉuano estas enlistigitaj en la mondajn naturajn kaj kulturajn heredaĵojn. Ili estas Jiuzhaigou, Huanglong kaj Giganta Budho ĉe Leŝan-monto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 84.93 milionoj (fine de 1998)
  • Loĝantara kresko: 0.748 %
  • Averaĝa vivodauro:

Nacioj[redakti | redakti fonton]

Nun plejparto de la loĝantoj en Siĉuano estas hanoj. Kaj krome tie vivas ankaŭ pluraj nacimalplimultoj. En Siĉuano estas la dua granda loĝloko de tibetanoj, la plej granda loĝloko de jioj kaj la unika loĝloko de ĉjangoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produktovaloro: 358.03 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Kresko: 9.1%
  • Pokapa produktovaloro: 4339 juanoj
  • Procentoj de la 1-a, 2-a kaj terciara industrioj el la produktovaloro de la tuta lando (en 1998): 26.3%; 42.6% kaj 31.1%
  • Financa enspezo: 19.7 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Ekstera komerco: La importa kaj eksporta valoro estis 2.86 miliardoj da juanoj (en 1998)

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

Pli ol 5mil alilandaj entreprenoj faris investon en Siĉuano, el kiuj estas Motorola, Pepsi Cola, Coca Cola, McDonneell Douglass de Usono; Chit Tat de Tajlando, Bayer de Germanio kaj Toyota de Japanio.

Telekomunikado[redakti | redakti fonton]

Nun ĉiuj gubernioj kaj urboj de Siĉuano efektivigis programregadon de telefonoj. 17 urboj eniĝis en la internacian aŭtomatan telefonan reton, kiu ligas sin kun 200 landoj kaj regionoj. Tie funkcias mikroondaj, optik-fibraj, satelitaj, program-regaj, radi-alvokaj, poŝtelefonaj, faksimilaj kaj aliaj modernaj telekomunikoj. La ekfunkcio de la ret-stacio en Chengdu multe mallongigis la distancon inter Sichuan kaj la moderna inform-ekspresa vojo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

5 trunkaj fervojoj inkl. de la Chengdu-Chongqing-a, Chengdu-Kunming-a kaj Baoji-Chengdu-a, 8 branĉaj fervojoj kaj 4 lokaj fervojoj formis fervojan reton kun totala longeco de 2693 km.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

En la provinco la ŝoseoj longas entute 81600 km kaj en la fino de 1998 la ekspresaj vojoj longis 328 km.

Aviado[redakti | redakti fonton]

La Flughaveno Shuangliu en Ĉengduo, estas la plej okupata flughaveno en Ĉinio. En Siĉŭano funkcias aliaj 5 aerodromoj, t.e. Dachuan, Yibin, Luzhou, Xichang kaj Nanchong.

Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

  1. Sinteza agrikultura disvolvo kaj prilaboro de agrikulturaj kaj flankokupaj produktaĵoj per nova teknologio;
  2. Forstuma disvolvo;
  3. Ekspluato de riĉfontoj kaj ilia sinteza utiligo;
  4. Disvolvo kaj ŝparo de fuelo;
  5. Fundamenta konstruo de trafiko kaj transporto;
  6. Teknologia progresigo de grandaj kaj mezgradaj entreprenoj;
  7. Progresaj teknologioj;
  8. Eksporto de produktaĵoj;
  9. Konstruo de la fundamentaj instalaĵoj de urbo;
  10. Medi-protektado kaj ekologia ekvilibro;
  11. Turisma servo;
  12. Alta kaj meza profesia edukado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. English-Esperanto-English Dictionary 2010 edition / John C. WELLS: Siĉuan/o Sichuan, Szechuan