Siĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siĉo[1] (ukraine Січ) estis administra kaj armea centro de kozakoj, ĉefe zaporogoj. La vorto devenas de la ukraina сікти [sikti], kiu signifas "haki" - nome forigi arbaron por kampadi aŭ konstrui fortikaĵon el la hakitaj arboj.

Zaporoga Siĉo estis fotikigita ĉefurbo de la zaporogoj de la 16-a ĝis la 18-a jarcento, troviĝanta sur Dnepro. La plej alta aŭtoritato en tiu komunumo estis la siĉa konsilantaro (Rada).

La vorto siĉo skribata minuskle povas ankaŭ signifi ĉiun ajn kozakan fortikaĵon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]