Siaĉen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto pri la glaĉero

Siaĉen (angle Siachen) estas glaĉero inter Barato kaj Pakistano. Ĝi longas 74 km kaj situas ĉe sudokcidenta rando de la montara masivo Himalajo, ĉe meza norda rando de Kaŝmiro.

La aparteno de la glaĉero estas kaŭzo de milita kaj politika konflikto inter Barato kaj Pakistano. La limo dividas la glaĉeron, sed la preciza limo ne estas fiksita. La barata armeo okupis antaŭ 20 jaroj plimulton de la glaĉero.

Ekde 2005 okazis traktadoj pri paca solvo de la konflikto.

Dokumentara filmo[redakti | redakti fonton]

Du svislandaj montogrimpistoj kaj filmistoj Fulvio Mariani kaj Mario Casella finpretigis en 2005 filmon pri la glaĉero kaj la konflikto (angle "Siachen – A war for Ice" (Siachen - milito por glacio).

35°28′2″N 77°3′0″O  /  35.46722°N, 77.05°O / 35.46722; 77.05 (Siaĉen)Koordinatoj: 35°28′2″N 77°3′0″O  /  35.46722°N, 77.05°O / 35.46722; 77.05 (Siaĉen)