Siad Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siad Barre
سياد بري
Persona informo
Mohamed Siad Barre
Naskiĝo 1919
en Shilabo, Ogaden, Itala Somalio
Morto 2-an de januaro 1995
en Niĝerio Lagos, Niĝerio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Garbaharey District vd
Religio Islamo
Etno somaloj vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco SomalioItala Imperio vd
Partio Somala Revolucia Socialista Partio
Familio
Edz(in)o Khadija Maalin kaj Dalyad Haji Hashi [1]
Infanoj Maslah Mohammed Siad Barre vd
Profesio
Okupo politikistomilitistodiplomato vd
Dum 21-a de oktobro 196926-a de januaro 1991
Antaŭulo Abdirashid Ali Shermarke
Sekvanto Ali Mahdi Muhammad
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaalle Mohamed Siad Barre (en la nova somala : Jaale Maxamed Siyaad Barre, en la Osmanija, tradicia somala skribo, 𐒑𐒖𐒄𐒖𐒑𐒗𐒆 𐒈𐒘𐒕𐒛𐒆 𐒁𐒖𐒇𐒇𐒗; en la araba: محمد سياد بري) (la 6-a de oktobro 1919, Shilaabo, Ogaden – la 2a de januaro 1995, Lagoso, Niĝerio) estis grava militisto, politikisto kaj ŝtatestro de Somalio de 1969 al 1991. Antaŭ alveni al la prezidenteco, li estis komandanto en la armeo de la demokrata registaro de Somalio starigita post la sendependo en 1960.

Militista komenco de ŝtatestro[redakti | redakti fonton]

Siad Barre estis orfa paŝtisto kiam li aliĝis al la italia kolonia polico. Tiam li ekstudis kaj eĉ faris kelkajn militistajn kursojn en Italio. Li iĝis vickomandanto de la armeo je la sendependiĝo de Somalio en 1960. Post trejnado kun sovetaj oficiroj komence de la 1960-aj jaroj, li iĝis konvinkita de la marksismo.

En 1969, post la murdo de la prezidento Abdirashid Ali Shermarke, la lando preskaŭ eksplodis en enlanda milito kaj nur danke al la puĉo kiun li faris kun aliaj junaj oficiroj la lando evitis tiun militon kaj ĥaoson. Li starigis tiam la Duan Respublikon kaj regis dum 22 jaroj; li proklamis la egalecon de la civitanoj antaŭ la leĝo kaj, super arkaika kaj masklisma socio, li proklamis la egalecon de la seksoj. Li aprobis la senpagecon de kuracado kaj edukado, kio permesis multajn centojn de miloj de nomadoj instaliĝi en la urboj kaj ĉefe en Mogadiŝo. Tamen li disvolvigis kulton al sia personeco: grandaj portretoj de Barre instaliĝis en la ĉefurbo Mogadiŝo kaj en provincoj, kie ankoraŭ kelkaj restis sentuŝe jaroj post ties falo.

Specifa aspekto de lia registado koncernas la starigon de la Somala lingvo kiel lingvo kaj oficiala kaj de instruado. Ĝis tiam la instruaj lingvoj estis la koloniaj kaj la somala eĉ preskaŭ ne skribiĝis; por tio oni elektis la latinan alfabeton anstataŭ la araba hegemonia en tiu mondoregiono.

Lingva reformo kiel ilo por kontraŭbatali koloniismon kaj klanismon[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj kaj plej signifaj celoj de la revolucia reĝimo estis la adopto de norma nacia skribsistemo. Barre subtenis la oficialan uzon de la latina skribsistemo por la somala lingvo. Li ordonis halti la uzadon kaj de la araban transskribon, kaj de la lokan skribsistemon la Osmanija, kaj de la antikvan skribon de la Wadaad, kiun estis uzata de la loĝantoj dum jarcentoj. Baldaŭ post akiro de potenco, Barre enkondukis la somalan lingvon kiel oficialan lingvon de la ŝtato Somalio, kaj elektis la latinan litersistemon kaj la ortografion disvolvitan de la somaliaj lingvistoj Shire Jama Ahmed kaj Musa Haji Ismail Galal kiel la norman ortografion por la somala. Ek de tiam la edukado en ĉiuj registaraj lernejoj devis esti farata somale. En 1972, registaraj dungitoj ricevis instrukciojn lerni, legi kaj skribi la somalan ene de ses monatoj ekde januaro de tiu jaro. Oni plue decidis, ke dokumentoj en registaraj oficejoj havos la latinan skribon de Shire. La kialo por ĉi tio estis la volo pliforgi nacian unuecon kaj la neceso redukti la kreskantan disiĝon inter tiuj, kiuj parolis la italan aŭ anglan koloniajn lingvojn, kaj tiuj, kiuj ne, ĉar multaj el la altrangajn oficojn en la antaŭa registaro ricevis al homoj, kiuj parolis la italan aŭ la anglan.

Krome Barre ankaŭ celis forigi la gravecon de la somala klana sistemo (grupo de homoj rilataj al la sama patro aŭ konsistanta el pluraj familioj kun la sama tribestro) ene de la somala registaro kaj civila socio. La neevitebla unua demando, kiun somaloj faris reciproke, kiam ili renkontiĝis, estis: "Kio estas via tribo?" Sed ĉar ĉi tiu demando komencis esti perceptita kiel movado kontraŭ la formado de la moderna somala ŝtato, la loĝantoj komencis demandi: "Kio estas via iama tribo?", Barre malpermesis ĉi tiun demandon kaj vastan gamon de aliaj agadoj klasifikitaj kiel "fi-metodoj". Kiam kunlaborantoj raportis reakciulojn (tiuj, kiuj estis konsiderataj subtenantoj kaj distribuantoj de la klana sistemo) al la registaro, ili efektive kaŭzis multajn arestojn kaj malliberigojn de la klananoj. Sur pli simbola nivelo, Barre ripetis la frazon "kiun vi konas fariĝis tio, kion vi konas" plurajn fojojn kaj ĉi tiu diraĵo fariĝis parto de la populara strata parolo en Somalio. [2]

Somalia kampanjo por legopovo ĉe la kamparo[redakti | redakti fonton]

Post deklaro de la somala kiel la oficiala lingvo por Somalio kaj la enkonduko de la norma skribsistemo por ĝi, la registaro entreprenis amasan alfabetigan kampanjon en vilaĝoj kaj kamparaj setlejoj tra la lando de 1974 ĝis 1975. Ĉi tiu penado estis nomata en la somala lingvo Ol Olaha Waxbarashada Reer Miyiga (Somalia Kampara Alfabetigo-Kampanjo). La landan kampanjon faris junuloj, plejparte instruistoj de elementa lernejo kaj ankaŭ de mezlernejanoj. Ĉi tio estis relative facila entrepreno, ĉar nun estis kaj alfabeto lernebla kaj fonetika ortografio al la somala.

Multaj konsideras la komencan enkondukon de la somala ortografio de Shire kaj la postan alfabetigan kampanjon esti unu el la plej signifaj atingoj en la postkolonia administracio de Somalio. Pro ĉi tiu nemalhavebla decido, jardekojn poste, somalaj enmigrintoj tra la mondo havas pli bonan sorton lerni novajn lingvojn kompare kun homoj venantaj el landoj, kiuj uzas nelatinajn skribsistemojn.

La ekstera mondo rimarkis la progreson de Somalio en edukado de la amasoj rilate al legopovo. Julius Nyerere, tiama prezidanto de Tanzanio, asertis, ke "la somalianoj praktikas tion, kion ni en Tanzanio predikas."

Aliancoj[redakti | redakti fonton]

Alia aspekto de lia registado estis la kreado de la koncepto pri Granda Somalio (Soomaaliweyn), kio aludas tiujn regionojn de la Korno de Afriko kie etnaj Somaloj estas, loĝas aŭ reprezentis historie la hegemonian populacion. Granda Somalio enhavus Somalion, Ĝibution, Ogadenon kaj la Nordorientan Provincon (la du lastaj estas nuntempe administrita de Etiopio kaj Kenjo, respektive) tio estas la regionoj de la Korno de Afriko loĝataj preskaŭ nur de somaloj.[3][4][5]

Dum la malvarma milito, Sovetunio kaj Usono interesiĝis pri Somalio pro ties geografie strategia situo, ĉe la enirejo de la Ruĝa Maro. La registaro de Siad Barre havis dekomence la helpon de Sovetunio. Sed li perdis tiun subtenon en 1977, kiam Somalio klopodis la aldonon de Ogadeno, regiono de Etiopio (lando same subtenata de Sovetunio), cele al la kreado de la Granda Somalio. Dekomence la somalia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan teritorion, sed tiam Sovetunio ege helpis Etiopion, kaj same la aliaj komunismaj landoj, kaj tiu lando rekuperis la regionon. Li tiam forigis la sovetuniajn konsilantojn, rompis la traktaton de amikeco kun Sovetunio, kaj turniĝis al Okcidento. Usono eniris tiam en la lando kaj estis, ĝis 1989, internan potencon, enmetante ĉirkaŭ 100 milionoj da dolaroj ĉiujare kiel ekonomia kaj milita helpo.

En 1977, Siad Barre ludis gravan rolon kiam, la 17a kaj 18a de oktobro, palestina roto de nome Martiro Halimeh, proksima de la Popola Fronto por Liberigo de Palestino" (PFLP) kaj de la Rote Armee Fraktion (RAF), forkaptis la flugon 181 de la Lufthansa al Mogadiŝo. La germana kanceliero Helmut Schmidt kaj Siad Barre negocis por lasi la roton de lukto kontraŭterorisma GSG-9 interveni ĉe la flughaveno de Mogadiŝo por liberigi la ostaĝojn.

Falo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1980-aj jaroj, en la nordo de la lando, la Somalia Nacia Movado (SNM) de la klano Issak, armiligita kaj trejnita de Etiopio, kontraŭis al Siad Barre kaj gajnis rapide teritorion. Okazis perforto de la regula armeo kontraŭ civiluloj, kaj inter 50,000 kaj 60,000 mortintoj el 1988 al 1990[6], kiu tiam iĝis unue el la plej mortigaj konfliktoj sur la kontinento. Siad Barre estis fine forigita la 26an de januaro de 1991. Ali Mahdi Muhammad sukcedis lin ĝis novembro de 1991, sed neniam sukcesis kontroli politike aŭ milite la tutan teritorion.

Post eliri el Mogadiŝo en januaro de 1991, Siad Barre restis en la sudookcidento de la lando, regiono kontrolita de lia bofrato Mohamed Said Hersi. Li klopodis dufoje reprenis la povon en Mogadiŝo, sed, en majo de 1992, li estis venkita de la armeo de la generalo Aïdid kaj estis devigita ekziliiĝi. Li iris al Najrobio, sed, post du semajnoj, antaŭ la kontraŭstaro de opoziciantaj grupoj ĝuantaj la helpon de la kenja registaro, li instaliĝis finfine en Niĝerio. Li mortis la 2an de januaro de 1995 en Lagoso pro koratako. Li estis entombigita en sia naskiĝloko en Somalio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Traduko de la artikolo de la angla kaj franca Vikipedioj: Siad Barre. De la hebrea pri skribsistema kaj ortografia reformo de la somala

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary: Siad Barre
  2. National Geographic Society (U.S.), National Geographic, Volume 159, (National Geographic Society: 1981), p.765
  3. La nacian censon de 1994 oni prokrastis en la Somala Regiono ĝis 1997. FDRE States: Basic Information - Somalia, Population (accessed 12 March 2006)
  4. Francis Vallat, First report on succession of states in respect of treaties: International Law Commission twenty-sixth session 6 May-26 July 1974, (United Nations: 1974), p.20
  5. Africa Watch Committee, Kenya: Taking Liberties, (Yale University Press: 1991), p.269
  6. angle Informo de 'African Watch de 1990

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]