Ŝjiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siano (Shaanxi))
Ŝjiano
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbego • milionurbo • departemento-ranga urbo • megaurbo • eksa ĉefurbo • antikva urbo • provincial capital
Administrado
Poŝtkodo 710000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 952 907  (2020) [+]
Loĝdenso 1 283 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 16′ N, 108° 57′ O (mapo)34.261111111111108.94222222222Koordinatoj: 34° 16′ N, 108° 57′ O (mapo) [+]
Alto 405 m [+]
Areo 10096,81 km² (1 009 681 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝjiano (Ĉinio)
Ŝjiano (Ĉinio)
DEC
Ŝjiano
Ŝjiano
Situo de Ŝjiano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xi'an [+]
vdr
Granda pagodo en Ŝjiano
Lokiĝo de Ŝjiano en Ĉinujo

Ŝjiano (ĉine 西安 [xi-an] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas milionurbo en Ĉinio, kie estas provinca ĉefurbo de Ŝenŝjio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝjiano (malnova skribo: Siano) estis la ĉefurbo de Ĉinio dum la tempo de la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Ĝi estis unu de la finaj punktoj de la silka vojo.

En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Ŝjiano estis nomita Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj Fengjing (丰京|豐京) kaj Haojing (镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang elektis Ŝjianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin Chang'an (长安|長安), kiu signifis "longan pacon". Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Ŝjiano sub la nomo Chang'an estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj. En la printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Xi'an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis "pacon en okcidento", kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.[1]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ŝjiano havas la faman armeon el 7 000 terakotaj militistoj en natura grandeco, el la 3-a jarcento antaŭ Kristo.Ŝj

Ankaŭ tie troviĝas aliaj ne famaj turismaj aferoj kiel urba murego, 14 km longa, kun superrigardo sur la urbo; eblas biciklado laŭ la muro kaj la budhisma granda ansero-pagodo (« Da Yan Ta »). Ekzistas sonorilo-turo kaj tamburo-turo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ŝjiano estas kontinenta, iomete musono influas. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. Plej ofte de aŭgusto ĝis novembro pluvas (vintre malofte neĝas) resume 550 mm. Printempe polvo- kaj sableroŝtormoj okazadas. La averaĝa temperaturo estas 14 , somere 27 , vintre proksimume frostopunkto.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de la nomo de Ŝjiano (ĉinlingva). Arkivita el la originalo je 2014-03-01. Alirita 2014-02-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]