Sibaté

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sibaté
2018 Sibaté embalse del Muña y río Bogotá, vista aérea.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.sibate-cundinamarca.gov.co/index.shtml [+]
Demografio
Loĝantaro 38 412  (2015) [+]
Loĝdenso 305 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 29′ N, 74° 16′ U4.4908333333333-74.259444444444Koordinatoj: 4° 29′ N, 74° 16′ U [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Situo de Sibaté
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sibaté [+]
Information icon.svg
vdr

Sibaté estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio, en la Provinco Soacha. Ĝi situas proksimume 27 kilometrojn sude de Bogoto, kaj 2516 metrojn super marnivelo. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005.

Al Sibaté oni alvenas laŭ la Aŭtoŝoseo Suda. La municipo estas rekonata pro sia produktado de fragoj, terpomoj kaj pizoj. En la rura areo troviĝas la Akvorezervejo de Muña. La toponimo «Sibaté», en muysc cubun (lingvo de la mŭiska-oj), signifas «elirejo de la lageto».

Limoj de la municipo[redakti | redakti fonton]

  • Norde: Soacha
  • Sude: Pasca kaj Fusagasugá
  • Oriente: Soacha
  • Okcidente: Silvania kaj Granada.