Siberia grilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia grilbirdo
Siberia grilbirdo, ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Siberia grilbirdo, ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. certhiola'
Locustella certhiola
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Siberia grilbirdo, Locustella certhiola, estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas en orienta Azio. Ili estas migrantaj birdoj, kiuj vintrumas el Barato orienten al Indonezio.

ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en altaj herbejoj kun iom da pli densa vegetaĵaro, kutime ĉe akvo in bogs aŭ humidaj herbejoj. La ino demetas 4 al 7 ovojn en nesto surgrunda aŭ en herbo. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Unu el la plej bonaj lokoj por rigardi tiun kaŝeman specion kiel vaganto estas Insulo Fair, Ŝetlandoj; ĉe specio rare troviĝanta en okcidenta Eŭropo, ĝi povas esti trovata tie sufiĉe ofte. Pro tio ĝi estas populara specio inter birdumantoj.

Tiu estas mezgranda silviedo. Plenkreskulo havas tre brunan dorson kun tre larĝaj nigraj strioj, pli nigrecbrunajn flugilojn, ruĝecbrunan vostobazon kaj nigrecan finan vostoduonon kun blankeca mallarĝa finbordo, blankecajn al grizecajn subajn partojn kun iomete da tre helbruna nuanco en brusto kaj flankoj, kaj nestriajn escepte ĉe subvosto. La kruroj estas rozkoloraj, la irisoj estas brunaj kaj en la kapo estas bildo de tre markata hela superokula strio inter malhelbrunaj traokula strio kaj krono iom punkteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de grilbirdoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube. Kiel plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora. Ĝi estas tre simila al la proksima parenco la Makula grilbirdo, sed tiu havas ruĝecbrunajn brustoflankojn, dum la Siberia grilbirdo estas iom pli granda, havas blankajn vostobordojn kaj pli ruĝecbrunan pugon.

Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla escepte foje dum kantado. Ĝi kaŝiĝas tra herbo kaj malalta foliaro.

La kanto ne estas la mekanika insekteca bobenado produktita de la Makula grilbirdo kaj aliaj birdoj de la genro Locustella, sed pli inventema melodio kiel tiuj de la genro Acrocephalus.

Tiun birdon unuafoje priskribis la germana zoologo Peter Simon Pallas.

ovoj de Locustella certhiola - Muzeo de Tuluzo