Siberia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siberia lingvo estas naturalisma lingvoprojekto, baziĝanta sur siberiaj dialektoj de la rusa lingvo, kiel lingvaĵoj de Siberiaj kozakoj aŭ siberiaj malnovkredantaj kristanoj. Grekismoj kaj latinismoj, multe disvastiĝintaj en la rusa, en la siberia lingvo estas anstataŭigataj aŭ per slavradikaj paŭsaĵoj aŭ per vortoj el tjurkaj kaj paleoaziaj lingvoj de Siberio. Krome, en lingvon alvenis kelkaj arabismoj, plejparte el Islama terminaro. Partoprenantoj de ĝia kreado nomas ĝin restarigo aŭ normigo de realaj nordaj kaj siberiaj dialektoj de la rusa konfronte al la nuntempa oficiala rusa lingvo.

Ellaboro de la siberia lingvo komenciĝis en la jaro 2005 en VivĴurnalo de Jaroslav Zolotarjov (samir74). Post multe da laboro li kaj liaj samideanoj sukcesis krei funkciantan gramatikon de la lingvo kaj vortaron de pli ol 20000 unikaj vortoj. Tiam ekzistis blogoj kaj komunumoj pri la lingvo, aparte en sistemo de VĴ. La blogo de Zolotarjov (samir74.livejournal.com) estis eventuale forigita far administrantoj de LiveJournal, famaj pro ilia cenzuremo, kaj post tio mencioj pri la lingvo en la ruslingva interreto kaj blogosfero malkreskis. En la jaro 2010 la planlingvo estas preskaŭ tute nekonata kaj neuzata ekster ĝia portalo volgota.com (kaj eĉ tie la rusa estas pli uzata).

Vikipedio en la siberia[redakti | redakti fonton]

Dum ioma tempo ekzistis Vikipedio en siberia lingvo (kun prefikso ru-sib). Dum sufiĉe nelonga tempo la vikipedio ekhavis pli ol 6000 artikolojn, inkluzive kaj tradukoj, kaj originalaj tekstoj kaj artikoloj. Ĝia apero kaŭzis grandan proteston de precipe rusaj vikipediistoj (laŭ oponantoj de la fermo — naciistoj kaj imperiistoj), kiuj opiniis la lingvon "kontraŭrusa" kaj "separisma"[1]. Krome, ĝi estis kritikata pro enhavo de lecionoj de la konstruata lingvo inter la artikoloj[2] kaj pro la enhavo de beletraj artikoloj (poeziaĵoj) kun blasfema enhavo [3]. Post diskuto en la Meta-Vikio la Vikipedio en la siberia estis fermita.[1]. Nun kelkajn travivintajn tekstojn el ĝi oni povas trovi en nova paĝaro por siberia vikio[rompita ligilo]. Pro granda kvanto de vandalismo plimulto de paĝoj en la siberia vikio estas protektitaj, kaj do disvolviĝo de la vikio ne estas tre rapida.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.