Siberia piceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia piceo
Junaj siberiaj piceoj, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusujo.
Junaj siberiaj piceoj, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Rusujo.
Biologia klasado
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Piceo Picea
Picea obovata
Ledeb.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj

Picea abies ssp. obovata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Siberia piceo (Picea obovata) estas piceo, hejma en Siberio, ekde Uralo oriente de Magadana provinco, kaj ekde la arkta arbolinio suden ĝis Altajo en nordokcidenta Mongolujo.

Priskribo kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mez-granda ĉiamverda arbo kreskante ĝis alteco de 15–35 m, kaj kun trunka diametro ĝis 1,5 m, kaj konusa arbokrono kun malsuprenpendantaj branĉetoj. La ŝosoj estas oranĝkolore brunaj, kun variable disa ĝis densa lanugeco. La folioj estas pinglecaj, 1–2 cm longaj, rombaj tranvers-sekce, brilante verdaj ĝis grize verdaj kun malokulfrapaj stomoj linioj; la folioj subtenante burĝonon estas diference anguligitaj je pli granda angulo ol la cetero de la folioj (rekonilo kiun samhavas nur du aŭ tri aliaj piceoj). La strobiloj estas cilindraj-konusaj, 5–10 cm longaj kaj 1,5–2 cm larĝaj, verdaj aŭ purpuraj, maturiĝante brilante brunaj 4–6 monatoj post polenado, kaj havas rigidajn, regule rondformajn skvamojn.

Tiu palearktisa specio estas grava arbo por konstruligno en Rusujo, la ligno estas uzata por ĝenerala konstruado kaj papero-farado. La folioj estas uzataj por fari picean bieron.

Siberi-piceaj strobilo-skvamoj estas nutraĵo por la raŭpoj de Cydia illutana ( Tortricidae ).

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Siberia piceo kaj ordinara piceo estas pruvintaj esti ekstreme genetikaj similaj kaj povas esti konsiderataj kiel du intense parencajn subspeciojn de Picea abies [1].

Siberia piceo grandskale hibridiĝas kun ordinara piceo kie la du specioj ( aŭ subspecioj ) renkontas sin en nordorienta Eŭropo; arboj tra vasta areo ekde ekstreme nordorienta Norvegujo kaj norda Suomujo okcidente de Uralo estas klasifikitaj kiel la hibridon Picea × fennica (Regel) Komarov ( aŭ P. abies subsp. ×fennica, se la du taksonoj estas konsiderataj subspeciojn ); ili diferencas de tipa P. obovata el la oriento de Uralo pri la ĉeesto de strobiloj kun malpli rondformaj, ofte triangule pintigitaj skvamoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krutovskii, K.V. & Bergmann, F.: "Introgressive hybridization and phylogenetic relationships between Norway, Picea abies (L.) Karst., and Siberian, P. obovata Ledeb., spruce species studied by isozyme loci. - Heredity 74 (1995): 464-480. http://www.nature.com/hdy/journal/v74/n5/pdf/hdy199567a.pdf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]