Siberia tigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia tigro

Masklo de Siberia tigro
Masklo de Siberia tigro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Specio: P. tigris
Panthera tigris altaica
(Temminck, 1884)
Sinonimoj
Felis tigris Linnaeus, 1758

Tigris striatus Severtzov, 1858

Tigris regalis Gray, 1867
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Panthera tigris tigris range map 1800s and 2010s.png
Panthera tigris tigris range map 1800s and 2010s

La Siberia tigro (Panthera tigris altaica), konata ankaŭ kiel Amura tigro, estas la plej granda subspecio de tigro kiu loĝas ĉefe en la montara regiono Siĥote-Alin kun malgranda populacio ankaŭ en sudokcidento de la Ĉemara Regiono en la Rusia Malproksima Oriento. En 2005, estis 331–393 plenkreskuloj kaj preskaŭplenkreskuloj en tiu regiono, kun reprodukta plenkreska populacio de ĉirkaŭ 250 individuoj. La populacio estis stabila dum pli ol unu jardeko pro la intensivaj konservismaj klopodoj, sed partaj enketoj faritaj post 2005 indikis, ke la rusia tigropopulacio estas malpliiĝanta.[1]

Komparo de informo pri korpopezo de Siberia tigro sugestas, ke en la unua duono de la 20a jarcento kaj maskloj kaj inoj estis averaĝe pli pezaj ol la tigroj de post 1970. Iam estis komunaj siberiaj tigroj pezantaj ĝis 408 kg baze sur fidindaj informoj.[2] Siberiaj tigroj kaptitaj dum konfliktaj situacioj kun homoj estis kutime malsanaj aŭ vunditaj, kio povus klarigi ties reduktitan pezon.[3]

Rezultoj de studo pri filogeografio kmparanta DNA el la Kaspia tigro kaj el vivantaj tigraj subspecioj indikis, ke la komuna praulo de la subspecioj de Amuro kaj de Kaspio koloniigis la areon de Centra Azio el orienta Ĉinio tra lakoridoro de GansuoSilka Vojo, kaj poste trapasis Siberion orienten por setligi la populacion de Amura tigro en la Rusia Malproksima Oriento.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miquelle, D., Darman, Y., Seryodkin, I. (2011). Panthera tigris ssp. altaicaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2014.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  2. Frasef, A.. (2012) Feline Behaviour and Welfare. CABI, p. 72–77. ISBN 978-1-84593-926-7.
  3. Slaght, J. C., D. G. Miquelle, I. G. Nikolaev, J. M. Goodrich, E. N. Smirnov, K. Traylor-Holzer, S. Christie, T. Arjanova, J. L. D. Smith, kaj K. U. Karanth. 2005. Chapter 6. Who‘s king of the beasts? Historical and contemporary data on the body weight of wild and captive Amur tigers in comparison with other subspecies. Pp. 25–35 in D. G. Miquelle, E. N. Smirnov, J.M. Goodrich (Eld.). Tigers in Sikhote-Alin Zapovednik: Ecology and Conservation. PSP, Vladivostok, Rusio, en rusa
  4. Driscoll, C. A., Yamaguchi, N., Bar-Gal, G. K., Roca, A. L., Luo, S., Macdonald, D. W., O'Brien, S. J. (2009). “Mitochondrial Phylogeography Illuminates the Origin of the Extinct Caspian Tiger and Its Relationship to the Amur Tiger”, PLoS ONE 4 (1), p. e4125. doi:10.1371/journal.pone.0004125.