Siberiaj akvovojoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Siberiariverroutemap.png

La Siberiaj akvovojoj aŭ Siberiaj rivervojoj estis la ĉefa komunikilo en la rusia Siberio ĝis la 1730-aj jaroj, kiam landaj vojoj estis konstruitaj. Riveroj havis grandan gravecon en la esplorado kaj koloniigo de la vastaj rusaj siberiaj teritorioj. La tri "grandaj Siberiaj riveroj"- Obo, Jenisejo kaj Lena - ĉiuj fluas en la Arktan Oceanon, la ĉefa problemo estis trovi partojn aŭ branĉojn de ĉi tiuj riveroj, kiuj fluas ĉirkaŭ de oriento al okcidento kaj trovi mallongajn intervalojn inter ili, kiun oni povas pasi per transporto de veturilo. Pro tio, ke Siberio estas relative ebena teritorio, la inter-riveraj vojoj estas ĝenerale mallongaj. Pro tio, kaj ankaŭ pro la malforteco de la Siberiaj triboj, rusaj Kozakoj povis pligrandigi la teritorion de Uralo al la Pacifiko dum nur 60 jaroj (1582 - 1643).

Suda akvovojo[redakti | redakti fonton]

En la teksto, la distancoj estas kalkulitaj je rektaj linioj kaj nur proksimaj. Siberiaj riveroj povas esti tre kurbaj. La datoj informas pri la fondodato de la unua rusa setlejo/fortikaĵo.

Tra la Uralo: de la Volgo, supren sur la Kama ĝis Perm (1472), de tie supren la Ĉusovaja rivero, aŭ la Viŝera rivero (vidu artikolon Ĉerdinja vojo). Ĉi tie la Uralo altas nur ĉirkaŭ 350 metrojn, ĉirkaŭ 150 metrojn super la ĉirkaŭaj malaltaj ebenaĵoj. De tie la vojo estas suben al la rivero TavdaTura kaj mallonge supren sur la Tobol ĝis al ties kunfluo kun la Irtiŝo ĉe Tobolsk (1582). Ĉi tiu estis la proksimuma vojo uzata de Jermak. Tobolsk situas proksimume 700 km oriente de Perm kaj 1800 km oriente de Moskvo.

La Babinova vojo estis la unua translanda vojo tra la Uralo. Ĝi estis establita fare de Artemij Babinov en la malfruaj 1590-aj jaroj. En 1598 Verĥoturje estis fondita ĉe ĉi tiu vojo kiel pordejo al Siberio.

La Siberia Vojo, vojo ekkonstruita en la 1730-aj jaroj, kuris sudoriente de Perm al Kungur, tiam super alia malalta paŝo al Jekaterinburg (1723) kaj Tobolsk. En 1885 ekis la fervojo de Perm al Jekaterinburg. Alia branĉo de la Trans-Siberia Fervojo (1891) iras sude de la Uralo tra Ĉeljabinsk (1736), Omsk (1716) kaj Novosibirsk (1893).

Ob-baseno: Proksime de Tobolsk estis la ĉefurbo de la Ĥanlando de Siberio, kiu estis konkerita en 1582. Norde, la vojo iras malsupren la Irtiŝon ĝis ĝia kunfluo kun la Obo, tiam 750 km supren sur Obo al Narim (1594), kaj supren sur la Ketj-rivero (1602) proksimume 300 km longe ĝis ĝia fonto-areo.

Ĉi tie port-vojo kondukas al la Jenisejo ĉe Jenisejsk (1619). Jenisejsk estas ĉirkaŭ 1400 km de Tobolsk kaj 3200 km de Moskvo.

Alternativa akvovojo kondukis de la Irtiŝ-Ob-kunfluo, 450 km sur la Obo ĝis la Vaĥ, 500 km supren la Vaĥ, tiam port-vojo al Sim, malsupren al la Jenisejo, ĝis la rivero ĉe Jenisejsk.

Jeniseja kaj Lena basenoj: Jenisejsk estas ĉe la Jenisejo nur norde de ĝia kunfluo kun la Angaro. La vojo kondukas de Jenisejsk oriente ĝis la Angaro ĝis la rivero Ilim, supren ĝis Ilimsk (1630), port-vojo al Kuta rivero, mallonga vojo malsupren al Ust-Kut (1631) sur la rivero Lena. De tie nordoriente malsupren sur la Lena ĉirkaŭ 1400 km al Jakutsk, kiu estas 4900 km oriente de Moskvo. Jakutsk estas grava haltejo kaj administra centro. Tiam 125 km malsupren sur la Lena al Aldan, supren sur Aldan al Ust-Maja, tiam supren sur la Maja rivero aŭ sur ĝia dekstra branĉo, la Judoma rivero.

Al Oĥotsko: De ĉiu el la du lastaj, tie estas ĉirkaŭ 150 km larĝe montoj al la Pacifiko (Bordo Oĥotsk, 1639), urbo Oĥotsk, 1647). Ĉi tie oni uzis port-ĉevalojn. Oĥotsk estas 800 km oriente sudoriente de Jakutsk kaj 5600 km oriente de Moskvo. Post 1715 estis ŝip-konstruadoj en Oĥotsk, kiuj permesis maran vojaĝon al Kamĉatko, la Kuril-insuloj, la Aleutiaj Insuloj kaj Alasko.

Al la Amuro: De 1643 ĝis 1689 la rusoj provis penetri de la Lena sude al la regiono de Amur sed estis repelitaj de la Manĉuoj. De 1689 ĝis 1859 la rusa-ĉina limo estis la Arguno kaj la Stanovoj-Montaro. En 1859 Rusio aneksis la Amur-regionon. De la okcidento, la rusoj penetris al Ulan-Ude (1666), Ĉita (1653) kaj Nerĉinsko (1654) al la Argun. De 1727 multe da rusa-ĉina komerco moviĝis al Kjaĥta proksime de kie la Selenge transiras la nunan rus-mongolan limon.

Nordari akvovojo[redakti | redakti fonton]

De almenaŭ la 12-a jarcento, rusaj pomoroj navigis sur la Blankaj kaj Barentaj Maroj. Iam, ili eniris la Oban golfon aŭ port-vojis tra la Duoninsulo Jamalo. La akvovojo kondukas pli de la Golfo de Ob al la Taz-golfo, ĝis la rivero Taz, pasinta Mangazejan (1601), port-voje al Janov Stan ĉe la rivero Turuĥan, kondukante al Turuĥansk (1607) sur la Jenisejo ĉe ĝia kunfluo kun la Suba Tunguska. Plie, oriente supren sur la Suba Tunguska. Kie ĝi turnas suden, portado al la Ĥona rivero, alfluanto de la Viljuj-rivero - la kunfluo de ĉi tiuj du riveroj nun estas inundata, formanta la Viljujan Akvorezervejon. Plie oriente laŭ la Viljuj ĝis la rivero Lena, kaj tiam supren sur la Lena al Jakutsk. Ankaŭ estis eble daŭrigi la Suban Tunguskon proksime al Kirensk (1630) (175 km nordoriente de Ust-Kut) kaj post mallonga portado al Lena kaj malsupren de Lena al Jakutsk. Jakutsk estas ĉirkaŭ 2400 km de la Taz-golfo. Post ĉirkaŭ 1700, plimulto de la komerco moviĝis suden kaj la akvovojo okcidente de Turuĥansk estis plejparte forlasita.

Nordoriento[redakti | redakti fonton]

Ebla akvovojo eblas de la alfluo de la rivero Lena, laŭlonge de la marbordo ĝis la alfluo de la rivero Kolima, ĝis la rivero Bolŝoj Anjuj, port-vojo, malsupren la Anadir-riveron al Anadirsk (1650). Oni povus daŭrigi sur Anadir al la Pacifiko, sed la areo estas tro senviva por intereso. La areo nordoriente de ĉi tiu vojo estis evitita pro la militaj ĉukĉoj. Ĉirkaŭ 1700 rusoj eniris la Kamĉatkon de Anadirsk kaj poste navigis tie de Oĥotsk. Ĝi estas 1800 km de Jakutsk ĝis la Beringa Markolo.

Sudokcidento[redakti | redakti fonton]

Post la konkero de Astraĥan en 1566, Rusio vastiĝis sudoriente ĉirkaŭ la suda bazo de la Uralo. Ĉi tio implikis kreskantan politikan kontrolon super la Nogaja Hordo, la kalmukoj kaj la nordaj kazaĥoj, sekvita de diversaj gradoj de kamparana koloniigo. Alia akvovojo estis supren sur la Irtiŝo al la Altaj-lando (Semipalatinsk, 1718).

Malgraviĝo de la riveraj akvovojoj[redakti | redakti fonton]

La suda limo de Siberio respondas al la arbara limo. Rusa penetrado en Azion estis limigita al la arbara zono ĉar la kozakoj havis la kapablojn vojaĝi tra rivero kaj arbaro, ĉar la denaskaj popoloj estis malmultaj kaj malfortaj kaj ĉar ilia ekspansio estis pagita fare kaj por de la komerco de peltoj. Kontraste, estis malmultaj provoj penetri la stepon. La Siberia Vojo estis konstruita en la 1730-aj jaroj. Kvankam tie ĉiam estis kelkaj kamparanoj, amasa kamparana koloniigo ne komenciĝis ĝis la 1860-aj jaroj. La Transsiberia fervojo komencis en 1891. En la dudeka jarcento oni konstruis ŝoseojn, sed la etendo norde de la Amur ankoraŭ ne estas kompleta. Ĉi tiu tuta evoluo okazis tiel sude kiel ebla. La rezulto estas ŝablono, en kiu la rusoj formas longan mallarĝan zonon laŭ la suda limo kun iuj etendoj norden, ĉefe ĝis kie troviĝas mineraloj. La riveroj ankoraŭ estas uzataj, sed plejparte por norda-suda transporto al kaj de la Trans-Siberia Fervojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]