Siberio
| Siberio | |
| ruse: Сибирь | |
| teritorio | |
Lago de Malsupraj Spiritoj en Ergaki
| |
| Oficiala nomo: Сибирь | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Historiaj loĝantoj | Skitoj, Ŝiungnuoj |
| Historia regiono | Rusia Imperio |
| Montaroj | 12
|
| Ŝoseoj | Siberia trakto, Ĉujskij trakto |
| - fervojo | Transsiberia fervojo |
| Najbaras kun | Uralo, Verĥojanska montaro |
| Divido | Okcidenta Siberio, Orienta Siberio |
| Kelkaj urboj | 6
|
| Kelkaj riveroj | 5
|
| Plej alta punkto | |
| - situo | Beluĥa |
| - alteco | 4 506 m s. m. |
| Areo | 10 000 000,0 km² (1 000 000 000 ha) |
| Biomoj | 4
|
| Akvoj | Arkta Oceano, Maro de Laptevoj, Karaa Maro |
| Orogenenezo montariĝo |
Nor.-Sib. Malaltebenaĵo, Okc.-Sib. Malaltebenaĵo, Mez-Siberia Malaltebenaĵo |
| Horzonoj | UTC (UTC+6, +7, +8, +9, +10, +11) |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Bajkalo |
| Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
| Jaro | 1996 (#20) |
| Numero | 754 |
| Regiono | Azio-Pacifiko |
| Kriterioj | vii, viii, ix, x |
|
Siberia federacia distrikto
Geografia markigo de Siberio Historia Siberio (Siberio kaj Rusa Fora Oriento – ofte la tuta markata kiel Siberio) | |
Siberio estas vastega parto de Azia teritorio de Rusio kun multegaj riveroj kaj marĉoj.
Enhavo
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝi etendiĝas de Uralo, en okcidento, ĝis ĉepacifikaj akvodividaj montoĉenoj, en oriento, kaj de la bordoj de Arkta oceano, en nordo, ĝis stepoj de Kazaĥio kaj bordoj de Mongolio, en sudo. Areo ĉ. 10 mln kv.km — pli granda ol Ĉinio aŭ Usono.
Laŭ natura karaktero oni distingas Okcidentan Siberion kaj Orientan Siberion, kie troviĝas Okcident-Siberia Ebenaĵo, Mez-Siberia Plataĵo, montaroj de Sud-Siberio (Altajo, Okcidenta Sajano, Orienta Sajano, Bajkala regiono). Klimato plejparte estas severa, kontinenta, la averaĝa temperaturo de januaro estas -16 °C (en sudo de okcident-Siberia ebenaĵo) kaj -48 °C (en oriento de Jakutio).
Plimulto de riveroj — Obo, Irtiŝo, Jeniseo, Leno, apartenas al baseno de Arkta oceano. La rivero Onon estas internacia (298 km en Mongolio dum 520 en Siberio). Gravaj lagoj — Bajkalo, Tajmira lago.
Granda parto de la Siberia teritorio estas okupita de tundro kaj tajgo, en la sudo — de stepo kaj arbara stepo.
Ekstremejoj[redakti | redakti fonton]
- La geografia centro de Azio situas laŭ kalkulo de la brita geografo Douglas Carruthers[1] el la frua 20-a jarcento ĉe Kizil en la aŭtonoma rusa respubliko Tuvio en suda Siberio ĉe la kunfluejo de la granda kaj la malgranda Jenisejo-j.
- La plej norda punkto de la kontinento estas la kabo Ĉeljuskin (77° 40′ N) sur la duoninsulo Tajmiro en Siberio.
- La plej orienta punkto troviĝas ĉe la kabo Deĵnjov (169° 44′ Ŭ) sur la Ĉuĉuka duoninsulo en orienta Siberio.
Homa geografio[redakti | redakti fonton]
La regiono estas riĉa de naturaj krudaĵoj: karbono, nafto, gaso, fero, almazo, oro, grafito ka. Grandaj urboj de Siberio: Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Barnaul, Tomsk, Omsk.
Transporto[redakti | redakti fonton]
La Siberiaj akvovojoj aŭ Siberiaj rivervojoj estis la ĉefa komunikilo en la rusia Siberio ĝis la 1730-aj jaroj, kiam landaj vojoj estis konstruitaj. Riveroj havis grandan gravecon en la esplorado kaj koloniigo de la vastaj rusaj siberiaj teritorioj. La tri "grandaj Siberiaj riveroj"- Obo, Jenisejo kaj Lena - ĉiuj fluas en la Arktan Oceanon, la ĉefa problemo estis trovi partojn aŭ branĉojn de ĉi tiuj riveroj, kiuj fluas ĉirkaŭ de oriento al okcidento kaj trovi mallongajn intervalojn inter ili, kiun oni povas pasi per transporto de veturilo. Pro tio, ke Siberio estas relative ebena teritorio, la inter-riveraj vojoj estas ĝenerale mallongaj. Pro tio, kaj ankaŭ pro la malforteco de la Siberiaj triboj, rusaj Kozakoj povis pligrandigi la teritorion de Uralo al la Pacifiko dum nur 60 jaroj (1582 - 1643).
La Transsiberia fervojo (aŭ Trasiberia Fervojo, ankaŭ konata per mallongigo Transsib) estas la plej longa fervojlinio de la mondo, tre grava trafikvojo de Rusio kiu trapasas Siberion. Ĝi etendiĝas kun longo de 9.288 km de Moskvo al Vladivostok ĉe Pacifiko kaj pli precize ĝis la Haveno Vostoĉnij.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Evento de Tungusko
- Gulago
- Holarktiso
- Monda Tago de Siberiano
- Okcidenta Siberio
- Palearktiso
- Siberia kratono
- Transsiberia fervojo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanislavo Belov (2018-05-26)Vojo al ĉielo aŭ Pioniroj de aviado en Siberio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26.
- Artikoloj pri Siberio esperante
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Unknown Mongolia: A Record of Travel and Exploration in North-West Mongolia and Dzungaria; Douglas Carruthers; Hutchinson & Co., 1914, ISBN 81-206-0857-7