Siberio
Siberio | |
ruse: Сибирь | |
teritorio | |
Lago de Malsupraj Spiritoj en Ergaki
| |
Oficiala nomo: Сибирь | |
Ŝtato | Rusio |
---|---|
Historiaj loĝantoj | Skitoj, Ŝiungnuoj |
Historia regiono | Rusia Imperio |
Montaroj | 12
|
Ŝoseoj | Siberia trakto, Ĉujskij trakto |
- fervojo | Transsiberia fervojo |
Najbaras kun | Uralo, Verĥojanska montaro |
Divido | Okcidenta Siberio, Orienta Siberio |
Kelkaj urboj | 6
|
Kelkaj riveroj | 5
|
Plej alta punkto | |
- situo | Beluĥa |
- alteco | 4 506 m s. m. |
Areo | 10 000 000,0 km² (1 000 000 000 ha) |
Biomoj | 4
|
Akvoj | Arkta Oceano, Maro de Laptevoj, Karaa Maro |
Orogenenezo montariĝo |
Nor.-Sib. Malaltebenaĵo, Okc.-Sib. Malaltebenaĵo, Mez-Siberia Malaltebenaĵo |
Horzonoj | UTC (UTC+6, +7, +8, +9, +10, +11) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Bajkalo |
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
Jaro | 1996 (#20) |
Numero | 754 |
Regiono | Azio-Oceanio |
Kriterioj | vii, viii, ix, x |
Siberia federacia distrikto
Geografia markigo de Siberio Historia Siberio (Siberio kaj Rusa Fora Oriento – ofte la tuta markata kiel Siberio) | |
Vikimedia Komunejo: Siberia | |
Siberio estas vastega parto de Azia teritorio de Rusio[Dubinda teksto]. Ĝi etendiĝas de Uralo, en okcidento, ĝis ĉepacifikaj akvodividaj montoĉenoj, en oriento, kaj de la bordoj de Arkta oceano, en nordo, ĝis stepoj de Kazaĥio kaj bordoj de Mongolio, en sudo. Areo ĉ. 10 mln kv.km — pli granda ol Ĉinio aŭ Usono.
Laŭ natura karaktero oni distingas Okcidentan Siberion kaj Orientan Siberion, kie troviĝas Okcident-Siberia Ebenaĵo, Mez-Siberia Plataĵo, montaroj de Sud-Siberio (Altajo, Okcidenta Sajano, Orienta Sajano, Bajkala regiono). Klimato plejparte estas severa, kontinenta, la averaĝa temperaturo de januaro estas -16 °C (en sudo de okcident-Siberia ebenaĵo) kaj -48 °C (en oriento de Jakutio).
Plimulto de riveroj — Obo, Irtiŝo, Jeniseo, Leno, apartenas al baseno de Arkta oceano. La rivero Onon estas internacia (298 km en Mongolio dum 520 en Siberio). Gravaj lagoj — Bajkalo, Tajmira lago. Granda parto de la Siberia teritorio estas okupita de tundro kaj tajgo, en la sudo — de stepo kaj arbara stepo. La regiono estas riĉa de naturaj krudaĵoj: karbono, nafto, gaso, fero, almazo, oro, grafito ka. Grandaj urboj de Siberio: Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Barnaul, Tomsk, Omsk.