Sibilo Tiburtina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Tiel la neĝo al sun’ sensigeliĝas
tiel al vento en la folioj leĝeraj
perdiĝis la sentencoj de la Sibilo”
(|Dante, Paradizo, XXXIII, 64-66)[1]

Laŭ la mitologio, la Tiburtina Sibilo estas unu el la profetinoj de la klasika antikvo, konsiderita ankaŭ ĉe kristanoj ĉar ŝi estus antaŭanoncinta pri la naskiĝo de Jesuo

Laŭ Marko Terencio Varono [2], oni uzis epiteti diojn ne θεοὺς, sed σιοὺς kaj konsilion ne βουλὴν, sed βυλὴν, el kiu ΣίβυλλαΣίβιλλα. La vorto sibilo, do, indikus manifestiĝon de la volo (βυλὴν) dia (σιοὺς), dum Tiburtina devenus el Tibur, antikvega urbo de Latio, nome la hodiaŭa Tivoli.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Per la vorto "Sibilo" la antikvaj grekoj kaj latinoj oni referencas al tuta klaso de sacerdotinoj.[3], virgaj virinoj kaj junulinoj, foje malŝate taksataj tute kadukiĝantaj.[4], kiuj plenumis poraŭguran arton en la tranca stato. Tiuj virinoj kutime montris al laikoj kaj al popola amaso siajn sentencojn, ĉiam vanajn, sengravajn kaj nombrajn kiel la foliojn, kiujn la vento misordigas disperdante iliajn tekstojn (kiel reale faris la Kuma Sibilo). Tiuj virgulinoj lasis spacon al iluzioj de la preĝpetantoj kiuj povis interpreti laŭplaĉe iliajn orakolojn.[5].

Emblemas la difino pri Sibilo kiu al ni alvenas de la klasika antikveco, kiu liveras similaĵojn al la Pizia de Delfo: “Sibylla […] dicitur omnis puella cuius pectus numen recipit (Sibilo estas dirata ĉiu junulino kies bruston la diaĵo tuŝis)[6]. [7]

Kvankam en la literatura tradicio neniam malklariĝis la koncepto pri la virgeco de la Sibilo, ne ekskludendas la kuniĝo de la sibilo kun la diaĵo servita, kiu ne povas elekti edzino nevirgan. Por la sibilo, do, la virgeco ne ekskludis koncipon, fakte la Pizia sekse kuniĝis al Apolono ricevante el la diaĵo la πνεῦμα, kiu ŝin igis graveda per la orakolo el kiu sin liberigis de foje al fojo. Vidu la kazo de Kasandra sacerdotino kiu rifuzis la sekskuniĝon kun la diaĵo Apolono kiu pro kio ŝin punis per la vereco de siaj orakoloj pri kiuj tamen neniu estus kredinta.

Kanona listo de Sibiloj[redakti | redakti fonton]

La origino de la Sibiloj kiel personoj de la antikva tradicio, kiuj jam figuris en la greka mitologio, eltiriĝas el atestoj de Heraklito el Efeso (5-a - 4-a jarcentoj a. K.), Eŭripido (5.a j. a.K.), Aristofano (5-a – 4-a j. a. K.), kaj Platono (5-a – 4-a j. a.K.). Kun la etendiĝo de la greka kulturo en la mediteranea baseno multobliiĝis ankaŭ la sibiloj en la lokaj tradicioj. Ampleksa ero de Laktancio, laŭfame interesita pri la supozitaj kristanaj “revelacioj” de la sibiloj, kiujn li opiniis inspiritaj de la unika Dio kaj adresitaj al la nacioj, reflektas la liston jam kompilitan de Varono en la 2-a – 1-a jarcentoj a.K. koncernantan dek sibilojn aktivantajn en gravaj centroj de la helena-romia mondo.

La unua de tiuj dek varonaj estis tiu de Persio el kio “Persa Sibilo” pliposte identigita kun la “Ĥaldea Sibilo”. La dua estas tiu opiniata rezidi en Libio kun la nomo “Libia”: ŝi estas menciita de Eŭripido kiel la plej antikva; la tria estas tiu Delfa, pri kiu parolas Krizipo en sia libro “Pri la aŭguarto”, kaj kiu, laŭ iuj, sciigis la gekokj ke Trojo estos detruita kaj ke Homero estus verkinta pri tiuj oarakloj. La kvara estas tiu “Kimeria” situinta en Italio ĉe la lago Anerno; la kvina estas la “Eritrea”, kiun tragediografo Apolodoro dirs ke ŝi estis sia kunnaciana; la sesa estas tiu “Samia” pri kiu parolas Eratosteno el Kireno; la sepa estas tiu “Kuma” (najbare de Napolo, kiu laŭlegende prezentis la tieldiritajn sibilajn librojn al la roma reĝo Tarkvinio la Superba; la oka estis tiu “Elesponta” (Dardaneloj); la naŭa estas tiu Friga; la deka fine estas tiu de Tivoli kiun mitaj eventoj alimonigis “Tiburtina Sibilo” dirita ankaŭ “Albunea” en poemoj de Oracio kaj Virgilio kaj aliaj.[8]

Orakolo de la Tiburtina Sibilo[redakti | redakti fonton]

Tiburtina Sibilo, 1483, fresko en la Preĝejo Sankta Johano Evangeliisto en Tivoli.

Modernaj studuloj ne hezitus atribui la orakolajn librojn akredititajn al ĉiuj sibiloj laŭ la listoj Varonaj-Lakstaciaj, ne tamen tiujn akredititajn al la Tiburtina Sibilo. Tiu orakolaro prezentiĝas en manuskripto separita el la precipa korpo, eble kompilita post la fondo de Konstantinopolo kaj do fora el la scio de Laktancio.

La teksto estas enŝovita en greka redakto de la profetaĵo atribuata al la Tiburtina Sibilo, konita dekomence nur en latinaj kaj orientaj redaktoj. estas ĝenre apokalipsa: temas pri la interpreto pri sonĝo koncernanta naŭ sunojn malsamajn pro aspekto kaj varmo kaj formo, afero pri kiu la romaj senatanoj petis eksplikon al la sibilo. Ĝis la duono de la 20-a jarcento la teksto estis konata nur pere de mezepokaj latinaj reellaboraĵoj dateblaj je la unua jarcentoj de la dua jarmilo, plenaj je modifoj kaj koncerne la sinsekvon kaj la eksplikojn aldonitajn aludantajn al diversaj historiaj granduloj vere ekzistintaj.

Estis konataj du precipaj latinaj versioj de tiu profetaĵo (vaticinium): la unua troviĝas en publikigaĵo de E. Sackur nel 1898[9], kiu por tiu eldono profitis de ses manuskriptoj kies la pli antikva datiĝas je 1047,[10], kaj de du presitaj versioj atribuita unu al Vnerinda Bede, represita de Jacques Paul Migne inter la verkoj apokrifaj aŭ dubaj” [11], kaj kiu kun malgrandaj variantoj figuras ankaŭ en Gofredo el Viterbo, la dua estas la Vaticinium Sibyllae, reskribita en manuskripto de la 11-a aŭ 12-a jarcentoj kiu estis jam publikigita de Unsiger nel 1870.

La greka teksto de la Tiburtina Sibilo estis malkovrita 1949 de Silvio Giuseppe Mercati, sed estis merito de profesoro Paul J. Alexander[12] de la universitato de Michigan ĝia laŭscienca pritraktado kaj publikigado de la ’editio princeps. Ekzameno de la greka redaktaĵo de la orakolo, oni certiĝas ke temas pri redakto antaŭa ol tiuj latinaj posedataj; studuloj akordiĝas en la tio: ĝi reirigas al la 4-a jarcento, sed ke antaŭ ol la 390 cirkulis en okcidento latina versio.

La aŭtoro povus esti kristana “sibilisto” de el 500[13]. La sibilista aŭtoro okcidenta aŭ orienta, eble siria, ŝajnigas ke la Sibilo eksplikus al la cent romiaj senatanoj la signifon de la dek sunoj (laŭ la greka versio, ili estas dek) viditaj en sonĝo de ĉiu el ili. Ĉiu suno korespondas al historia periodo, iliaj kadukiĝo signus la finon de la mondo kaj la komeniĝon de la mesia eskatologia regno. Certas ke temas pri fikcio laŭ la juda apokalipsa literaturo.

En la latina versio de la teksto, Albunea, bruligita de profeta furoro, estis anoncinta severajn penojn por la malbonuloj kaj premiojn por la bonuloj, kaj dum siaj vagadoj renversis landojn kaj popolojn tramonde... Ŝia famo instigis la romian senaton ŝin invitis al Romo. Veninte al Romo, ŝi mirigis ĉiujn pro sia belo, igita superba de sia kontakto kun la Dio. Sin prezentis al ŝi cent senatanoj por ke ŝi interpretu la sonĝon kiun ili ĉiuj sonĝis samtempe. La Sibilo ilin invitis alveni sur la Aventinon (inter olivarboj, diras la greka teksto]. Ili estis sonĝintaj naŭ sunojn malsamajn inter si kaj en la grando kaj en la formo. La unua inundis per lumo la teron; la dua, dimensie pli granda emanis lumon transmondan; la tria fulmis per sangaj lumoj; la kvara reprezentis la kvaran generacion post Kristo; la kvina suno kunigis la elementon malklaran (sangon) kun la tiu luma; la sesa senluma entenis pikilon kvazaŭ skorpian; la sepa estis trasulkita per sanganta spado; la oka, enorma, enfermis sangan nukleon, kaj fine la naŭa, nigra kaj tenebra kiel la aliaj, estis trairita de ŝohe brila radio de lumo.

La Tiburtina Sibilo interpretis la sunojn kiel estontajn generaciojn. La unua generacio estus trankvila, libera kaj saĝa; la dua religia, pura; en la tria anoncis ferocajn militojn en Romo; la kvara, popolita per nekredantoj, estus vidinta naskiĝi la Virgulino, ŝia estonta edzo Jozefo kaj ilia filo Jesuo. Albunea asertis, krome, priskribante tiun sunon, ke Dio estas unu kaj ke kiu kredas havos la eternana vivon; la kvina suno vidigas la ekokupon de Jerusalemo: sesa generacio estos senluma, pereiga kaj militplena; la sepa vidas du regnantojn persekutantojn la judas landon: la oka vidos la dekadencon de Romo; en la naŭa sonĝo-generacio la romiaj princoj koruptitaj estos la ruino de multaj; en tiu lasta generacio estas indikataj diversaj regantoj mezepokaj (tio dependas de la epokoj kaj landoj en kiuj la maniskripto estas rearanĝita: en ili aperas korektaĵoj kaj aldonaĵo.)

La sibilo indikis reĝojn per la sola komenca litero... El la greka teksto adresitaj estas precipe princoj de la bizanca imperio.

Iom post iom la dokumento akiras la fizionomion de priloka profetaĵo kaj por ke ĝi utilu al la tiutempaj regantoj oni enkondukas variaaĵojn. Tiamaniere ĝi utilis pro la propagado de tiuj kiuj celis akiri povon aŭ ĝin konsolidigi.

Pri sibiloj kaj pri iliaj antaŭanoncoj konsideris la Patroj de la Eklezio, precipe pri la diaj misteroj aludataj de la Sibilo Ttiburtina, kiaj la enkarniĝo, morto kaj resurekto de Jesuo Kristo kaj la universala juĝo

En la duono de la 4-a jarcento aperis, tial, en Oriento sibila profetaĵo situinta en Romo, kiu jam havis nemalgrandan vastiĝon ankaŭ en Okcidento, kie estis tradukita al la latina lingvo kaj kie, laŭlonge de la jarcentoj, estis objekto de diversaj reskriboj. Pli ol cent estas la manuskriptoj kiuj konservas la tekston refaritan kaj pliigitan... ĝis la 16-a jarcento.

Se tiuj orakoloj sibilaj ĝuis grandan estimon kaj profitecon, kio pri la origina nukleo pri kiu parolas Laktancio kaj aliaj kristanaj verkistoj? En la greka tradicio [14] oni ne eksplicite parolas pri la Tiburtina Sibilo; tamen, oni diras ke la viziulino anoncas sian orakolon en Romo: la profetino rivelas al la imperiestro Aŭgusto la proksiman alvenon de la Difilo. Pri tiu famega rakonto, estas konataj du malsamaj versioj, unu vastigita en Oriento kaj alia en Okcidento. En la orienta versio, atestita en la 6-a jarcento en la Chronicon de Johano Malalas, aŭtorino de la revelacio ne estas la Sibilo Tiburtina, sed la Pizia: al ŝi, fakte, adresiĝis Aŭgusto por koni la nomon de sia posteulo. La sacerdotino de Apolono, simbolo de ĉiuj paganaj orakolistoj, reduktitaj al silento por la apero de Jesuo Kristo. estus dirinta al la imperiestro malproksimiĝi el la altaroj ĉar juda infano jam altrudis ke li revenu al Hadeso. La imperiestro tuj hastintus dediĉi altaron al la Difilo sur la Kapitolo

Venerinda Bede (672 -735 d. C.), male, atestas en sia verko la tiu orakolaĵo estis atribuita la Tiburtina Sibilo kaj ne al Pizia.

Inter la tekstoj kiu entenas la okcidentan version de la orakolo, memorindas la Mirabilia Urbis, dateblaj je la 12-a jarcento: laŭ tiu teksto Aŭgusto enketis ĉe la Sibilo kiu poste estos identigita kun tiu Tiburtina, ne ĉe la Pizia. En la kunteksta biografio pri Aŭgusto estas enŝovite ke li ricevis puno de tri fastaj tagoj pro la fakto ke li akceptis ke la popolo lin proklamu Dio: post tiu fasto la Sibilo rivelis al lAŭgusto kiu estas la vera Dio, kiun Aŭgusto tuj honoris per ofero. La altaro uzita tiukaze donis la nomon al la preĝejo ĝuste de l’Ara coeli (Altaro de la ĉielo)[15].

Tiu legendo ĝuis enorman altiron ĉe la popolo kaj ĉe la intelektularo kaj ĉe poetoj kaj artistoj kaj...

La amaso mem de variaĵoj kaj la manko de certaj datenoj forfuĝigis ĉiujn ŝajnaĵojn de vero. Kaj, kiel diris Dante por la Kuma Sibilo, kiu skribis siajn orakolojn sur kverkaj folioj kiujn poste la vento konfuzigis igante ilin nekompreneblaj, tiel okazis por la imagita sentenco de la Sibilo Tiburtina: restis nur nekompreneblaj folioj!

Kaj pri ĝi restas literatura memoro kiu de la vorto fariĝis plasta arto.

La Tiburtina Sibilo en la arto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sibilo Tiburtina kaj profetoj en Abbazia di Sant'Angelo in Formis (13-a jarcento)
  • Sibilo Tiburtina kaj imperiestro Aŭgusto en retablo de Konrad Witz, 1435, en Musée des Beaŭ-Arts de Dijon (Francio).
  • Sibilo Tiburtina, kun la aliaj dekunu, en Casa Romei en Ferrara, 1450.
  • Imperiestro Aŭgusto kaj la Tibutina Sibilo, 1476, verko de la tieldirita “majstro de la Sibilo Tiburtina”, nederlanda pentristo (Muzeo de Frankfurto ĉe Majno).
  • Sibilo Tiburtina kun le Sibiloj Kuma, Libia kaj Delfa en la volbo de la Kapelo Karafa en la baziliko de Santa Maria sopra Minerva en Romo, verko de Filippino Lippi (1488-1493)
  • Sibilo Tiburtina, Kapelo Marciac, Preĝejo de Trinità dei Monti, Romo, 16-a jarcento (post 1540), anonimula verkaĵo.
  • Sibilo Tiburtina, kun la aliaj dekunu, freskoj de la katedralo de Sankta Stefano de Passaŭ, (1682-1684) de pentristo Carpoforo Tencalla (1623-1685)

Gravuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sibilo Tiburtina kaj imperiestro Aŭgusto en la Nurenberga Kroniko
  • Sibilo Tiburtina kaj imperiestro Aŭgusto en Discordantiae Sanctorum doctorum Hieronymi et Augustini et alia opuscola de Filippo Barberi (Philippus Siculus), Romo, 1481.
  • Sibilo Tiburtina kaj imperiestro Aŭgusto en Nurenberga Kroniko (Liber Chronicarum aŭ'Die Schedelsche Weltchronik), 1493.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuo de Nino kaj Andrea Pisano, 1337-1341, nun en la Museo dell'Opera del Duomo, anstataŭigita de kopio en la Fasado de la Duomo.
  • Loreto, marmora revesto de la Sankta Casa: statuo de la Tiburtina Sibilo, skulptaĵo de Giovanni Battista della Porta (1572-76).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. |“Così la neve al sol si disigilla;
    così al vento ne le foglie levi
    si perdea la sentenza di Sibilla”.
  2. Varono enLaktancio, Divinae institutiones 1.6.2-3
  3. Arianna Pascucci, L'iconografia medievale della Sibilla Tiburtina in Contributi alla conoscenza del patrimonio tiburtino, Vol. VIII, Liceo classico statale Amedeo di Savoia di Tivoli, 2011, ISBN 978-88-97368-00-7 [5] [6].
  4. Ovidio Metamorphoses 14.130ss, mokas ilian aĝon kiel jarmilecan.
  5. M. Cianciulli, La Sibilla, "Lumen vitae", Roma, 1954, pp. 3-12.
  6. Mario Honorato Servio, Commentarius in Aeneidem 4.445 .
  7. tiuj juĝoj certe pezis en la decido de Teodosio la 1-a, la abolicianto de la orakolejo de la Pizia.
  8. decimam Tiburtem, nomine Albuneam, quae Tiburi colitur ut dea, iŭta ripas amnis Anienis, cuius in gurgite simulacrum eius inventum esse dicitur, tenens in manu librum: cuius sortes Senatus in Capitolium transtulerit) Varono en Laktancio Divinae institutiones 1.6.3.
  9. E. SACKUR, Sibyllinische Texte und Forschungen. Pseudometodius, Adso und die Tiburtinische Sibille, Halle, 1898, pp. 530-535
  10. Ĝi estas la unua, coll. 240-242, in G. Antolin Catálogo de los códices latinos de la Real Biblioteca de El Escorial, II, Madrid, 1911
  11. Jacques Paul Migne Patrologia latina XC, coll. 1181-1186. digita eldono Beda Venerabilis
  12. P.J.Alexander. The Oracle of Baalbek. The Tiburtine Sibyl in Greek Dress, Washington, 1967
  13. Oni kompenu: a)laŭ Laktancio la Sibilio profetis ion favoran al kistanismon, b) en la 5-a jarcento oni legas grekan tekston legendostilan; c) poste fantaziaj aŭtoroj tradukis kaj aldonis; 4) la dokumento iom post iom akiris la fizionomion de priloka profetaĵo.
  14. Johano Malalas Chronographia 10.298sg.
  15. Mirabilia Urbis Romae 11 [7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]