La Barbiro de Siberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sibirskij cirjulnik (filmo))
La Barbiro de Siberio
Le Barbier de Sibérie (franca DVD)
Le Barbier de Sibérie (franca DVD)
filmo
Originala titolo Сибирский цирюльник
Produktadlando Rusio
Francio
Italio
Ĉeĥio
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1998
Daŭro 180 minutoj
Ĝenro dramo
Buĝeto 40 milionoj da $
Reĝisoro(j) Nikita Miĥalkov
Produktisto(j) Nikita Miĥalkov
Michel Seydoux
Scenaro Nikita Miĥalkov
Rustam Ibrahimbekov
Rospo Pallenberg
Filmita en Ĉeĥio • Prago
Loko de rakonto Rusio
Muziko de Eduard Artemjev
Ĉefrolantoj Oleg Menŝikov
Julia Ormond
Nikita Miĥalkov
Aleksej Petrenko
Richard Harris
Produktinta firmao Studio Three T.
Camera One
Honorigoj Ŝtata premio de Rusia Federacio
IMDb
vdr

La Barbiro de Siberio (ruse Сибирский цирюльник) estas rusia filmo de Nikita Miĥalkov aperinta en 1998.

Temo[redakti | redakti fonton]

En 1885, freneza inventisto imagas arbo-hakilon, kiu povus esti solvo por la grandegaj arbaroj de Siberio. Por interesigi la Caron al la projekto, la inventisto uzas la ĉarmon de juna virino, kiu kontaktos generalon, komandanton de kadet-lernejo de la rusa armeo... Tio estas la komenco de terura am- kaj deport-rakonto, sur fono de enscenigo de La geedziĝo de Figaro, de Mozart, «granda komponisto».

Rakonto[redakti | redakti fonton]

En 1905, Jane Callaghan skribas leteron al sia filo, lernanto en usona milita lernejo. La usonanino decidiĝas riveli al li la verajn cirkonstancojn de lia naskiĝo.

En 1885, Jane estas en Rusio. Ŝi laboras por inĝeniero nomita McCraken, kiu provas vendi al rusoj arbo-hakilon, kiun li nomis «barbiro de Siberio». Jane devas ŝajnigi sin lia filino, kun misio logi aŭtoritatojn kaj estontajn klientojn. Tamen dum ŝia vojaĝo al Rusio, ŝi ekkonas junan militiston nomitan Andrej Tolstoj, pasiitan de muziko kaj ili iom post iom enamiĝas unu la alian. Sed Jane por sia misio devas logi generalon Radlov, kiu povas financi la konstruon de la maŝino. Jane sukcesas atingi sian celon ĉar la generalo enamiĝas al la juna usonanino kaj komisias al Tolstoj legi lian edziĝpeton sed la junulo plene enamiĝinta ne povas plenumi sian taskon kaj malkaŝas siajn sentimentojn. Tamen, dum prezentado en Opero en kiu li ludas, Andrej, ĵaluza, atakas la generalon, kiu akuzas lin pro murdoprovo. La kadeto estas sendita en karceron lasante Jane graveda. Ŝi priserĉos lin dum multaj jaroj kaj dek jarojn poste trafos lian domon, kie ŝi ekkomprenos, ke estas tro malfrue por revenigi lin.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]