Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sibiu
urbo
Fotomontaĵo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Regiono Transilvanio
Distrikto distrikto Sibiu
Poŝtkodo 550000
Aŭtokodo SB
Telefonkodo +40-0269
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154 458  (2007)
Loĝdenso 1 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 48′ N, 24° 9′ O (mapo)45.79722222222224.15Koordinatoj: 45° 48′ N, 24° 9′ O (mapo)
Alto 431 m
Areo 121 km² (12 100 ha)
Horzono UTC+02:00 [+]
Sibiu (Rumanio)
Sibiu (Rumanio)
DEC
Sibiu
Sibiu
Situo de Sibiu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sibiu [+]
vdr

Sibiu [siBIŬ] (hungare Nagyszeben, germane Hermannstadt, latine Cibinium; proponata en Esperanto: Sibio) estas urbo en suda Transilvanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Cibin, 274 km nord-okcidente de Bukareŝto. Internacia flughaveno. En 1954 oni aligis al ĝi Gușterița kaj Turnișor.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 Sibiu aŭ fakte Hermannstadt havis 33 489 (germanoj – 50%, rumanoj – 26%, hungaroj – 22%) loĝantojn, en 2011 147 245 (rumanoj, 1,5 % da hungaroj, 1 % da germanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 134 308 loĝantoj sur areo de 121 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 110 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben). Dum jarcentoj la plimulto de la loĝantaro estis germana (saksa). Post la falo de la fera kurteno restis germanlingva minoritato de nur ĉirkaŭ du aŭ tri procentoj, inter ili plurjara urbestro, d-ro Klaus Johannis. Ekzistas ankaŭ hungarlingva minoritato.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Je la 26-a de majo 2004 la kulturministroj de EU nomumis Sibiu-n Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007, kune kun Luksemburgo, kvankam Rumanio ankoraŭ ne membris en EU. La du urbojn ligas la fakto, ke la fondintoj de Sibiu, enmigrintaj en la 12-a jarcento, venis el la regiono de nuna Luksemburgo[1]. Pro tio Luksemburgo deziris kaj subtenis la komunan kandidatadon de la du urboj.

Okazis petoj deklari la historian centron de Sibiu Monda Kulturheredaĵo, sed tio ĝis nun ne okazis.[2]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sibiu allogas turistojn per konservitaj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj konstruaĵoj (vidu sube), sed ankaŭ per muzeoj, ekzemple la subĉiela Muzeo ASTRA pri tradiciaj metioj. Nekontestebla centro estis kaj estas ĝia Granda Placo.

Neĝosporto estas praktikebla en la proksimaj Karpatoj. Păltiniș, unu el la plej konataj rumanaj vintrosportejoj, ne strikte apartenas al Sibiu, tamen estas administrata de la sibi-aj instancoj. Turistoj povas alveni vagonare eltrajniĝante ĉe Stacidomo de Sibiu.

Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

Andreo-Cseh-Domo

En 1920 en tiu urbo Andreo Cseh lanĉis sian metodon instrui fremdajn lingvojn; pri tio memorigas dulingva tabulo sur domo ĉe la Granda Placo (Piața Mare / Großer Ring), kie okazis tiuj kursoj. Tiu tabulo estis forprenita pro renovigaj laboroj en 2006; en 2007 nova, samteksta tabulo estis metita.

La ŝtata ULBS estas, ŝajne, la sola universitato en Rumanio, en kiu oni instruas en Esperanto. AIS San-Marino kunlaboris kun ULBS kaj reprezentis en ĝi propran departementon. AIS-docentoj kaj -profesoroj el diversaj landoj regule venis al Sibiu por instrui studentojn, kiuj speciale por tiuj kursoj lernas Esperanton. La tuton kunaranĝis nelaciĝante dum multaj jaroj la fama esperantisto germana Helmar Frank.

La transilvaniaj saksoj[redakti | redakti fonton]

Sibiu estis la centro de transilvaniaj saksoj, german-etna minoritato en Rumanio (la "kunloĝanta popolo"). Ankaŭ post nuligo de siaj privilegioj en la 19-a jarcento ili komence restis la plimulto de la urba loĝantaro (1900: 16.141 el 28.994), sed plimultiĝis rumanoj kaj hungaroj. Post amasa elmigrado dum la 1990-aj jaroj nun malpli ol du procentoj de la urbanoj estas german-etnaj. Tamen la urbo konservas sur oficialaj ŝildoj sian unuan nomon "Hermannstadt". Ekzistas germana konsulejo kaj ekde 1380 lernejo, la Brukenthal-gimnazio. Pri la multo da defend-preĝejoj zorgas nun la Defendkirka Fondaĵo kies sidejo estas en Sibiu. Trezoroj kulturaj kaj arkivaj kolektoj troviĝas ĉe Teutsch-domo.

Vidindaĵoj kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Kirkoj kaj sinagogoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj aferoj vidindaj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo Brukenthal en samnoma palaco: gravega monumento de baroko en Rumanio, konstruita inter 1778 kaj 1788.
  • ASTRA - Nacia Muzea Komplekso
  • Dika turo: Vasta duon-ronda turo en la sud-orienta urbomurero. Tie en 1788 oni konstruis la unuan teatron de Sibiu. Nun tie estas la Thalia-salono, koncertejo.
  • Monumento por imperiestro Francisko la 1-a
  • Fortikaĵaj Turoj: Sibiu konservis ne nur grandajn partojn de sia urbomuro, sed ankaŭ defendajn turojn. Ili iam estis atribuitaj al gildoj, kiuj devis en paco konservi kaj en milito defendi siajn respektivajn turojn.
  • Haller-bastiono (Bastionul Haller, Haller-Bastei): Bastiono konstruita en la 16-a jarcento, nomita laŭ la tiama urbestro. Ĝi konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.
  • Konsilia Turo (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Vizitebla, bela vido al la urbo. Tiu turo estis parto de la dua urba ĉirkaŭfortikaĵo. Detruite per tertremo en 1585 ĝi reskonstruitis kaj ricevis en 1826 cepforman tegmenton. Sur memorigtabulo de 1998 informiĝas oni pri la vizito de princo Karlo kiu ekengaĝiĝis pere de la fondaĵo Mihai Eminescu Trust por la regiono.
  • Etnografia Emil Sigerus-muzeo
  • Mensog-ponto (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en 1851 estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en 1859 kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.
  • Nova urbodomo ĉe la Granda placo.
  • Orfejo terezkvartala
  • Eksa kapitulejo de la luterana katedralo, nun kafejo

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al Sibiu[redakti | redakti fonton]

monumento pri Friedrich Teutsch en Sibio
Evangelia kirko en Sibiu
Universitato Lucian Blaga
Granda Placo kun la Jezuita Kirko, fone la Konsilia Turo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dialektologiaj studoj montris ke la germana lingvaĵo de Sibiu similas la luksemburgan, sed lingvistoj ankaŭ atentigis ke ambaŭkaze la komunaj trajtoj povus estiĝi pro profunda kontakto de germana dialekto kun latinida lingvo. La nomo Transilvaniaj saksoj - simile al la alie en Rumanio uzata nomo Ŝvaboj - ĉiukaze signifas simple germanlingvanojn kaj havas nek etnian nek historian konekson kun la germana lando Saksio.
  2. En 2023 Unesko listigas la urbon Sibio en provizora listo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]