Siblilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrikaj sibliloj

Siblilo, ankaŭ sibloligno, estas unu el la plej malnovaj muzikinstrumentoj respektive transsenda instrumento por tonoj. Ĝi apartenas al la kirlo-aerofonoj.

Songenerado[redakti | redakti fonton]

Siblilo estas plata, plej ofte ovala lignopecoosto longa 15 ĝis 50 centimetrojn kun rondigitaj randoj, kiun oni svingas cirkle per ŝnuro longa 1 ĝis 2,5 metrojn. Je tio la ligno estas ekturnata ĉirkaŭ sin mem kaj la ŝnuro tordata. Tiel ekestas kirloj kaj la premovariado de la kirloj kreas malaltan tonon ŝvelantan supren-malsupren, kiu je plirapidigo transiras en zumadon aŭ zumegon. La tonoj ekestas per oscilado de la siblokorpo.[1] Ĝia sono similas al neniu alia muzikinstrumento kaj dependas de la formo de la instrumento kaj la turnorapideco. Pro la - ankaŭ je vento - vaste aŭdebla sono oni povas komuniki per ĉi tiu instrumento trans grandaj distancoj. La tipa frekvenco de la siblolignoj estas pli mallpli 80 hercoj.[2]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Siblilo el la meza ŝtonepoko, trovejo Pritzerbe

La siblilo estis uzata en la malfrua paleolitiko, el kiu ekzistas arĥeologiaj trovaĵoj en meza Eŭropo en la urbo Havelsee[3] en Brandenburgio, en Stellmoor el la Kulturo de Ahrensburg,[4] en Ŝlesvigo-Holstinio kaj en la Grotte de la Roche[5] en la departemento Dordogne el la magdalenio en Francujo.

Sibliloj estis en uzo en la plej diversaj kulturoj en Afriko (suda Afriko) trans Azio kaj Papuo-Nov-Gvineo[6] ĝis la aŭstralia kontinento. Nuntempe indiĝenaj aŭstralianoj kaj kelkaj indianaj popoloj de Nordameriko uzas siblilojn.

Aŭstraliaj indiĝenoj ofte uzas siajn siblilojn, abunde pripentritajn kaj ornamitajn per ĉizaĵoj, ankaŭ por rita komunikado kun siaj prauloj kaj por lanĉi siajn ceremoniojn. Kiam konata aŭstralia rokmuzikistaro surdiskigs kanton, enigante tonojn de la siblilo, la indiĝenoj akre kritikis ĝin, ĉar tiuj ĉi tonoj apartenas al la sanktaj ritoj kaj ne rajtas esti ludataj en kantoj.[7]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Emil Hoffmann: Lexikon der Steinzeit. C. H. Beck Verlag, Munkeno 1999, ISBN 978-3406421259.
  • Otto Zerries: Das Schwirrholz. Untersuchung über die Verbreitung und Bedeutung der Schwirren im Kult. Strecker und Schröder Verlag, Stutgarto 1942.

Referencoj[redakti | redakti fonton]