Sicherheitspolizei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sicherheitspolizei
Sicherheitspolizei
organizaĵopolico
Komenco 26-a de junio 1936 vd
Fino 22-a de septembro 1939 vd
Antaŭe Kriminalpolizei vd
Poste Reich Main Security Office vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
vdr

La Sicherheitspolizei (tradukebla al Polico de Sekureco), foje mallongigita kiel SiPo, estis termino uzata en Germanio por referenci al tipo de polico jam malaperinta. En Nazia Germanio ĝi estis uzata por priskribi la sekurecagentejojn zorgintaj pri la esplorado pro politikaj krimoj kaj deliktoj, alivorte pri politika subpremado. Ĝi estis kreita kombinante fortojn el la Gestapo (Sekreta Polico de la Ŝtato) kaj la Kriminalpolizei (KriPo, Krimpolico), kaj ekzistis inter 1936 kaj 1939. Ekde 1939 ĝi estis transigita kaj metita sub la aŭtoritateco de la Reichssicherheitshauptamt (RSHA), kiel unu de la sep departementoj de kiuj estis komponita tiu ŝtata agentejo.

La termino havas siajn originojn en Aŭgusto 1919, kiam la Ministerio de Reichswehr establis Sicherheitswehr kiel policforto militistigita por agadi okaze de tumultojstrikoj. Tamen, pro la nombraj limoj de la armeo pro la postuloj de la Traktato de Versajlo, finfine estos renomita kiel Sicherheitspolizei por kaŝi ties realajn intencojn. Spite tion, ĝi estis konsiderata militista korpuso kaj la rekrutado estis realigita grandskale inter la Freikorps, kun suboficiroj kaj oficiroj devenaj de la iama Germana Imperia Armeo.[1]

Post la fino de la Dua Mondmilito, la esprimo Sicherheitspolizei estis uzita en la Germana Demokratia Respubliko por referenci kelkajn fortojn kiuj komponis la sekretan policon de Orienta Germanio (GDR).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edmonds, James (1987). The Occupation of the Rhineland. Londres: HMSO. p. 210. ISBN 9-780772-904540