Sidónio Pais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidónio Pais
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1872 (1872-05-01)
en Caminha
Morto 14-an de decembro 1918 (1918-12-14) (46-jaraĝa)
en Lisbono
Mortokialo pafo en la kapon
Tombo Church of Santa Engrácia
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Alma mater Portuguese Military Academy • Universitato de Koimbro
Subskribo Sidónio Pais
Infanoj 5
Okupo
Okupo politikistomilitisto • matematikisto • soldatodiplomato • universitata instruisto
vdr

Sidónio Bernardino Cardoso da Silva PAIS (Caminha, Portugalio, 1a de majo 1872 - Lisbono, Portugalio, 14a de decembro 1918),[1] estis portugala militisto kaj politikisto, kvina prezidento de la Portugala Respubliko, konata foje kiel "Prezidento-Reĝo".

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1888 ekkarieris kaj en 1906 iĝis kapitano. Paralele li iĝis profesoro pri matematiko en la Universitato de Koimbro.[1]

Post la instalo de la Respubliko, li okupis diversajn postenojn en politiko: deputito en Konstitucifara Asembleo, ministro de progreso en la registaro de João Chagas, ministro de financo en la registaro de Augusto de Vasconcelos, kaj ambasadoro de Portugalio en Berlino, kie li restis ĝis marto 1916 kiam li revenis al Portugalio post la militdeklaro fare de Germanio (Dua Mondmilito).[1]

La 5an de decembro 1917 li estris puĉon. La 27an de decembro li iĝis provizora prezidento de la Respubliko, kaj ekvalida ekde la 9a de majo 1918. Li ekhavis ekdekomence diktatoran sintenon. Ŝanĝis la balotan regularon kaprice, sen konsulto al la Kongreso. Modifis la leĝojn pri la apartigo de eklezio kaj ŝtato. Dume la portugalaj trupoj suferis fortajn perdojn en La Lys. La socia protesto pliiĝis en la lando. Suferis atencon, kiu ne mortigis lin, la 5an de decembro 1918. Sed denove suferis alian ĉe la trajnstacio de Rossio, fare de José Júlio da Costa la 14an de decembro 1918 kaj tiam li mortis.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Biografio en la Retejo de la Prezidenteco de la Respubliko. Alirita la 26an de aprilo 2020.