Budho Gotamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siddhārtha Gautama (Sanskrito)
Sanskrite: Siddhartha Gautama (सिद्धार्थ गौतम)
Palie Siddhattha Gotama
Ĉine: 喬達摩 悉達多, 瞿曇 悉達多
Vjetname: Thích-ca Mâu-ni
Tất-đạt-đa Cồ-đàm
Informoj
Adorata de: Theravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Kasyapa
Sekvata de: Maitreya
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Siddhartha GautamaGautama Budho (sanskrite: Devanāgarī सिद्धार्थ गौतम; palie: Siddhattha Gotama) estis spirita gvidanto de antikva Hindio kaj fondinto de budhismo.

La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias precize kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956. Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite), nun proksime al la urbo Kasiya en la barata ŝtato Utar-Pradeŝo, tuj ĉe la alia flanko de la landlimo. Laŭ la tradicio, lia patro estis reĝo aŭ princo (en pluraj hindaj lingvoj oni uzas la titolon hindreĝo, simile kun la esperanta "reĝo", sed ofte kun pli modesta signifo). 16-jara, laŭ la tradicio, li edziĝis al Yasodhara, kaj havis filon, Râhula.

Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante solvon al la problemo de homa sufero. Finfine, li "vekiĝis", aŭ alivorte trovis la grandan lumiĝon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ (laŭ hindua nomuzo Bodh Gaya), nun en la hinda ŝtato Biharo, Barato. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. Li aktivis precipe en la tiamaj ŝtatoj Magadha kaj Kosala, pli-malpli la nunaj Biharo kaj Utar-Pradeŝo.

La kvar noblaj veroj

La unua instruo de Budho estis pri la "kvar noblaj veroj" - vidu ankaŭ sub budhismo - kiuj estas la jenaj (la subaj vortoj kursivaj estas en la palia lingvo):

  • Dukkha - La vero pri nekontentigo (la kutima traduko "sufero" estas tro malvasta: naskiĝo estas nekontentiga. Maljuniĝo, malsaniĝo, kaj morto estas nekontentigaj. La karakterizo pli elstara de la homa situacio estas la doloro, devena de nia malfacilaĵo alfronti la fakton, ke ĉio nin cirkaŭanta estas nekonstanta kaj pasonta. Tio estas la malsano de la homa kondiĉo.
  • Tanha - La vero pri la kauzo de la nekontentigo. Ni suferas pro niaj deziroj, niaj alkroĉiĝoj aŭ nia avido al plezuroj (kâma-tanhâ), iĝo (bhava-tanhâ) kaj neniiĝo (vibhava-tanhâ). La homa nescieco alligiĝas al tio, kio fakte estas pasema kaj troviĝas en senĉesa reŝanĝado. Tio estas la prognozo de la homa malsano.
  • Nirodha - La estingo de la nekontentigo. La sufero kaj la doloro povas alveni al iu fino, eble finfine, per multa spirita laboro, al la eterna beateco de nirvano. La priskribo estas la nobla oktobla vojo.
  • Magga - La nobla oktobla vojo de la spirita kreskado havas ok samtempajn padojn;
  1. Ĝusta rigardado,
  2. Ĝusta pensado,
  3. Ĝusta parolado,
  4. Ĝusta agado,
  5. Ĝusta vivtenado aŭ profesio,
  6. Ĝusta penado aŭ strebado,
  7. Ĝusta atentado,
  8. Ĝusta koncentrado.

La vivo de Siddhartha Gautama pli detale

Historiaj supozoj pri la veno de Budho

Budhismo estas la plej malnova universala religio. Ĝi estiĝis antaŭ pli ol du mil jaroj en la norda Barato kaj daŭre ĝi influis la spiritan vivon de la lando, en kiu ĝi naskiĝis. Longe antaŭ tio, antaŭ ol la 13-a jarcento el Hindio malaperis, ĝi disvastiĝis en Ĉinio kaj Japanio, sudorienta Azio kaj Hindoĉinio, Tibeto kaj pli poste ankaŭ en Mongolio. Ĝi kreis la kulturon de tiuj ĉi landoj kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas apud sia religia signifo difinanta elemento de la filozofio, literaturo kaj arto, politiko kaj ekonomio. Alnombriĝas influo, kiun akiras la budhismaj ideoj en Eŭropo kaj Ameriko.

La historia fondinto de la budhisma movado estas Siddhartha Gautama, kiu nomiĝis Budho, "Vekinto". Sed en Okcidento li ne fariĝis konata sub sia propra nomo Siddhartha aŭ familia nomo Gautama, sed ĝuste sub la titolo Budho.

Ne eblas certe difini, kiam Gautama naskiĝis. Laŭ klasikaj biografioj eblas ja kronologie envicigi la gravajn eventojn de lia vivo, sed la fontoj ne permesas precizan datigon. La budhismaj tradicio kaj esploro moviĝas en siaj supozoj inter la 6-a ĝis duono de la 4-a jarcento antaŭ Kristo. En literaturo oni kutime lokas la vivon de Gautama proksimume en la jarojn 560 - 480, sed pli novaj konsideroj parolas pri pli posta tempo, nome pri la 4-a jarcento antaŭ Kristo. En la nordo de Hindio staris tiutempe unu kontraŭ la alia du politikaj sistemoj: pli malnova formo de oligarĥia respubliko en ŝtatoj kiel Liĉĉhavi, Ŝakja kaj Malla estis konfrontata al reĝaj imperioj kiel Magadho, Koŝala, Vatsa kaj Avanti kun nova hereda monarkio. En tiuj ĉi respublikoj estis fare de la supera kasto de militantoj elektita regento, kiu devis agi laŭ decidoj de konsilantaro kaj subiĝi al ties kontrolo. En la monarĥio validis la volo de la reganto. Dum ankoraŭ en cismontaro de Himalajo ekzistis respublikoj, en la fekundaj valoj de la riveroj Gango kaj Jamuno regis monarkioj. La evoluo al koncentriĝo de la potenco al unu persono repuŝis ekonomian renverson: se la socio de brutarbredantoj, kiuj pelis siajn arojn tra liberaj paŝtejoj, ne bezonis fortan centran potencon, male agrikulturo subtenis la postenon de reganto, kiu gardis limojn de kampoj. En la tempo de Gautama estis lastaj respublikoj ankoraŭ iel aŭtonomaj. Ili staris sub hegemonio de monarkio, al kiuj ili plie rezignis rajton pri suvereneco.

Grandaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj tremigis normojn, kiuj validis dum plenaj jarmiloj kaj preparis ŝanĝiĝon de valoroj, kiu estis evidenta en diversaj niveloj. En socia tereno ekŝanĝiĝis la supervivita vico de kastoj. La hinda socio estis laŭstate aranĝita en kastojn de militistoj, brahmanoj, komercistoj kaj argikulturistoj. Ĝis kiam la kasto de militistoj en la respublikoj elektis la regentojn el sia centro kaj kolektive gardis siajn oficadojn, ĝi proklamis la sian supera tavolo. Sed transiro de potenco al reĝo, kiu transdonis sian regadon al heredanto, signifis la perdon de signifo de la militista stato. La brahmanoj klopodis anstataŭe agnoskigi sian kaston kiel la plej superan. La brahmanoj tenis monopolon de la religia kulto, kies praktiko konsistis en oferado al dioj. La komplika ceremonio de la kultaj faroj, himnoj kaj sanktaj formuloj estis transdonitaj nur interne de la kasto. Nur la brahmanoj konis la "vedojn", tekstojn de heroldado pri la dioj kaj ritualoj, kaj ili tiel povis devigi pli superajn potencojn al la postulata helpo. Sed homoj de la nova agrikultura kaj urba kulturoj jam ne havis al la diaroj, kiuj korpigis naturfortojn, senperan rilaton kiel la antaŭaj generacioj de la brutarbredantoj. En la postulo al taksigo de sia socia posteno, oni tial ekkonas provon certigi al sia pastra stato gravecon, kiun ĝi jam ne plu havis. Tre nekomprenebla ritualo kaj mitoj de la malnovaj dioj ne proponis respondojn al la ekzistad-demandoj, kiuj estis starigitaj en tiu ĉi revolucia tempo.

Unu el la plej malnovaj statuoj de Budho en Japanio

Tiel estiĝis sendepende de la kulto de brahmanoj kvanto de novaj mitaj kaj filozofiaj klarigoj pri la mondo. Ties portantoj kaj disvastigantoj estis ŝramanoj, pilgrimantoj sen posedaĵo kaj ligoj, kiuj vivis el donacoj de la nova loĝantaro. La ascendantaj agrikulturaj rikoltoj, metioj kaj komerco en la urboj ebligis vivteni grandan movadon de senhejmaj pilgrimantoj. La socio de la novaj loĝantoj ne konsideris ilin kiel ĝena malbono. Ili estis akceptitaj kun scivolemo kaj graveco. En tiu ĉi tempo de la ekonomiaj, sociaj, politikaj kaj religiaj ŝanĝiĝoj estis forta la bezono de vivo, kiu forĵetis la familiajn ligilojn, la statdevojn kaj posedaĵon. La rondoj de ŝramanoj klopodis pri novaj rangoj de valoroj, kiuj proponis orientadon unue al unuopaj demandantoj kaj pli poste al vasta komunumo. Ankaŭ la brahmanoj atingis sian agnoskon kiel plej supera tavolo nur pro tio, ke ili trovis por siaj ofertaj kultoj filozofian bazon, kiu apogis sin al doktrino de ŝramanoj, pri kio atestas la literaturo de la upaniŝadoj.

La personeco de Gautama staras en fokuso de tiuj ĉi ŝanĝiĝoj: kiel ano de la reganta militista familio en respubliko li spertis falon de la malnova ordo. Kiel gvidanto de la granda movado inter la senhejmaj pilgrimuloj li principe partoprenis en kritiko de supervivitaj valoroj kaj en formulado de novaj.

Naskiĝo kaj juneco de Gautama

La familio de Gautama apartenis al la ŝakjoj, la dinastio de militistoj, kiu regis en la samnomata respubliko. Ŝakjo perdis sian plenan suverenecon kaj ĝi obeis monarkon el Koŝala. La patro de Gautama, Ŝuddhodana, estis elektita regento en la ĉefurbo Kapilavastu komisiita gvidi tion, kio restis kiel tenajlita aŭtonomio, verŝajne pere de civila administrantaro, per prenado de impostoj kaj jurisdikcio.

Aspekto de sonĝo de la patrino de Budho, reĝino Maja, Gandhara, 2-a - 3-a jarcento a.K.

La regento de respubliko havis la titolon hindreĝo, same kiel regantoj de hereda monarkio. Tio povis konduki al legendo, ke Gautama estis reĝa filo. Pli postaj epokoj kunigis kun tio siajn imagojn pri la vivo de princo. Sed palacoj, pri kiuij parolas la tradicio, estis apenaŭ iom pli ol brikaj konstruaĵoj, kiuj diferenciĝis de la argilaj domoj en la urbo nur per longeco kaj alteco. La hindreĝo gvidis apud siaj politikaj taskoj ofte ankaŭ sian propran mastrumadon. En la domo de la hindreĝo de Kapilavastu loĝis granda familio: Ŝuddhodana estis edziĝinta kun la fratinoj Maja kaj Mahapraĝapati Gautami, anoj de la dinastio de la ŝakjoj. En la domo vivis verŝajne ankaŭ aliaj parencoj kaj edzinoj de la hindreĝo. Kun Maja li havis sian filon Gautama, kun Mahapraĝapati Gautami filon Nandu kaj filinon Sundarinanda. Aldone al la familianoj apartenis al la kortego servistaro, kiu partoprenis en la prospero de la hindreĝo.

La legendo diras, ke al reĝino Maja sonĝis antaŭ la koncipo de Budho, ke en ŝian dekstran flankon enpaŝis blanka elefanto. La reĝaj orakoloj klarigis tiun ĉi sonĝon kiel signo, ke la reĝino naskos eminentan homon. Laŭ klasikaj tekstoj Gautama naskiĝis, kiam la graveda reĝino Maja estis survoje el Kapilavastu al sia patra domo. Dum ripozo en bosko apud Lumbini, vilaĝo en la nuntempa Nepalo, okazis la nasko, dum kiu la staranta patrino tenis branĉon.

Gautama ricevis la nomon Siddhartha. Sep tagojn post la nasko Maja mortis kaj ŝia fratino Mahapraĝapati Gautami, kies filo estis nur kelkajn tagojn pli juna ol Gautama, akceptis la infanon kiel propran filon.

La naskiĝo de Gautama, Gandhara, 2-a - 3-a jarcento a.K.

Gautama travivis siajn infanecon kaj junecon lukse: Mi vivis dorlotite, tre dorlotite, maksimume dorlotite. Ĉe la domo de mia patro ili lasis establi por mi lotusajn fiŝlagojn: sur unu loko floris bluaj, sur unu blankaj, sur alia ruĝaj lotusaj floroj; kaj ĉio ĉi nur por mi. Mi ne uzis aliajn ungventojn ol el Benareso. El Benareso devenis kaptuko kovranta mian kapon, mia ĵaketo, mia subvestaro, mia transĵeta vestaro. Tagnokte ili tenis super mi blankan pluvombrelon, por ke ne ĝenu min malvarmo, varmego, polvo, kulmoj de herbo aŭ roso.

Kiam li estis deksesjara, ili edzinigis Gautamon kun ŝakja knabino Jaŝodhara. Pli poste ŝi estis instruinta: Mi konas nenian korpon, nenian voĉon, nenian bonodoron, nenian guston, nenian tuŝon, kiuj katenas la menson de viro tiel, kiel la korpo, voĉo, bonodoro, gusto kaj tuŝo de virino. Mi konas nenian korpon, nenian voĉon, nenian bonodoron, nenian guston, nenian tuŝon, kiuj katenas la menson de virino tiel, kiel la korpo, voĉo, bonodoro, gusto kaj tuŝo de viro.

Gautama dum sia junaĝo ne ĝuis la vivon nur pro ĝuoj. Baldaŭ li devis okupiĝi pri juro kaj administrado. Tio, ke li pli poste montriĝis kiel lerta organizanto kaj leĝdonanto, same kiel lerta taktikisto en disvastigado de sia doktrino, montras, ke junaĝa li partoprenis la devojn de la gepatroj.

Dum juneco Gautama estis tute ravita pro la paseco de ĉiuj objektoj. Li indikas: Kiam mi ankoraŭ vivis en la domo, mi akceptis tion, kio enpaŝis en la konscion tra la kvin sensoj: la vidkapablon ĝojigis videblaj staturoj, la orelon tonoj, la flarkapablon bonodoroj, la guston sukoj, la korpon tuŝoj, kiel tio estis bonvena, kara, agrabla kaj dezirata (...) Dum la kvar monatoj de pluvo-sezono ĉirkaŭis min muzikistinoj kaj mi ne forlasis la palacon. Poste mi ekkonis laŭ vero, kiel estiĝas la sensaj ĝojoj, kio estas feliĉo kaj sufero en ili kaj kiel eblas eskapi al ili.

Tio, pri kio Gautama ĉi tie parolas, fariĝis grava aspekto de la doktrino: la paseco de ĉiuj aĵoj malpurigas la ĝojon kaj faras ilin suferplenaj por tiu, kiu vidas ilin. Al la konstato, ke neniaj travivaĵoj kaj aĵoj estas daŭraj, alpaŝis en la junaĝo la ekkono, ke ankaŭ li mem kiel homo estas pasema. En tiu ĉi dorlotita vivo venis al li la ideo: "La nesciema homo, kiu estas subigita al maljuneco, malsano, morto, malebla eskapi al ili, estas malbonhumora, terurita kaj abomenigita, kiam li vidas maljunulon, malsanulon, mortinton; sed li ne pensas pri si mem tiam. Sed ankaŭ mi subigas al maljuneco, malsano, morto ne povante eskapi al ili. Ne estus ĝuste, se vidante maljunulojn, malsanulojn, mortintojn mi ne estus malfeliĉa, mi, kiu subigas al maljuneco, malsano, morto ne povante eskapi al ili. Dum mi pripensis tion, malaperis mia ravigo pro juneco, sano kaj vivo."

Kontraŭ la perceptado de la subjektiva paseco kaj la eskapema karaktero de ĉiuj aĵoj staris spontaneaj travivaĵoj de la interna libereco: "Mi rememoras, ke kiam mia patro Ŝuddhodana estis okupita, mi sidis en malvarmiga ombro de jamboso. Malproksime de malutilaj aĵoj mi atingis (...) ĝojon kaj feliĉon (...)." Gautama ne volis travivi nur hazarde tiajn momentojn, en kiuj jam la paseco de la mondo kaj propraj estuloj ne ludas rolon. Li esperis, ke pro kontrolo kaj fine pro superigo de ĉiu peto li eskapos al sufero, kiujn li sentadis sekve de sopiro je pasemaj ĝojoj: "Estis klare al mi: La feliĉo kaj la ĝojo estiĝas en la mondo tra travivaĵoj. Sed estas bedaŭrinde, ke la mondo estas pasema, suferplena subiganta al ŝanĝiĝo. La eskapo el tio estas prirego kaj rezigno pri la peto."

La emfazo de Gautama de la paseco de ĉiuj fenomenoj kaj lia sopiro pri ĉeso de la peto malkaŝas nenian rezignon. Li estis male konvinkita, ke malantaŭ la estiĝo kaj pereo estas aliaj, pli valoraj spertoj: "Mi sopiris (...) pri tio, kio subigas al leĝo de nasko, maljuniĝado, malsano kaj morto, zorgoj kaj eraroj. Poste mi pripensis: Kial mi klopodas pri tio, kio subigas al tiu ĉi leĝo? Ĉu mi prefere ne klopodu pri tio, kio ne subigas al tiu ĉi leĝo, pri la plej supera paco (...), ĉar mi ekkonis malavantaĝojn de ĉio ĉi?"

Gautama estas foriranta el la reĝa palaco, Gandhára, 2-a - 3-a jarcento a.K.

Gautama konstatis, ke meze de la familiaj rilatoj kaj la sociaj devoj lia sopiro pri tio, kio ne subigas al la paseco, estas apenaŭ realigebla. Jen mi pripensis: "La domo estas malliberejo, malpura loko. Ŝramanoj vivas sub vasta ĉielo. (...) Ĉu mi ne tondu miajn harojn kaj barbojn, vesti min en flavan veston kaj vagadi en senhejman staton?" La familio de la hindreĝo verŝajne konsentis tiujn ĉi planojn nur kondiĉe ke estas heredonto, ĉar Gautama faris tiun ĉi paŝon nur post la naskiĝo de sia filo Rahula: "Post ia tempo, mi estis ankoraŭ juna kaj malhelhara, en la plenforta junaĝo, mi lasis kontraŭ la volo de miaj lamentantaj gepatroj tondi miajn harojn kaj barbojn, mi survestis la flavan veston kaj foriris en la senhejman staton."

Laŭ la tradicio Gautama estis 29-jara en la tempo de sia foriro. Pli poste ankaŭ kreiĝis konata legendo pri tri signoj, kiuj montriĝis al la juna Gautama, por ke ili montru suferplenecon de la homa ekzistado. La onta Budho estis dum siaj amuzigaj veturoj trifoje profunde terurigita pro renkontiĝo kun paseco. Li ekvidis maljunan viron, rompitan, kurbigitan, apogantan sin je help-iriloj, kiel li stumblante tiriĝas, malsana kaj sulkigita. Pli poste li vidas malsanulon, kiu kuŝis malpura pro vomaĵoj kaj urino, flegata kaj portata de alia. Fine li estis vid-al-vide al funebra procesio konfrontita kun kadavro. En interparolo kun sia koĉero li ekkonis, ke eĉ ne li mem povas eskapi al la maljuneco, malsano kaj morto. Kvankam la hindreĝo plenumis ĉian deziron de sia filo, por reteni lin, la renkontiĝo kun ŝramano iniciatis lin foriri al senhejmeco.

Eblas, ke tiuj ĉi rakontoj rezultis el la observoj de Gautama kaj iompostioma konsciado pri la necerteco de la vivo. Li komprenis, ke la lukso, kiun deziris, li kaj liaj parencoj, staras sur necerta fundamento. Sed Gautama ne estis soligita en siaj sentoj, pri humoro de pereo atestas ankaŭ tio, ke post Gautama elektis la vojon en la senhejman staton ankaŭ kelkaj el liaj parencoj, inter ili liaj vartistino, duon-gefratoj, filo Rahula, kuzoj Ananda kaj Devadatta. Multaj, kiuj pli poste pilgrimis kun Gautama kiel ŝramanoj, estis militistoj, nur kelkaj devenis el la evoluanta komercista kasto, kvankam ĝuste el ĝi poste ekis multnombraj anoj kaj daŭrigantoj de lia movado. La liberiĝo de posedaĵo kaj ligoj montriĝis al Gautama kaj multaj militistoj kiel alternativo al la libereco en riĉeco kaj potenco, kies paseco estis en tiamaj tempoj sentata pli ol kiam ajn antaŭe.

Ŝramano Gautama

Budho zorganta pri malsana monaĥo

Gautama serĉadis tion, kio ne subigas al la leĝo de paseco, dum ses jarojn. Inter la senhejmaj pilgrimantoj li renkontiĝis kun diferencaj doktrinoj, ĉar komunaj enhavoj ne estis tio, kio unuigis la ŝramanojn. La unuiganta elemento konsistis en rezigno pri la kasta ordo, posedaĵo kaj devoj de la familia vivo. Aliflanke ili reprezentis kontraŭajn teoriojn kaj praktikojn: ekzistis inter ili orakoloj kaj sorĉistoj, instruistoj liberiĝintaj, filozofoj kaj asketoj.

Se la maniero de la vivo de ŝramanoj allogis de komence nur unuopajn arjojn, jam en la tempo de Gautama senhejmeco signifis por multaj alternativon al senmoveco de la kasta sistemo. Militisto aŭ komercisto, eĉ kun fortega intereso pri religio, ne povis fariĝi brahmano. Sed la vojo en ŝramanecon estis libereco kontraŭe al la kasta ordo, kiu devigis ĉiun - ekde la naskiĝo - al apartaj devoj. La stato de ŝramano, en kiun enpaŝis Gautama, jam delonge ne limiĝis al tiuj, kiuj en sovaĝejo donis sin al ŝramanaj disciplinoj. Arkaikaj praktikoj evoluis en kompleksajn sistemojn kaj ŝramanoj jam antaŭ longe akceptis novajn ideojn, kiuj estis en konflikto kun la devenaj dravidaj kaj arjaj tradicioj influantaj la brahmanajn filozofiojn.

Ŝramanoj ĝojis pro subteno ĉe la loĝantaro, ĉar ili evoluigis la plej diversajn filozofiajn teoriojn, kiuj klopodis respondi al la plej bazaj ekzistad-demandoj kaj ĉiu tiel povis elekti inter multaj diversaj teorioj laŭ sia persona celo. La ŝramanaj filozofioj tiel tuŝis kaj la plej puran materialismon kaj la plej puran teismon.

Kiel spekulantaj aŭ skeptikaj teoriistoj allogis Gautama-n malmulte la ŝramanoj, kiuj okupiĝis pri prognozado, ensorĉado de spiritoj aŭ per sorĉformuloj. Lia problemo pri paseco de ĉio ekzistanta estis religia problemo. La teismaj aliroj proponis solvon, kiuj ne kontentigis lin. Al la ŝramanoj, kiuj devienigis ĉion de la kreado de la dio Iŝvara, li respondis: "Do surbaze de la kreo de la dio Iŝavara homoj estus murdistoj, ŝtelistoj, senhontuloj, mensogistoj, denuncistoj, mokistoj, babilemuloj, avaruloj, maliculoj kaj miskredantoj."

Gautama suferis pro la paseco kaj tiu ĉi stato ne postulis klarigon, sed spertojn, kiuj montrus el ĝi la vojon. Kelkaj ŝramanoj proponis doktrinojn pri liberiĝo, kiuj promesis tiajn spertojn. Ili eliris el la ideo de renaskiĝo, laŭ kiu la morto de ĉiu estulo kondukas al nova naskiĝo. Por tiuj ĉi instruistoj de liberiĝo staris homaj faroj kaj nefarado meze de atentocentro. Nur se ĉi tie estas libereco de faro, kiu estas difinata per nenio antaŭa, estas pensebla eskapo el la cirkulado de naskiĝo kaj morto. Gautama aliĝis al Arad Kalam kaj Udraka Ramaputra, du instruistoj de liberiĝo, kiuj asertis: "Mia doktrino estas tia, ke la prudenta homo rapide komprenos ĝin kaj mem povas fariĝi majstro." La vojo de Arad Kalam devis konduki en sferon de nenio. Ankoraŭ pluen iris Udraka Ramaputra, kies metodo kondukis al lima sfero de perceptado kaj neperceptado, al stato, dum kiu malaperas ankaŭ konscio, ke homo antaŭe perceptis (temas pri meditaj statoj nomataj pli poste en budhismo kiel arupo djhana).

Kiel oni tradicie raportas, Gautama post mallonga tempo efektigis la doktrinon de tiuj ĉi ŝramanoj, kaj pro tio ili proponis al li gvidantan postenon en siaj komunumoj. Gautama akceptis tiajn esceptajn psikajn statojn, kiuj ekzistis dum retiriĝo de lastaj restoj de subjekteco, sed ne kiel vojon el renaskiĝo. Post tiuj ĉi spertoj Gautama troviĝis inter la ŝramanoj, kiuj volis atingi la liberiĝon el renaskiĝo aŭ pli bonan postenon en hierarkio de estuloj de ekstremaj asketoj. Kelkaj esperis, ke pro severa akcepto de bestaj normoj de vivado ili renaskiĝos inter la dioj: hundaj asketoj grimpis kvarpiede, ili kaŭriĝis dormonte kaj ili manĝis nur kuŝante sur la tero. Ili imitis ankaŭ aliajn bestojn esperante, ke humiliĝo dumvive kondukas mortinte al ascendo. Gautama eble dumtempe provis ion similan, ĉar li diris: "Mi iradis al brutarejoj, kiam la paŝtistoj estis for, mi vivtenis min per ekskrementoj de junaj, suĉantaj bovidoj. Mi manĝis ankaŭ nedigestitajn restaĵojn el miaj fekaĵoj."

Budho kiel severa asketo.

Aliaj asketaj imagoj kredis, ke per malŝato de la pasema korpo oni atingos liberiĝon de daŭra ĝivao, kiu estas ligita kun la korpo. Gautama provis ankaŭ tiun ĉi vojon. "Tia estis mia sufero: mi kuradis nuda (...). El multjara malpuraĵo sur mia korpo fariĝis tavolo kvazaŭ sur stumpo de arbo. Mi ne pensis pri tio, por ke mi purigu min aŭ lasu purigi min de la malpuraĵo." Li mem eble ekvojaĝis al disvojiĝo, ĉar en la mondo de ŝramanoj, riĉa je apartaĵoj, li renkontiĝis kun moko. "Mi iris al sepultejo kaj faris liton el ostoj. Jen venis la paŝtistoj kaj kraĉis sur min, urinis sur min ĵetante sur min fekaĵojn kaj puŝante kulmojn de herbo en miajn orelojn."

Laŭ priskriboj de la ekzercoj de Gautama, kiujn li faris fine de sia serĉado, eblas dedukti, ke temis ĝuste pri ĝajnismaj aŭ tiudirekten inspirataj ekzercoj. Laŭ ĝajnismo kondukas al malbona renaskiĝo ankaŭ neintencaj faroj kiel ekz. hazarda surtreto de insekto. La liberigon eblas atingi nur per elimino de ĉiuj negativaj faroj eĉ de tiaj neintencaj. La anoj de ĝajnismo tial klopodis kontroli ĉiujn korpajn movojn, ankaŭ Gautama subiĝis al tiu ĉi disciplino. Mi surtretis atenteme rimarkante plena de kunsento eĉ kun akvoguto, por ke mi ne vundu nek minimumajn estulojn, kiuj ĉi tien erarvagis.

Ĝajnistoj ankaŭ dediĉis sin al praktikoj subpremantaj la vivgravajn korpajn funkciojn. Gautama ekzercis retenadon de spiro per la nazo aŭ per la buŝo, kiel eble plej longe. Li priskribis, kiel tiu ĉi ekzercado kondukis al sento, ke la aero fluas tra lia orelo. Kiam li sukcesis teni kontrolon super tiu ĉi proceso, ŝajnis al li, ke la aero eliris el la manoj kaj la kruroj. "La provoj kondukis al doloroj, kvazaŭ iu forta viro borus per ponardo la kranion (...), kvazaŭ buĉisto distranĉus per tranĉilo la ventron (...), kvazaŭ du fortaj viroj ĵetus min en kavon kun arda karbo."

Simile ankaŭ Gautama komencis redukti sian manĝon al minimuma kvanto. Li tre maldikiĝis pro modesta nutraĵo. "Kiam mi volis tuŝi la haŭton de sia ventro, mi palptrovis vertebrojn; kiam mi volis tuŝi la vertebrojn, mi palptrovis la haŭton de ventro. Tiel senpere aliĝis pro la modesta nutraĵo mia ventro al la vertebroj. Kiam mi volis malpleniĝi, mi renversiĝis pro malforteco antaŭen. Kiam mi frotis per la mano miajn membrojn, por ke mi plifortigu la korpon, elfaladis sekve de la modesta nutraĵo la harojn desur la korpo, liberigitaj el radiketoj.

La rigoroza ekzercado de Gautama farigis el li modelon por la ceteraj asketoj. Akompanis lin kvin ŝramanoj - Kaundinja, Aŝvaĝit, Vaspa, Mahanama kaj Bhadraĝit, kiuj pensis: "Se ŝramano Gautama trovos la veron, li sciigos nin pri tio." Sed Gautama dubis pri la komencita vojo. Kvankam li estis certa, ke li surprenis la plej mallongan suferon, li ne sentis sin pli proksime al sia celo. Proksime de morto, kien alkondukis lin la fasto, li estis konfrontita kun la paseco de la korpo, eĉ ne sentante la sopiratan sperton de liberiĝo. La vojo de asketo ŝajnis esti sensenca. Pli poste Gautama diris pri la memsuferigo al la ĝajnistoj, ke eblas ĝin dum neniaj cirkonstancoj kontentige kaŭzigi: "Se la feliĉo kaj la sufero dependas de la faroj en la pasintaj vivoj, la ĝajnistoj estis antaŭe krimuloj, ĉar ili nun tiom suferas. Se la ĝojon kaj la suferon difinas kreinto, tio estis malbona kreinto, kiu kreis la ĝajnistojn. Se la ĝojo kaj la sufero dependas de hazardo, renkontis la ĝajnistojn malbona renaskiĝo. Se la ĝojo kaj la sufero dependas de klopodo en tiu ĉi vivo, estas la klopodo de ĝajnistoj en tiu ĉi vivo malbona." Gautama decidis denove normale manĝi kaj tial li ĉesis esti modelo por siaj kvin kunuloj. Ili ne ekkomprenis la ŝanĝon en lia pensado kaj forlasis lin.

La forturniĝo de la asketoj estis post la decido fariĝi ŝramano la dua granda turniĝpunkto en la vivo de Gautama. Same kiel li adiaŭis la lukson, kiu proponis al li prosperon en la domo de la hindreĝo, li forlasis nun la suferplenajn praktikojn de la ŝramanoj, serĉantaj la savon. Lia celo fariĝis meza vojo el la sufero de paseco, kiu evitas al ekstremoj de la profana vivo kaj rezignado.

Vekiĝo

Fresko el la 9-a jarcento el meza Azio bildiganta du budhistajn monaĥojn

La ŝramano, serĉanta la savon, vivis por la momento, kiam li sentos sin liberigita de la renaskiĝado kaj ne plu suferanta pro la paseco. La malkovro de la meza vojo de Gautama estas vekiĝo, li mem estas ekde tiu tempo nomata la vekiĝinta Budho. Tio signifas, ke li leviĝis el sonĝa ekzistado de homo, balanciĝanta inter la ĝojo kaj mizero de la paseco.

Gautama onidire venis al la vekiĝo iun tago. Dum sia serĉado Gautama vagadis en la lando Magadha de loko al loko kaj li iris ĝis la proksimeco de la fortikaĵo Uruvela. "Tie mi vidis belan lokon, trankvilan boskon kun travidebla rivero, konvena al baniĝado. Li haltis ĉe la rivero Neranĝara en la ĉirkaŭaĵo de la nuntempa vilaĝo Bodhgaja, maldikiĝinta pro fasto kaj konfrontata al morto." La priskribo personigas la morton kiel Mara ("morto"), la figuron, kiu ĵaluzie gardas, por ke la estuloj restu subigitaj al la morto pro la cirkulado de renaskiĝo (samutpada). Kiel Gautama indikas, Mara parolis al li: "Maldike kaj malbele vi aspektas, proksime de morto. Miloj da viaj partoj estas jam mortaj, nur unu ankoraŭ vivas." Mara proponis savi lin, kiam li rezignos pri sia klopodo, sed Gautama persistis en la serĉado de elirpunkto el la cirkulado de renaskiĝo kaj morto. Kiam Mara cedis, Gautama ekkonis, ke la tuta memsuferigado kondukis al nenio. Li demandis, ĉu eblas ankoraŭ alia vojo, kaj li trovis la respondon en rememoro pri travivaĵo el la junaĝo. La okazintaĵo, kiun li rememoris, ludis verŝajne gravan rolon en lia evoluo al la vojo de ŝramano: "Kiam mia patro Ŝakja estis okupita, mi sidis en malvarmiga ombro de jamboso. Malproksime de la petoj, malproksime de nesaveblaj aferoj mi atingis la unuan mergiĝon (...) konsistanta en ĝojo kaj feliĉo (...). Sekve de tiu ĉi rememoro mi sciis: tio ĉi estas la vera vojo al vekiĝo."

Tiel montriĝis alternativo de asketo, kiu kondukis al la decido interrompi la faston. Gautama tuj plifortiĝis per rizo kun lakto, kiun proponis al la maldikiĝinta asketo preteriranta Suĝata, virino el proksima vilaĝo. Reakirintaj fortojn li okupiĝis dum la resto de la tago per nova maniero de ekzercado, kiun montris al li lia memoro.

La liberigita humoro de la travivaĵo el juneco estis en malharmonio kun la ĝisnuna sufero pro fasto kaj la retenado de spiro. Gautama, kiu vivis kun ideologio, ke nuntempa suferado kondukas al la estonta feliĉo, unue dubis pri la vojo, kunigita kun ĝojaj perceptoj. Li timis feliĉan senton, sed fine li akceptis ĝin, ĉar tial li estis malproksime de la petoj kaj la nesaveblaj aferoj.

Inter la praktiko de Gautama dum ses asketaj jaroj kaj la vojo, kiun montris la rememoro, estis principa diferenco. La doktrinoj pri liberiĝo postulis penegan ŝanĝon de ĉeestaj kondiĉoj de homo per subpremado de naturaj funkcioj kiel la spirado kaj la akcepto de nutraĵoj, la disciplino de korpo aŭ alvoko de esceptaj psikaj statoj. La travivaĵo de Gautama el sia juneco esprimiĝis kontraŭe, ke nenio estu ŝanĝenda, ke oni klopodu pri nenio. Tio estis restado en la malvarmiga ombro de jamboso, do sur agrabla loko, malproksime de petoj, t.e. en la stato de feliĉo sendezira. Gautama sidis, kontenta pron tio, kio ĝuste estis. Li perceptis tion, nenion pli li deziris, li volis nenion ŝanĝi pri la tiama momento. Oni koncentriĝu nur al la senpera situacio, limiĝu al simpla observado de la ekzistado mem, de siaj sidado, spirado, momenta pensado kaj sentado. Gautama laŭ sia rememoro provis denove percepti per tiu ĉi maniero sendezira. Okazis dum tio interna travivaĵo, kiun li priskribis kiel proceso de kvar enmergiĝoj (dhjana)-oj.

La unua enmerĝo (dhjana), kiu respondis al la travivaĵo el rememoro, estis stato senpeta, do sen deziro ŝanĝi la momenton. La pensoj kuniĝis kun senpera perceptado: se la objekto de perceptado estis la spirado, la pensoj ĉirkaŭflugis ĉirkaŭ tiu ĉi proceso kaj registris la unuopajn enspirojn kaj elspirojn. Tiu ĉi nedeviga akcepto de reflektado en la ekzercado estis nova. Al la asketa vojo apartenis haltigi apud la ceteraj internaj funkcioj ankaŭ la pensadon; Gautama indikis pri la tempo de sia serĉado: "Mi premis la dentojn, mi premis la langon sur la palaton kaj haltigis la pensadon, mi subpremis kaj sufokigis ĝin. La ŝvito fluegis de sur la ŝultroj, kvazaŭ forta viro prenus pli malfortan homon je la kapo kaj la ŝultroj. Malsame al tiu ĉi dolora progreso, en la nova ekzercado aperis feliĉa korpa sento kaj ĝojaj emocioj." Gautama poste spertis, kiel la pensado post ia tempo trankviligis lin, se li restis en tia trankvila kaj koncentriĝa stato. Venis la interna trankviliĝo, plie akompanata de sento de feliĉo kaj ĝojo. Tion ĉi li indikis kiel la duan enmerĝon.

La tria enmerĝo markiĝas per egaleco: Gautama daŭrigis atentemon al tio, kio okazis. Nerompita per pensoj aŭ deziroj, li simple perceptis. La ĝojaj emocioj dume foriris, dum la korpa sento de feliĉo restis plu.

Budho sur fresko el meza Azio, verŝajne el la 10-a jarcento.

Fine li postlasis antaŭ tion ĉi, por ke en la kvara enmerĝo li spertu staton, kiu markis sin nur per egaleco kaj pura ekzistado en la ĉeesto: li simple perceptis, kio estis. Nek la pensoj, nek la atendado, nek la doloro, nek la ĝojoj malpurigis lian perceptadon de la momento. Dumtage Gautama dediĉis sin al tiuj ĉi absorboj. La pensado aŭ la sentado de feliĉo, kontraŭ kiuj li batalis kiel asketo, por ke li ne ligu sin al la mondo kaj la renaskiĝado, fariĝis liaj motivigantaj faktoroj. Iom post iom en la paso de absorbo sensignifiĝis kaj liberigis la lokon al la koncentriĝinta stato de pura observado. Vespere Gautama sidiĝis kun krucigitaj kruroj sub arbon kaj promesis, ke li ne leviĝos antaŭ ol li atingos liberiĝon. Jen ankoraŭ unufoje alpaŝis al li Mara, la morto. Al miriga demando, kial Gautama ne timas ĝin, ĝi ricevis respondon, ke danke al afableco kaj aliaj honorecoj, kiujn Gautama praktikis en pasinta vivo, li iĝis kuraĝa. Kiam Mara dubis kaj volis scii, kiu povus pruvatesti tiajn ĉi aferojn, Gautama diris: "Tiu ĉi vasta lando estu mia atestanto per tio, ke ĝi ektremu sesfoje per sep ektremoj." Kaj tuj leviĝis ŝtormiga tertremo. Tiu ĉi legendo kondukis al ofta bildigado de Gautama en arto: li sidas kaj per la dekstra mano tuŝas la teron, per kiu li tiel alvokas la atestanton. La tradicio levis la mitan informon pri la triumfo super Mara super rakontado pri la vekiĝo, ĉar la liberiĝo el la renaskiĝado signifas samtempe venkon super la morton, kiu montriĝas kiel alia flanko de la naskiĝo.

Per la kvara enmerĝo Gautama akiris kapablon esti perfekte en la estanteco, eĉ ne klopodante tion per pensoj aŭ petoj. Kiam noktiĝis, li koncentriĝis pri elirpunkto de ĉiuj sciencoj pri la liberiĝo, pri sia enplektiĝo en cirkuladon de renaskiĝado kaj tiel li kaŭzis la vekiĝon. Per tio, ke li celis sian atentemon al ĉeestigo de la antaŭaj ekzistadoj, enpaŝis iom post iom en lian konscion biografioj de la pasintaj vivoj: "Tie mi vivis en tiu ĉi familio. Tiaj estis mia stato, profesio, feliĉo kaj doloro. Tia estis mia morto, kaj kiam mi mortis tie, mi renaskiĝis denove ĉi tie." Fine li konsciis centmilojn de antaŭaj vivoj kaj lia rememoro tuŝis ĝis la komenco de tiu ĉi mondo en antaŭe ekzistantaj mondoj. Li vidis, ke la mondoj tiel, kiel la vivoj, sekvas unu post la alia, en senfina pereado kaj estiĝado.

Poste Gautama turniĝis al la leĝoj de renaskiĝado. Li observis malaperadon kaj aperadon de estuloj, por ke li ekkonu, kiel la estuloj, kiuj en la pensoj, vortoj kaj faroj kondutis malbone, (...) venas mortinte en la suban mondon, dume tiuj, kiuj faris bonon, ricevis pli favoran renaskiĝon. Gautama vidis, kiel homoj per siaj faroj (karmo) kontribuas al la paso de propra sorto kaj laŭ tio ili estas en la cirkulado de renaskiĝado subigitaj al senĉesa ascendo kaj descendo. Fine Gautama ekcelis sian atentemon al eliro el la cirkulado de renaskiĝado, al neniigo de malpurigaĵoj, kiel li markis tion en la ĝajnisma terminologio. Ĝajnistoj klarigis la rilaton de daŭra ĝivao al pasemaj korpoj tiel, ke en la ĝivo enfluas dum la korpaj faroj fajnaj materialaj substancoj, kiuj ligas lin al la mondo. La neniigo de tiuj ĉi malpurigaĵoj (asrava) tial estis la liberigo de ĝivao el la renaskiĝado. Gautama jam rezignis pri la klopodo haltigi influojn per subpremo de faroj. Li superis la renaskiĝon per ekkono de la vero. La tradiciaj budhismaj tekstoj parolas pri kvar noblaj veroj kiel pri esenco de la doktrino de Gautama: Tio ĉi estas doloro, tio ĉi estas estiĝo de la doloro, tio ĉi estas pereo de la doloro, tio ĉi estas pado, kondukanta al la pereo de doloro. La ideo, ke la senpera kaj koncentriĝinta observado de la afero senvualigos kaŝitajn kondiĉojn kaj principojn, fariĝis baza opinio de budhismo. Kiam li ekkonis la vivon kiel sinsekvon de la naskiĝo kaj la morto, la leĝoj, kiuj estas ties bazo kaj elirpunkto, Gautama sciis: La cirkulado de renaskiĝo estas finita.

Okulfrapa pri la priskribado de la vekiĝo estas tio, ke ni trovos ĉi tie eĉ ne vorton pri la liberiĝo de ĝivaoatmano el la renaskiĝado. Tio ne signifas, ke Gautama estus malkovrinta malantaŭ la pasema mondo ion daŭran. Ĝuste tiu ĉi pasemo kreis enhavon de la vekiĝo, la proceson de la renaskiĝado, pereado kaj estiĝado de mondoj. Nek la kvar noblaj veroj kiel la vojo el la renaskiĝado kaj la celo ne parolas pri trovo de io daŭra, sed pri la pereo de doloro. Tiel pricipe diferenciĝis ne nur la vojo, kiun Gautama elektis, sed ankaŭ ties celo de aliaj hindaj instruistoj de la liberiĝo.

Dum sep tagoj, kiuj sekvis post la vekiĝo, Gautama pripensis pri tio, kion li travivis. Li trovis novan klarigon de la renaskiĝo, kiu respondis al lia nova sperto: Ne neŝanĝema ĝivao aŭ atmano vagadas en diversaj korpoj per la morto kaj la renaskiĝo, prefere proceso de la ekzistado sen la komenco kaj sen la fino alportas senĉese novajn formojn. Tio, kio kunigas la sinsekvajn sekvantajn vivojn, ne estas neŝanĝema principo, sed seninterrompa paso, en kiu estiĝas unu pasema estulo post la alia. La estiĝo kaj la pereo de formoj dum tio ne estas libervola; ĝi efektiviĝas laŭ leĝoj, ke la kvalito de la ĉeestaj faroj (karmo) formas la farojn de la estonta vivo. Tiujn ĉi koneksojn Gautama resumis nokte la sepan tagon post la vekiĝo en instrukcion pri dependa estiĝado, en sian klarigon de la proceso de renaskiĝado, kiu fariĝis kerno de filozofia doktrino de budhismo.

La duan tagon post la vekiĝo preteriris brahmano. Gautama instruis lin pri tio, kio farigas el homo la ĝustan brahmanon, nome ne la naskiĝo en la kasto, sed la superigo de la malbono en si. Ŝajnas, kvazaŭ la tradicio volus per tio en la informo pri la vekiĝo lasi eksoni la gvidigan ideo de plua agado de Gautama: Ne validas privilegio de naskiĝo, sed nur propra klopodo.

La trian semajnon seninterrompe pluvis. Gautama sidis en la pluvo kaj vento. Sed la mito montras, kiel aktiveco de la mondo ne povas distri Gautamon: Muĉalinda, la reĝo de nagao, la naturspiritoj kun serpenta aspekto, ŝirmis Gautamon antaŭ torento de akvo. Ŝatata elemento de la budhisma arto fariĝis motivo, kiel reĝo nagao kun krono de siaj sep kapoj protektas Gautamon.

Post la ŝtormo venis sur la vojo komerca karavano. Du komercistoj, Trapusa kaj Bhallika, proponis al Gautama sian plej bonan manĝaĵon, por ke li plifortigu sin. Lia personeco tiel efikis je ili, ke antaŭ ol ili vojaĝis pluen, ili proklamis sin spontanee kiel liaj lernantoj. Gautama ĝis nun ne pensis pri tio, ke li dividu sin kun siaj ekkonoj kun aliaj. Sed la renkontiĝo kun la komercistoj alportis demandon, ĉu li estus transdononta la malkovritaĵojn plu. Li dubis, ĉu liaj spertoj estus kompreneblaj al la ceteraj: Se mi predikus doktrinon kaj ne estus komprenita, tio alportus al mi (sensencan) penegon kaj elĉerpiĝon. Brahmano Svajampati, la potenca dio, perceptis en sia ĉiela mondo tiujn ĉi pensojn kaj aperis antaŭ Gautama "kun rapideco, kun kia la forta viro etendos sian brakon". En gesto de profunda estimo la dio nudigis la brakon, surgenuiĝis kaj petis Gautamon, por ke li heroldu sian doktrinon. Eĉ se devus esti nur malgranda kvanto de tiuj, kiuj ekkomprenus, li devus faronta tion pro ili.

Tiu ĉi epizodo dokumentas la opinion de Gautama, ke la dioj estas nur pasemaj estuloj en la cirkulado de renaskiĝado, eĉ kiam ilia potenco estas pli granda kaj ilia vivo pli longa ol la potenco kaj vivo de homo. Ĉar Budho venis super la estiĝado kaj pereado, li estas adorata kiel "instruisto de dioj kaj homoj". Gautama plenumis la peton de dio per eldiraĵo: "La pordego de senmorteco estu malfermita, kiu havas orelojn, aŭdu kaj fidu!"

Li volis unue sciigi siajn ekkonojn al la eksaj instruistoj Arad Kalam kaj Udrak Ramaputro, sed la dioj informis lin, ke ambaŭ jam mortis. Li do decidiĝis, ke li iros en Benareson, por ke li trovu kvin kunulojn, kiuj antaŭ unu monato forlasis lin. Survoje li renkontiĝis kun Upaga, la asketula ŝramano, kiu ravigeme demandis: "Viaj trajtoj brilas per klara trankvilo (...) Kiu estis via majstro, kies doktrinon vi sekvas?" Kiam Gautama respondis, ke li mem trovis la vojon al la vekiĝo kaj neniu en la Tero kaj inter la dioj ne egaliĝos al li, tio estis por la asketulo evidente tro. Li kapbalancis kaj iris tra sia vojo. La epizodo montras miskomprenon, kun kiu la novaj ekkonoj de Gautama devis kunpuŝiĝi en rondoj de la tradiciaj ŝramanoj.

La unua interpretado de dharmo de Budho, pentraĵo el tajlanda monaĥejo Wat Chedi Liem.

En Gazela parko Isipatana, hodiaŭ Sarnath, apud Benareso, li retrovis siajn kvin eksajn kunulojn. Kiam ili de malproksime ekvidis lin, ili interkonsentiĝis, ke Gautamon, kiu ĉesis fasti sin, neniel estiminde bonvenigos. Sed kiam li venis pli proksimen, ili ja proponis al li lokon por eksidi kaj akvon. Sinsekvo de vortoj, kiujn li parolis al ili, servas al budhisma prezento kiel bazo de la tradicio. Gautama eliradis el la komuna pasinteco, por ke li klarigu, ke antaŭe praktikata asketo estis same ekstrema kiel la vivo pro la ĝuoj, kiu forlasis la ŝramanon. Gautama klarigis al siaj aŭskultantoj la mezan vojon en formo de nobla okparta pado, la praktiko, kiu enhavas ĉiujn terenojn de la vivo kaj ensumigas elementojn de kompreno, pensado, parolon, traktado, vivon, klopodon, atentemon, koncentriĝon. Li markis tiun ĉi padon kiel la kvaran el la kvar noblaj veroj, kiun li trovis en lasta fazo de la vekiĝo. La unua vero priskribas ekzistad-situacion de homo: naskiĝo, maljuniĝado, malsano, mortado estas suferoj; malĝojo, lamentado, doloro, malkontento kaj maltrankvilo estas suferoj; kunigo kun malagrabla, apartigo de agrabla estas suferoj (...). La dua vero demandas al estiĝo de la sufero: Tio estas tiu soifo, kiu kondukas al la nova renaskiĝo, akompanata de ĝuo kaj apetito, jen tie jen tie ĝojanta pro io, nome la soifo pri sensa ĝojo, la soifo pri la vivo (...). Tio ĉi estas (la tria) nobla vero pri pereo de la sufero: Tio estas pereo de la soifo per ties perfekta neniigo. Tio efektiviĝos helpe de nobla okparta pado.

Kiam Gautama estis fininta la unua prezenton (dharmaĉakrapavatana sutro - ekturnigo de rado de scienco) al liaj eksaj kvin kunuloj, Kaundinja atingis la unuan gradon de vekiĝo, pli poste sekvis lin ankaŭ la ceteraj kvar asketuloj. Ili fariĝis tiel bazo de monaĥa komunumo de sangha. La nobla dosktrino estis transdonita, ekturniĝis rado (ĉakra) de la doktrino (dharmo).

Instruisto de dioj kaj homoj

En la unuaj semajnoj post la vekiĝo estis apenaŭ antaŭsenteble, ke el la malgranda trupo de ŝramanoj de Gautama en Gazela parko Isipatana estiĝos movado kun la monda eĥo. Sed la okazintaĵoj rakontas, kiel Gautama reakiris Trapusa-on, Bhallika-on kaj la kvin ŝramanojn kaj kio estis la tipa por la estontaj sukcesoj: liaj instruista agado kaj eminenta argumentado alkondukis al li pluajn samideanojn. Apenaŭ troviĝos temo, kiun Gautama dum 45 jaroj inter la vekiĝo kaj sia morto ne tuŝus. La ŝramanoj en la senhejma stato vidis lin precipe kiel instruiston de la liberiĝo, kiu per siaj faroj al la ekzercado de absorbado montris la elirpunkton el la cirkulado de renaskiĝo. Sed per tio lia agado ne elĉerpiĝis. Li servis al homoj de ĉiuj tavoloj kiel konsilanto, kiu okupiĝis per ĉiuj penseblaj temoj ekde la devoj de reganto tra la leĝoj de la monda historio ĝis la konduto en geedzeco kaj familio, ekde la ĝusta manipulado kun posedaĵo tra la mondoj de dioj ĝis la purigado de dentoj.

La vojaĝado de Gautama kaj prezentado de lia doktrino, kiu daŭris longajn dekjarojn, ne restis sen sekvoj en lia sano. En la okdeka jaro de lia vivo la venanta malforteco estis senĉese pli videbla. Post manĝo ĉe sia samideano, forĝisto Ĉunda, Gautama grave malsaniĝis. Li suferis fortajn dolorojn kun klara konscio kaj ne lasis influi per ili sian menson. En bosko apud Kuŝinagari Gautama lasis establi lokon, kie li volis morti kaj ekkuŝis "kun klara konscio sur la dekstran flankon, simila al leono, kun unu kruro trans la alia". Ananda, la amiko de Gautama, estis profunde malbonhumora kaj ploris. Sed Gautama kvietigis lin per tiuj ĉi vortoj: "Ananda, ne malĝoju, ne lamentu, jam antaŭe mi ja diris, ke ĉio, kio estas al homo kara, devas perei, devas ĉesi, ne povas persisti por eterne. Kiel povus okazi, ke tio, kio estiĝis, kio leviĝis, ne disfalus? Tio ne eblas."

Post la morto de Gautama lia korpo estis bruligita sur ŝtiparumo kaj post la bruligo de kadavro okazis disputo inter delegitaroj de diversaj ŝtatoj, kiuj intertempe venis. Ĉiu el ili metis pretendon al la relikvoj en cindro, por ke ĝi konstruu monumenton por ili. Unu el la ĉeestantaj brahmanoj, Drona, opiniis, ke ne estas ĝuste disputi pri la ostoj de viro, kiu instruis pacamemon. Fine estis decidite dividi la relikvojn kaj establi tombŝtonojn (stupaojn) omaĝe al la memoro pri Gautama en diversaj regionoj.

Budho en aliaj religioj

Hinduismo

Laŭ Bhagavata purano 1.3.24 (Ŝrimad-Bhagavata) Budho estas la naŭa avataro de Viŝnuo, kiu volis forturni la hindan popolon de tiam tre ŝatataj bestaj oferoj. Tial li instruis pri la nevundado (ahimsa) al la vivaj estuloj (tiu ĉi principo estas jam konata el upaniŝadoj). La identeco de tiu ĉi Budho kun Siddhartha Gautama estas disputebla. Pli verŝajne estas, ke temas pri Budho el iu el antaŭaj jugoj. Tiu ĉi purano (2.7.37) indikas ankoraŭ unu, pli antaŭan Budhon. Da avataroj estas laŭ ĝi (1.3.26) senfina kvanto kaj simila koncipo de senfine multaj Budhoj estas konata el mahajano. Ankaŭ la mahajana ikonografio estas proksima al la veda (ekz. lotuso, sur kiu Budhoj sidas kaj kiu prezentas lian Ŝakti-n, vidu mantro om mani padme hum). En Nepalo la ikonografioj de ambaŭ tradicioj estas preskaŭ identaj.

La similecoj de priskriboj de Budhoj en la budhismaj tekstoj kaj Kriŝno en Bhagavad-gita ne eskapis al atentemo de sciencistoj. K.N. Upadhyaya skribas en studo "The impact of the bhakti movement on the development of Mahayana Buddhism" (Studies in History of Buddhism: Papers presented at the International Conference on the History of Buddhism at the University of Wisconsin, Madison, August, 19-21, 1976/edited by A.K. Narain. Reprint. First published in 1980. Delhi, B.R., 2000. ISBN 81-7646-104-0, str. 349-358): "Miriganta pro sia simileco kun Bhagavad-gita, la aspekto kaj atmosfero mem, en kiu Budho aperas en Sad dharma Pundarika, estas mirige supernatura. Tiel kiel kosma aspekto de Kriŝno en Bhagavad-gita estas priskribata kiel tiu, kiu eldonas brileman brilon briliganta treegan spacon de infero ĝis 18000 regionoj de Budhoj"

Budhistoj ne konsideras Budhon kiel Dion aŭ enkorpigon de ia diaro. Tiu ĉi aliro de hinduismo estas iam prezentata kiel klopodo absorbi la budhismon, kiu akiris en barato signifan postenon. Sed falo de budhismo en Barato ne estas aljuĝata al tiu ĉi ensumigo de Budho inter religiajn figurojn de la hinduismo, sed disvastigado de neduala vedanta filozofio, kiu povis stariĝi kontraŭ fajna kaj prilaborita filozofio de la budhismo.

Islamo

Kelkaj muslimoj kredas, ke Siddhartha Gautama estas la sama persono, kiu estas priskribata en Korano kiel Dhul-Kifl, kaj do Gautama estis profeto de islamo. La signifo de vorto Dhul-Kifl estas neklara, sed laŭ tiu ĉi opinio eblas ties signifon traduki kiel viro el Kifl. Kifl estas transskribo de araba prononcado de vorto Kapilavastu, kio estas urbo, kie Gautama vivis ĝis sia 29-a jaro. Sed superanta opinio estas, ke Dhul-Kifl estis persono diferenca de Siddhartha Gautama kaj ke entute ne temis pri la profeto, aŭ ke Dhul-Kifl estis profeto en Biblio nomata kiel Ezeĥiel.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj