Sidera tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la meza ekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de stelo en la loka meridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam la Verna punkto trapasas sian meridianon.

En unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ sia akso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:

  • 1 tropikjaro = 365,242189 tagoj = 8.765,8125 horoj
  • 1 sidera tago = (8.765,8125 h/366,242189) = 23,9345 horojn

La sidera tago rezultas esti iomete malpli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.

En observa astronomio oni uzas la koncepton de sidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.

Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro la precesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.

Rezume:

  • Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
  • Sidara tago (averaĝa): 23 h 56 min 4,0905 s

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]